Apud la vilaĝa rando,
En kabano ne tre granda
Vivis bele, sen defi‘
Vilaĝana famili‘.
Krome vivis filoj kune
Aĝaj du kaj tria juna.
L‘ vivo pasis en konkord‘
Ĝis alvenis la malord‘.
Panjo poton grase ŝmiris,
Pizokaĉon ŝi kuiris
Kaj ĉe forno sen kuraĝ‘
Ŝi lamentis pri damaĝ‘:
„Estis bonaj pizoj niaj,
Ili iĝis jam ne niaj“.
Ŝi rimarkis en pizkamp‘
Ies spurojn de la gamb‘
„Kiam nokto nigron metas,
Pizokampon iu tretas.
Ĉu sovaĝa animal‘?
Homo, bruto el la stal‘?“
La plej juna fil‘ ekmiras
Al gepatroj laŭte diras:
„For parolojn, nokton ĉi
Gardi pizojn iros mi!“
Tuj ekridas fratoj aĝaj:
„Kion diras la malsaĝa
Frato, hejmon gardu li,
Ĉar sen li ruinos ĝi.“
Kiam la vespero venis
La plej aĝa frat‘ komprenis,
Por gardado sen admon‘
Bezonatas la baston‘.
Li ŝteliston pizan kaptos,
Per bastono dorson „baptos“,
Ŝnuron prenas – ligos lin
Ĉion faros laŭ destin‘.
Venas li al kampolimo,
Pizojn gardos li sen timo.
Vento blovas, ridas lun‘
Ne forlasos lin fortun‘.
Tempo pasas, nokto zonas,
Jen tintilo tuj eksonas.
„Kiu venas tien ĉi?“-
buŝmalferme gvatas li.
Spite kampon venas ŝvita
nigra porko trogjungita.
Kaj en trogo – feinaĉ‘
vergas porkon kun la plaĉ‘.
Kantas ŝi : „Hej, kaŝe iri
venas mi por pizojn ŝiri.
Pizoguŝojn plukos nun
kaj satmanĝos mi sen pun‘“ .
Kiam kampon alrapidis
tuj gardiston ŝi ekvidis.
„Kion faras vi ĉe kamp‘?“
-ŝi demandas.-„Ĉu vi –tramp‘?“
„Vidu, gardas mi la pizojn,
iu ŝtelas por provizo“,-
kun malĝojo kaj sen plaĉ‘
diras li al feinaĉ‘.-
„La ŝteliston mi bastonos,
forte ŝnuros, ne pardonos“.
Kaj feino en moment‘
jen ,bastonon sen atend‘
kaptas, tiras, dum frat‘ gapas
dorson, flankojn liajn frapas.
Tordas sin plej aĝa frat‘
pro ektimo kaj pro bat‘.
Kiam iĝis senbezona,
ŝi forĵetis la bastonon.
Kaj sur kampo en plenbrak‘
ŝiris pizojn ŝi sen krak‘.
Kiam tion ŝi aranĝis,
porkon nutris,mem satmanĝis.
Poste kantis: „Hej, kaŝiros
ĉiujn pizojn mi forŝiros...“
Frumatene post gardad‘
hejmen venis aĝa frat‘.
Kaj volonte, kaj ne hontis ,
kiel gardis li rakontis.
Kiel sidis ĉe kamplim‘,
gardis pisojn li sen tim‘.
Tutan nokton li deĵoris,
sed ŝtelisto ne furoris.
Ĉirkaŭiris kampon li
kelkajn fojojn, eble tri.
Sekvan nokton frato dua
prenas vipon kaj senbrue
kaj kuraĝe gamb‘ post gamb‘
li foriras al la kamp‘.
Luno ridas, blovas vento
dua frato kun atento
staras ĉe la kampofin‘,
gardas kampon, gvatas ĝin.
Tuj aŭdiĝis son‘ tintila,
kune kanto ĝoj-jubila .
Trogjungite per porkin‘
venis kampon tuj fein‘.
Kaptas vipon kaj senvorte
vipas fraton ŝi tre forte.
Gapas frato, tordas sin
ĝis forkuras en la fin‘ .
Jen la plia nokto venis
tria frato sin ne ĝenis.
Kun la violon‘ en man‘
gardostar‘ ne iĝos van‘.
Vento blovas, luno ridas
al la kamp‘ fein‘ rapidas.
Ŝi rimarkas, ke en gvat‘
sidas la plej juna frat‘.
„Kion faras vi ĉe kampo?“
-ŝi demandas, -„Ĉu vi – trampo?“.
„Violonas mi , fein‘,
ĉu mirigas tio vin?“
Ŝi orelon klinis, gratis,
violonmuzikon ŝatis.
„Ne avaru, lasu vi,
ankaŭ ludi volas mi“.
Tria frato kun obstino
diras ruze al feino :
„Viaj fingroj dikas tre,
vi ne povas ludi! Ne.
En river‘ vi tolojn lavas,
viaj fingroj ŝvele mavas.
Tiu ĉi muzik‘ belsonos,
se mincfingrojn vi disponos“.
Jen fein‘ ekmovas sin
kaj parolas en la fin‘.
„Ĉu vi povas? Sin instigu ,
miajn fingrojn maldikigu“.
„Mi konsentas“,- kaj sen flat‘
diras la plej juna frat‘.-
„Tamen trovu vi kurb-arbon
kaj hakilon havu hardan“.
Dum fein‘ en zorga stat‘
violonas tria frat‘.
Blovas vento, luno ridas
al la kamp‘ fein‘ rapidas.
„Jen hakilo!“,- kun defi‘
voĉas al gardanto ŝi.
-„Iru ni ! Laŭ konsidero
kurbas arboj ĉe rivero.“
Per hakil‘ eksvingas frat‘,
frapas arbon sen kompat‘.
Hakilklingo enarbiĝas,
kurba fendo larĝa iĝas...
„Ŝovu fingrojn vi en fendon“-
-diras frato,-„Ne atendu!“.
Kaj hakilon li en hast‘
elarbigas sen prokrast‘.
Arbo feinfingrojn stringas .
Krias ŝi, per kapo svingas.
Kaj apude tria frat‘
kantas ĝoje sen kompat‘:
„Pizoj miaj, pizoj miaj ,
dolĉaj pizoj ne plu viaj.
Se ne volas semi vi,
do, suferu iom pli“.
Kaj en trogo li suspiras,
vergas porkon, hejmen iras.
Luno brilas, blovas vent‘
eĥas kanto en silent‘.
Kantas li:-„Hej, kaŝe iri
venas mi por pizojn ŝiri.
Pizojn ŝiros kun pasi‘
porkon nutros, manĝos mi“.
Fratoj kanton aŭdas, svenas,
pensas, ke fein‘ alvenas.
Tra fenestro, tra la pord‘
ili kuras en malord‘.
Tion ĉi gepatroj vidas ,
kun plej juna filo ridas.
Kaj nur post diurnoj tri
fratoj venis hejmen ĉi.
Pizokaĉo kuirita
kaj fabelo jam finita.