Al la homo, kiu ĝis tiam aŭdis eble nur pri gonoreo, tio vekis en la animo la panikon kaj hororon. Kaj neniu sciis, kiu eldiris unua la vorton „Esperanto“.
– Kio ĝi estas? – unu la alian demandadis la vilaĝanoj.
Pri Esperanto iuj ion aŭdis, sed nek unu bone imagis, kiel ĝi aspektas. Estis neniu, kiun oni povis demandi.
La instruisto Salamono sin kaŝis en tiu sama nokto, kiam estis eldirita tiu vorto. Kaj poste jam neniu vidis lin. Timigitaj virinoj , kondukante geinfanojn, iris al kuracisto Staseo kaj petis, ke tiu vakcinu ilin.
– Vivu vi pure kaj neniu viruso kaptos vin!- insultis tiu. Kuracisto poste trankviligis ilin: - Esperanto furiozas nur en urboj, sed en vilaĝoj ĝis nun estas trankvile.
Vespere de tiu ĉi tago mortis leterportisto Jonas, nomata de ĉiuj „astronomiisto“, ĉar li sola en la vilaĝo portis malhelajn kontraŭsunajn okulvitrojn. Li iris en korto, puŝiĝis al fosto, falis surteren :
- Esper..., - nur eldiris. Kaj estingiĝis.
Maljunaj viroj elpoŝigis la botelon da brando kaj pasintecon rememoris .
- Nek sub la ruso, nek sub la germano oni aŭdis pri iu Esperanto,- parolis pensiulo Simeono.- Kaj ĉu io mankis?
- Sed kion parolas la kleraj homoj?- scivolis forĝisto Kostas.
Studento Paŭlo ruĝiĝis , sin gratis , skrapis la okcipiton kaj komencis :
- Esperantoj aperas tiam, kiam oni havas nenion por fari. Homoj kolektiĝas kaj infektas unu la alian. La scienco nun tiel klarigas, al mi tiel ŝajnas.
La vilaĝanoj interrigardis.
– Kion ni faru? – ili demandis unu la alian. - Ni ne povas sidi tiel... la manojn kunmetinte!
Ekmalĝojis la vilaĝanoj, timtremis...
– Esperantistoj, kio estas ili?- scivolis vendisto Rimas. Li iam aŭdis ion pri la misteraj verduloj, sed neniam li sukcesis renkonti ilin vivajn, pro tio ŝajnis al li, eble tiuj entute ne ekzistas , eble tio estas nur legendo aŭ elpensaĵo de olduloj.
– Ĉu ni tion bezonas?- eksaltis policisto Kontrimas kaj ektiris pantalonon supren.- Simpla, vica homo povas fini la vivon nenion sciante pri Esperanto.
Ĉies la humoro falis, la vivo iĝis absurda kaj sensenca.
– Ĉiuj timas la esperantistojn, sed mi ... ne. Antaŭ kelkaj jaroj en la urbo mi preteriris kelkajn el ili – kaj nenio okazis. Strangas tiuj homoj,- parolis studento Paŭlo.– Unu li, esperantisto, ne estas danĝera,- klarigis studento.- Tamen tiel malofte okazas por ke oni trovu meze en Litovio solan esperantiston. En grandaj urboj ili amase kolektiĝas kaj atakas homojn.
Virinoj ekploris, olduloj sin krucosignis kaj pli junaj viroj ĉirkaŭrigarde serĉis palisojn por sin defendi.
– Pli ol cent jarojn vagadas tra la mondo la Esperanto viruso, - daŭrigis rakonton studento Paŭlo.
– En la ĉefurbo amase svarmas disvastigantoj de viruso. Komence la homoj kompatis tiujn mizerulojn, nun oni evitas ilin de malproksime. Evidentiĝis, ke je Esperanto oni povas infektiĝi kaj ĝi iĝas daŭre pli agresema. La infektiĝo disvastiĝas perbuŝe, perorele, perokule... Kuracistoj kaj doktoroj gestadas permane;- medicino tiuĉimomente estas senforta por kontroli tiun epidemion.
– Plej danĝeras! – ekscitinte parolis studento.- Plej danĝere, ke infektiĝas eĉ geinfanoj, eĉ denaske.
– Mi memoras, foje mi ekvidis esperantiston kaj timiĝinte ekstaris kiel paliso.“Se mi ekpaŝos malantaŭen, li pensos, ke mi timas kaj tuj komencos min postkuri, -pensis mi.-Se mi paŝos antaŭen, li pensos, ke mi volas batmortigi lin kaj li povos frapi min unua.“ Esperantisto, sendube, pensis tielsame kaj ne moviĝis de surloke. Tiel ni staris ĝis la sunsubiro. Tiam ni komencis retiriĝi dorsdirekten ĝis ni malaperis unu al alia el okuloj.
- Sed pro kio mi rakontas tion al vi? –ĉesis paroli Paŭlo.
Ĉiuj timskuiĝis, iuj kuntiriĝis kaj eĉ ekploris. Bibliotekisto Tadeo rigardis tre scivoleme. Multon li volis demandi. Nur kiel ĉiam, li konfuziĝis, ekruĝiĝis kaj ne trovis taŭtajn vortojn.
Nun jam maturiĝis momento kaj necesis komenci decidemajn solvojn.
– Viroj, ni serĉu palisojn kaj defendu nin kontraŭ la esperantistoj,- ekkriis batemulo Zigmas.
– La propono indas atenton,- diris bestkuracisto Mikas kaj manpremis al Zigmas.- Kaj kia estas via opinio?,- demandis li apude starantajn virojn.
Ĉiuj ektremis kaj ekkriis.
Kaj jen venis vilaĝestro Vaivada kaj silentigis ĉiujn :
- Kion signifas tio, viroj?! Pro kio vi tiom bruas?
- Studento Paŭlo diris, ke baldaŭ venos esperantistoj. Ni devas defendi nin per bastonoj, ĉar ili disvastigas viruson,- klarigis batemulo Zigmas .
Ĉiuj ĉirkaŭrigardis. Tamen la studento ne plu estis videbla.
Vilaĝestro Vaivada aŭskultis, cerbumis, sed diris nenion. Li perceptis la gravecon de la afero. Li ĉion komprenis kaj nenion plu demandis... Fine li diris:-
- Finu vi, timuloj. Esperanto estas lingvo..., nur lingvo, internacia ..., kaj esperantistoj estas ĝin parolantoj. Kaj ili ne estas danĝeraj, neniujn infektas. Esperantistoj havas nur unu malamikon... - sin mem.
Tiuj vortoj trankviligis la vilaĝanojn. Ĉiuj ekhontis, mallevis la kapojn kaj disiris hejmen.