El mia taglibro

Laimundas Abromas

Septembro..., merkredo. La sesa horo matene. Mi vekiĝis kolera, kvazaŭ batita, kvazaŭ surveturita de aŭto. Doloris la kapo, dorso, gamboj, nervoj, ...gutumis la krano. Ne mia, sed en kuirejo. Tutan nokton gutfluis. Mi vekiĝis tia malbonhumora, tia malbonaspekta, ke, ĵetinte mian rigardon al spegulo, mi resaltis – ĉar pensis, ke mi ekvidis fantomon. Mi ne rekonis min en la spegulo. Mi ekrigardis trans la fenestron –ĉielo nebuliĝis, ekpluvis..., ĉio konformas, kion oni povas postuli de mi, kiam la naturo estas tia... La komenco de la XXI jarcento... Kion mi faru vespere, se la portaga prudento jam frumatene estas disipita?... Tiu senfina spektado de televidilo jam similas al idiotismo... Ĉu mi lernu triki aŭ araban lingvon? Dume ne klaras, kiu lingvo estos necesa estontece, sekve, kiu pli utilus –la araba, ĉina, rusa aŭ Esperanto? Ankoraŭ ne klaras... Tamen certe klaras, ke televidilo ne kondukos al bono, jam nun mi interparolas kun ĝi, diskutas. Do kio povas okazi poste? Deformitaj interrilatoj?

Alia tago..., ĵaŭdo. Mi vekiĝis pro la malvarma ŝvito. Tio humiligas mian homan dignon. Ne la ŝvito, al diablo! Por tio estas „Old spice“. Ne ŝvito... Sed pro tio, ke abundas multmilionuloj... Sed mi ne estas tia! Tio vundas mian honoron kaj humiligas mian dignon... Finfine mi nomis min multmilionulo... Nun mi povis dormi plu, ĉar ankoraŭ noktis. Mi nur ne ronku, ĉar mi mem vekigos min. Kion fari nun? Por multmilionulo estas bone – vekiĝinte li povas kalkuli siajn milionojn. Sed kion faru la falsmilionulo?... Plej bonas ne ronki... Tutan nokton mi ne dormis, kvankam mia edzino diris, ke mi ronkis. Verŝajne intence. Mi ne ronkis, tamen ŝi diris tiel... Mi legis libron... Mi legis ne tutan nokton, sed tutan nokton ne dormis, ĉar antaŭ dormo mi legis. Mi estis ekscitiĝinta. Libro... Kiel ĝi nomiĝas, ne gravas, sed ĝin verkis iu Lenin. Li skribis;- „Al edzino vi diru, ke vi iras al partia kunveno, al amorantino vi diru, ke via edzino ne permesas al vi forlasi vian hejmon, sed mem tiutempe vi sidu en biblioteko kaj lernu, lernu kaj ankoraŭfoje lernu... Vi lernis, lernis kaj ellernis – vi pensu pri unu, parolu ion alian, sed mem vi faru kontraŭe.“

Matene venis Mateo. Mi ĉion rakontis al li. Tiam li diris:-Ni drinku duonlitron...“ Posttagmeze mi sidis ĉe la tablo permane apoginte la kapon. Mi pensis. Mi havas stultan kutimon transskribi por mi en mian notlibron diversajn saĝajn eldirojn, opiniojn, sentencojn... Surkorte mi renkontis Staseon. Jam delonge ni ne vidis unu la alian. Li havis du litrojn da biero.

Sabato. Hieraŭ min forlasis mia edzino. Mi fumis tridek tri cigaredojn, disfendadis monton da hejtligno, trifoje ĉirkaŭiris la urbon kaj eksentis min tiom soleca, eĉ komencis hurli. Al mia hurlado respondis almenaŭ dekduo da hundoj el najbaraj kortoj, tamen mia voĉo estis plej laŭta. Tiam mi vire satploris kaj iris al bierejo. Tie mi sidis ĝis eksentis mi esti hejme... Poste oni forpelis min surstraten.

Nokte mi sonĝis abomenan gnomon. MI estis ĵus endorminta – frap, frap, frap, „Ku –ku, ĉu vi jam dormas,Simeono?“ – li demandis min. „Vi mem vidas, ke mi dormas“- mi respondis. „Ĉu pisi vi ne volas?“,- li ne cedas. „Mi volas, volas“. Mi ellitiĝis, urinis, enlitiĝis, ekdormis. Frap, frap, frap. „Kio ankoraŭ?“- mi demandis. „Ĉu vi lasis lumon ŝaltitan en necesejo?- demandis li. Mi ellitiĝis, kontrolis lumon,-mi ne lasis ĝin ŝaltita – ekdormis. Frap, frap, frap. „Mi ne lasis la lumon en necejo ŝaltita“- mi voĉis. „Kaj ĉu la akvokrano en banĉambro estas ŝtopita?“- denove li demandis. Mi leviĝis, iris al banĉambro por kontroli -la akvokranoj estis fermitaj. Mi enlitiĝis. Frap, frap, frap.“Ku-ku, nu kiel? Ĉu ĝi estas ŝtopita?“. „Ŝtopita, - mi diris,- ŝtopita. Tamen necesas diri „fermita“. „Bone“,- diris gnomo,- „la akvokrano estas fermita. Kaj la gaso en kuirejo- ĉu ĝi estas fermita?“. Mi ellitiĝis, iris al kuirejo – gasfornelo mankas. Mi memoris, ke en mia kuirejo estas nur la elektra fornelo. „Ho,kia idioto!“ Mi ekdormis. Frap, frap, frap. „Ku-ku.Kiu estas idioto?“,- demandas eta abomena gnomo. „Mi“,- respondis mi.- „Mi. Trankviliĝu vi, lasu al mi dormi.“ Mi ekdormis. Bone, ke mi jam streĉis vekhorloĝon, kiu tiel aĉe ekknaris, ke eĉ tiu etulo abomena gnomo forkutis kiel brogvundita... Mi vekiĝis kaj longe pensis: -ellitiĝi aŭ ne? Hieraŭ mi ankaŭ ellitiĝis, tamen la tago finiĝis kaj mi denove enlitiĝis. Se mi ellitiĝos, necesos lavi min. Se mi ne lavos min – ĝis la tagmezo mi restos dormema. Post la tagmanĝo – mi volos dormi eĉ pli. Do, mi nur malfermis la okulojn kaj la humoro tuj malboniĝis. Mi ellitiĝis kaj lavis min, la akvo –klara, sed la humoro, ĉu klariĝis?

Dimanĉo... Denove la dimanĉo. Necesas ĉambrojn ordigi, ĉion purigi, tamen ne leviĝas miaj manoj. Ho, kiel mankas la virinaj manoj en mia loĝejo. Post unu semajno mi iĝos kvindekjaraĝa, tamen serĉi novan virinon mi jam ne plu kuraĝas. La ĉiutage videblaj ekzemploj ne inspiras min, ĉiuj miaj amikoj po unu fojon aŭ kelkfoje divorcis. Tamen, jen, ili denove ekamas, promenadas subbrake liginte sin, edziĝas, divorcas..., nur fabelo senfina. Mi ne estas tia... Mi iris urben kaj alhejmigis bieron. Pizoj ankoraŭ restis de posthieraŭ... Mi legis en interreto, ke 80% da homaro estas stultuloj. Tamen en Litovio ili pli multas... Pro kio aliaj ĉion komprenas, sed mi nenion?

Mardo. Denove mateno, tuta tago antaŭ miaj okuloj. La tago komenciĝis tielsame, kiel hieraŭ : aŭroris mateno kaj sereniĝis. Antaŭ tagmezo venis al mia hejmo mia amiko Nikodemo kun valizo. Li antaŭ nelonge edzinigis aktorinon de la urba teatro... Ni trinkis vinon kaj spektis televidilon. Li ploris per grandaj larmoj. „Ho, kiel trankvilas ĉe vi, kiel kvietas“,- diris li.- „Kiel agrablas ĉe vi.“ Mi svingis permane. „Tamen ĉe mi post geedziĝo ĉiuvespere – teatro.Ke estu vodevilo aŭ komedio. Ho,ve! Nur dramo kaj tragedio! Sofoklo kaj Ŝekspiro subiĝos antaŭ mia vivo“. Mi silentis. Mi volis memorigi al li, kion li parolis antaŭ kelkaj semajnoj, -„Finfine mi trovis! Longe mi serĉis, sed finfine!“

Ĵaŭdo.Mi ankaŭ jam foliumas la gazetojn, kiuj publikigas avizojn pri geedziĝo, kaj ankaŭ tiujn, en kiuj virinoj volas konatiĝi kun viroj. Kompreneble, tiujn avizojn, en kiuj oni proponas masaĝon, mi preter vidas. Fojfoje mi trovas por mi plaĉajn proponojn. Kaj foje, kvazaŭ antaŭ miaj okuloj, mi vidis aŭtorinon de tiu avizo: laborema, milda, ordema, pura kiel la unua neĝo..., trikado,vi aŭdu,estas por ŝi la plej agrabla okupo. Do, antaŭen. Kaj jen, ĉiam parolpovo perdiĝas: ne iun ajn fiulon ŝi volas... Altan, sanan, muskolhavan..., tion oni povas kompreni! Tamen ĉiuj ,kiel unu, volas posedi pursangan, bonrasan viron. Anĝelon ili volas. Ili volas la viron sen malutilaj alkutimiĝoj. Ne somnambulon, ne strangulon ili havas enkape, tute ne. Ili bezonas nedrinkanton, kie vi nun tian trovos? Eble en tombejo. Nefumanton. Pri narkotikoj oni eĉ duonvorte ne mencias. Bonkondutan viron ili volas, senteman, lertan. Kaj eĉ kun aŭto, garaĝo, vilao. Tian, kies poŝojn la mono ŝirpezas. Ne, mi ne plu volas, mi ne plu legos tiajn avizojn! Verdire ankaŭ la viroj estas bonaj, ili serĉas nur vestalojn, virgulinojn. Kion ili faras, post la konatiĝo pere de la gazeto? Ili iras al bierejo kaj senprokraste adiaŭas ŝin? Kiu scias?

Vendredo. Hodiaŭ Nikodemo forlasis mian loĝejon. Neniu lin pelis – mem foriris, propravole, li trovis alian virinon. Li serioze pensas pri geedziĝo. Ĉifoje li ekamis la reĝisorinon. Ŝi aranĝas, onidire, spektaklojn por geinfanoj, kaj mem ŝi havas kvar. Mi demandis lin:-„Ĉu vi, Nikodemo, amas geinfanojn?“ „Ĉu mi scias?“,- li levis la ŝultrojn.- „Mi amas ŝin kaj tio sufiĉas“. Ni vidos. Mi ne kredas, ke ankaŭ ĉifoje longe daŭros lia familia vivo.

Sabato. Mateno... Hodiaŭ mi havis surprizon. Al mia hejmo venis iu bonaspekta sinjorino kun hundeto kaj vualo sur vizaĝo kaj ĝentile parolis:-„Mi venis al vi pro avizo“. Kaj ŝi ŝovis al mi la gazeton. Ĉio koincidas; korpoalteco, pezo, ŝatokupoj. Tio ĉio povas koincidi, sed estas indikita ankaŭ mia adreso. Ho, dio! Kiu tiel abomene mokridis? Nikodemo! Kiu alia?... „Sidiĝu, mi petas“,- mi diris al sinjorino.- „Vi ne senŝuetiĝu, ĉar mi ne havas por vi pantoflojn“. La sinjorino metis sur tablon la krakenojn, kukon, buterpanojn kun kolbaso kaj fromaĝo. Mi prizorgis teon. Ni trinkis teon, manĝis kaj poste eĉ ekfumis. Mi nenion havis por regali ŝin. Tiam sinjorino eltiris botelon da konjako el sia mansaketo kaj ladskatoleton de sardinoj. Ho, dio, ni festenis! Tamen mi timis,- kio okazos, kiam ŝi forprenos la vualon. Ĉu mi ekvidos maljunulinon, aŭ iun mortfantomon? Jen ŝi forprenis la vualon, - kion mi ekvidis?,- floranta blondulino! Io ekbaraktis en mia ventro aŭ en koro, mi mem ne scias kie. „Mi kondamnas nek fumantojn, nek drinkantojn“,- ŝi diris mallaŭte.- „La vivo estas tia“. „Ha, kia ŝi estas saĝa“,- mi rimarkis. Ho, ve, ŝi eĉ littolaĵon novan kunportis... Matene ŝi kuris urben por alporti bieron... Posttagmeze ni iros promenadi, eble eĉ sur balancilo ni balancos nin: jen, io okazis al mi!

Lundo. Revenis Nikodemo kun sia valizo, li ne toleris infanan kriadon kaj amason da nelavitaj teleroj. „Reĝisorino ŝi estas bona, tamen mi estas nek servistino, nek guvernistino“,- li parolis kaj avide rigardis al Oksana, mia virino.- „Kiu estas ŝi?“. Oksana sinĝene mallevis okulojn kaj mi tuj rediris: „Ŝi estas mia virino, Nikodemo. Jen venis mia vico“. Kaj mi ridis, sidigis Oksana-n sur miajn genuojn, ĉu mi hontu? Nikodemo dorsdirekte foriris sen adiaŭi.

Mardo. Oksana portis al mia hejmo sian tutan malabundan havaĵon... Ŝi spertis multe da mizero, vivis en infanhejmo. Ŝiaj gepatroj estis bienposedantoj kaj pereis en Siberio. Kiam ni rericevos ŝian bienon, muelejoj, segejon, tiam ni ekvivos bone. Tiel diris ŝi, sed mi svingis permane, ĉu la feliĉo estas en riĉaĵo? Ni preferas eldrinki, fumi, petoli. Ni intencas baldaŭ geedziĝi. Kiel tetroj, ĉar ni ambaŭ surdas kaj blindas – ŝajne, pro la amo.

Ĵaŭdo. Evidentiĝis, ke Oksana estas grafidino kaj estis jam edziniĝinta. Unu ŝia edzo mortis pro malsano, alian oni mortigis en prizono pro politiko, kaj tria – sin pendigis en maŝo. Sed mi blinde amas ŝin kaj al mi tio ne gravas. Eĉ dekduon da edzoj ŝi estus havinta: ĉu mi nervoziĝu pro tio?... Kiel ŝi elegante elbuŝigas la fumon. Kiel ŝi prenas enmanen kaliketon – manoj iomete nur, nur tremas. Pro la ekscitiĝo, kompreneble, pro la feliĉo... Ŝi iomete strangas. En la gazeto ŝi publikigis anoncon, ke ni aĉetos loĝdomon kun ĝardeno kaj banbaseno. La kosto ne gravas. Kvazaŭ ŝi jam estus rericevinta sian bienon. Ni eĉ ne estas geedziĝintaj. „Ne gravas“,- ŝi trankviligas min,- „morgaŭ, postmorgaŭ ĉio solviĝos. Mia agento laboras tage, nokte. Li serĉas taŭgan aŭton. Ni aĉetos eĉ duan loĝdomon en vilaĝo, ĉu bone?“ Tamen la manetoj ŝiaj iom tremas... Kio sekvos post tio? Iu ekscitiĝo ronĝas min...

Sabato. Do, jen, ĉio solviĝis per si mem, spontane. Venis sanitariistoj, -altstaturaj, korpulentaj viroj. Mi unun el tiuj konis, ĉar en mia junecaĝo mi mem tie kuraciĝis. Oksana, verdire, estas el tiuj iomaj frenezuloj, nur malmulte freneza. Ili diris, ke mi ne estas la ununura trompito... Oksana rigardis al mi per vitraj okuloj kaj diris: „Pardonu, karulo. Ĉu al vi estis bone kun mi?“. „Estis bone“,- konfesis mi, ĉar ni nek kverelis, nek interbatiĝis. Mi verŝis kaliketon da konjako por adiaŭi. Kaj falis po unu granda larmo el ŝiaj belaj okuloj. Ŝi eldrinkis konjakon kaj lasis sin forkonduki. Oksana sidiĝis en aŭton de frenezulejo kaj tiu forveturis... Posttagmeze trans fenestro de mia loĝejo mi ekvidis mian amikon Nikodemon kun valizo enmane. Ĉu ĉio estos kiel antaŭe?. Ne! Ne, kaj ankoraŭfoje ne! Venontan sabaton mi vizitos ŝin. Mi portos al ŝi cigaredojn, bonan vivon. Ni kune sidos, iom fumos. Kiu scias, eble tiu ĉi historio nur komenciĝis? Ĉar Oksana flikas lerte, kvankam ŝi estas grafidino.

La homo ĉiam emas pensi pri si mem pli bone ol estas envere.