Ekhaltu, Homo...
Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr.402
Ekhaltu, homo, kial hastas vi?
Rediras vi, ĉar tempo mankas.
Malkaŝu do, sufiĉos kiam ĝi?
Ĉu mankos en la tombo ankaŭ?
Galope preterkuras nia viv‘...
Do, haltu, ĝuu vi ĉi-tagon...
Aŭskultu – flustras arboj ĉe dekliv‘,
Ondeton pelas l‘ ond‘ en lago...
Atentu – jen foliojn taŭzas vent‘...
Vi grenajn spikojn tuŝu mane...,
Radion sunan ĝuu sen atend‘.
Ĉar vivo preteriros vane.
Ne diru plu, ke mankas temp‘ al vi,
Vi sciu, l‘ vivo malavaras.
Neniu scias, kiam mortos ni.
Do, ĉiu vivotago karas.