Dominiko Orban en la infero

Laimundas Abromas
Gajnis en la Belartaj konkursoj de UEA 2025 en la kategorio "teatraĵo" la trian premion kaj estas publikigita en la "Belarta rikolto 2025"

Satira komedio en unu akto

Ludantoj

- DOMINIKO ORBAN -eksprezidanto de Esperanto klubo
- MIKAELO MUSKO -kasisto de Esperanto klubo
- MALJUNA DIABLO
- JUNA DIABLO
- DIVORCIĜINTA DIABLINO
- VOĈO

Dekstre de la scenejo, antaŭ la spektantoj,situas la eta divano, sur kiu maltrankvile dormas Dominiko en striita piĵamo. Li sola estas prilumita.Apud la divano-tabureto. Tuta scenejo dronas en mallumo. Ie tede kaj malagrable zumas unu kontrabasa kordo. Subite la kordo, kvazaŭ rompiĝante, ekkrakas kaj silentiĝas.Ankaŭ Dominiko ĉesas turniĝadi. Li etendiĝas, kvazaŭ adiaŭante tiun ĉi mondon, trankviliĝas kaj kuŝas kvazaŭ ŝtipo.

Eniras Mikaelo, vestinta en nigra kostumo, blanka ĉemizo. Li sidiĝas sur tabureton kaj longe rigardas al Dominiko.

DOMINIKO (nemalfermante la okulojn, mallaŭte, kvazaŭ grava malsanulo). Do, Mikaelo, malgraŭ ĉio, vi tamen venis?

MIKAELO (en la sama tono). Mi venis, Dominiko. La konscienco ne permesas al mi lasi vin sola en tia malfacila horo.

DOMINIKO. Dankon... Ni estas iomete parencaj.

MIKAELO. Tre malproksimaj.

DOMINIKO. Post la hieraŭa jar-elekta kunveno en nia Esperanto klubo, mi perdis la voĉon kaj ne disputas. (Paŭzo) Ĉu vi memoras, dum nia junaĝo oni diradis al ni : kiu ne havas pekon, tiu ĵetu...

MIKAELO (interrompas lin).Dominiko, nun ni parolu pri via estonteco.

DOMINIKO. Vi ankaŭ ĵetis ŝtonon al mia ĝardeno, Mikaelo.

MIKAELO. Mi venis ne por pravigi min... Ĝis kiam la homo vivas, ne estas problemo sen la solvo.

DOMINIKO. Kiu vivas? Jen mi kuŝas, mortigita de samideanoj.

MIKAELO. Neniu vin mortigis. Nur diris al vi malagrablan veron. Vi penu kompreni kaj promesu, ke vi ne plu estos aroganta,impertinenta, ne plu diktatoros, malrespektos aliajn.

DOMINIKO (nervoze). Nu,ĉu mi estas diktatoro?!

MIKAELO. Ne komencu vi denove kontesti, denove disputi. Ni pruvis, vi konsentis. Ĉu denove vi komencos? Vi aranĝis ĉion sola, malkonfidis samklubanojn...

DOMINIKO. Sufiĉas! (Post kurta paŭzo, per ege kortuŝa voĉo) Baldaŭ mateniĝos, ĉirpos la birdetoj en arbustoj, la homoj apetite matenmanĝos – nur mi sola kuŝos. Kaj eĉ la diablo ne gajigos min.

MIKAELO. Nun ĉio dependas de vi, Dominiko; ĉu vi kuŝos aŭ leviĝos...

DOMINIKO. Kiel mi vivu plu?! (Post kurta paŭzo) Vi diru al mi kiel al parenco: Kion mi faru?

MIKAELO. Vi ne lamentu , leviĝu kaj ni iru. Oni elprovos vin ankoraŭ en unu laboro.(Leviĝas) Tamen vi ne kapricu! Kiam ni venos – vi frapu permane vian bruston kaj konfesu vian kulpon.

DOMINIKO. Ĉu ankaŭ necesas ŝuti la cindron sur la kapon?

MIKAELO. Vi petu,ke oni permesu al vi korekti viajn misagojn.

DOMINIKO. Mi petas. Kritikon mi akceptas. La erarojn mi korektos. (Frapas per la pugno la bruston) Mi , Dominiko Orban, estas pekinta...

MIKAELO. Mi estis diktatoro. (ĉar Dominiko silentas,li parolas pli laŭte) Mi estis diktatoro!

DOMINIKO. Tiu vorto por mi estas kvazaŭ fiŝosto en la gorĝo. Sed kion fari.(Mallaŭte) Mi estis diktatoro.

MIKAELO. Ni sendos vin tien, kie estas plej malfacile, ni elprovos vin.

DOMINIKO. Vi sendu min tien, kie mi povus distingiĝi...

Kiel deliranta komencas zumi la kontrabasa kordo.Dominiko kun malfermita buŝo eksilentas. Mikaelo staras kaj rigardas antaŭen, kvazaŭ tie estus la skribotablo kaj malantaŭ ĝi sidus tiu, de kiu dependas la sorto de Dominiko. De malhelo ekaŭdiĝas vigla voĉo.

VOĈO. Mi tiel supozis, Dominiko, ke vi memkritike trarigardos viajn misagojn, komprenos ĉion kaj vin korektos. Estas agrable, ke vi volas pruvi tion per laboro.

DOMINIKO (sidante, flateme). Al mi ankaŭ tre agrablas

VOĈO. Samideano Mikaelo kondutis kiel vera amiko: kritikis vin, interparolis kun vi kaj kondukis vin ĉi tien.

MIKAELO. Mi ne dubas, ke samideano Dominiko pravigos nian konfidon.

DOMINIKO (reakirinte fortojn).Oni tuj enoficigu min. Mi volas tuj komenci laboron. Mi pruvos, ke mi jam rezignis mian eksan konduton.

VOĈO. Do, leviĝu, Dominiko ,kaj iru.(Paŭzo) Kial vi sidas?

DOMINIKO. Sed kien mi iru?

VOĈO. Jen la enoficiga letero kaj vi iru, ne plu demandante.

MIKAELO. Prenu vi la enoficigan leteron ...

DOMINIKO (prenas de Mikaelo la enoficigan leteron, enigas siajn piedojn en babuŝojn). Mi iras, jam mi iras ... Mikaelo, vi restu trankvika.

MIKAELO. Sukceson al vi ,Dominiko.

DOMINIKO (iras oblikve la scenejon kaj haltas en mallumo ĉe lasta kuliso). Hundo al tiu loko ne irus, sed kion fari, ĉu mi rajtas elekti, kiam ĉiuj sur mi rajdas?

La lumo estingiĝas. Post la kurta paŭzo en mallumo ekaŭdiĝas la brua dancmuziko. Maldekstre en la scenejo aperas malalta pordego kun la ŝildo INFERO. Meze de la scenejo staras malnova skribotablo,sur kiu troviĝas telefonaparato kaj granda porregistra libro. Sur la apuda tabureto ludas gramofono. Divano de Dominiko situas en tiu sama loko. Nur estas forprenita kovrilo. Sur la skribotablo eklumas malnova tablolampo, prilumanta nur tablon kaj seĝon, ĉio cetera dronas en palruĝa lumo. Ĉe la tablo sidas Maljuna Diablo. Li koleras, ĉar muziko kaj interparolo de du loĝantoj de infero malhelpas lin labori. Krome li envias. Li rigardas malice, kiel dancas Juna Diablo kaj Divorciĝinta Diablino. Jen kelkaj vortoj pri diabloj. La pastroj por timigi homojn elpensis la fabelon, ke diabloj estas kornuloj kaj vostohavaj.Sed verdire – ili nur nigras kaj nenio pli. Ĉar, verŝante la peĉon, helĉemize oni ne vestas sin. Ĉi tie – diabloj viroj vestas nigrajn ĉemizojn, nigrajn pantalonojn, nigrajn ŝuojn. Divorciĝinta diablino – ankaŭ en nigra, originala vestaĵo, kurta jupo, aĵuraj ŝtrumpoj. Vizaĝoj ŝajnas kvazaŭ sunbruligitaj. Do,Maljuna Diablo komence kaŝrigardas kaj sulkas frunton. Juna Diablo kaj Divorciĝinta Diablino dancas, eĉ polvo tumultas.Oni dancas moderne. La dancantoj kaj koleriĝinta maljunulo ne rimarkas, kiam ĉe la infera pordego aperas Dominiko. Li haltas, tralegas la nomon de sia nova laborloko, ŝovas kapon tra la pordego kaj fleksiĝinte gapas al la dancantoj. La danco finiĝas. Juna Diablo kaj Diablino falas sur la divanon.

JUNA DIABLO (volas ĉirkaŭbraki Diablinon). Vi dolĉas kiel la sekvinbero, kiel la bombono.

DIABLINO (frapas lian manon). Manojn for, knabo!. Vi atentu,kien vi ŝovas viajn manojn ?!

JUNA DIABLO (ignorante). Ho, ke mi estus almenaŭ centjare pli aĝa!

DIABLINO. Vi pensas, se mi estas divorciĝinta diablino, al mi oni rajtas fari ion ajn? Edzinigu min!

JUNA DIABLO. Mi estas tro juna. Mi vivas el patra poŝo. Sed vi estas varmega virineto, ĥi ĥi ĥi...(Denove li ĉirkaŭbrakas ŝin kaj denove ricevas frapojn je la manoj).

MALJUNA DIABLO (ion skribante en la libro). Tiel decas al li! Lipharoj ankoraŭ ne kreskis, sed jam ĥi ĥi ĥi...

JUNA DIABLO (al Maljuna Diablo). Vi envias?

MALJUNA DIABLO. Mi ne komprenas nur, pro kio ŝi interrilatas kun vi.(Eksonas telefono) Infera akceptejo aŭskultas... Tuj mi kontrolos ( foliumas porregistran libron) Satmortov... Satmortov... (li trovas) Tadeo Satmortov, preĝeja servisto... En la tria subetaĝo devas esti, al mallaboremuloj,hipokrituloj kaj tromanĝintoj . Vi sendu lin en la trian subetaĝon.(metas aŭskultilon)

DIABLINO. El tiuj pajloj ne estos grajnoj, fraŭleto! (ŝi puŝas Junan Diablon tiel, ke tiu ruliĝas de sur la divano) . Vi estas neserioza firmao.(Ŝi iras al Maljuna Diablo) Tute alia estas Maljuna Diablo. Li min edzinigus, se mi ekdezirus. Ĉu tiel estus, „patreto“?

MALJUNA DIABLO (arde). Do, eĉ tuj!

DOMINIKO (tra la pordego de infero). Do, kia estas laboro ĉe vi, mil diabloj?! En la tiome respondeca ofico! (tri diabloj ekrigardas Dominikon, ŝtopiĝinte en infera pordego). Kia ĝi estas tiu ĉi pordego, ke oni devas penetri internen, kvazaŭ en la porhundan budon (finfine sin ŝovas). Ĉu pli larĝan vi ne povas aranĝi? (Paŭzo) Mi vin demandas!

MALJUNA DIABLO (konfuziĝinte). Jes... ni povas... Sed kiu vi estas ? Kion vi bezonas ĉe ni?

DOMINIKO. Ĉu iu instruis al vi ĝentilecon?

MALJUNA DIABLO. Ĉi tie estas la infero, sed kion vi volas?

DOMINIKO. Ho tion! Vi petu, ke mi bonvolu sidiĝi.

MALJUNA DIABLO. Vi bonvolu sidiĝi.

DOMINIKO (sidiĝas sur libetan tabureton). Kiu estas vi?

MALJUNA DIABLO. Mi – Maljuna Diablo.

DOMINIKO. Via ofico?

MALJUNA DIABLO. Mi registras alvenantojn, taksas ilin laŭmerite kaj sendas ilin al konformaj subetaĝoj.

DOMINIKO (al Diablino). Ne okulsignu al mi! Ne tiun vi tentas! (Al Maljuna Diablo) Al kiaj subetaĝoj?

MALJUNA DIABLO. La infero estas naŭetaĝa profunden. Laŭ graveco de la pekoj. Ekzemple, la unua...

DOMINIKO. Vi multe parolas! Senutile muelas per lango! (Al Juna Diablo) Kiu estas vi?

JUNA DIABLO. Juna Diablo.

DOMINIKO. Mi vidas. Via ofico?

JUNA DIABLO (ekmirinte). Mia?

DOMINIKO (primokante). Nu jes, via, ne mia.

JUNA DIABLO. Mi ankoraŭ estas juna, mi vivas el gepatra poŝo.

DOMINIKO. Kio estas viaj gepatroj?

JUNA DIABLO. Mia patro estas la tenejestro de hejtmaterialoj kaj la patrino – lia edzino.

DOMINIKO (severe). Ĉio klaras! Mi scias tiujn tenejistojn. Li ĉesos... Kaj vi ne ŝovados viajn manojn tien, kie ne decas, ne grimacos, sed ricevos laboron kaj laboros kiel diablo. Vi estos mia kuriero.(Returniĝas al Maljuna Diablo). Kaj vi, maljunulo, estos mia helpanto.(Turniĝas al Diablino) Kiu estas vi? Kiu estas via ofico?

DIABLINO (iras al Dominiko surkoksiginte siajn manojn). Kiu estas mi? Kiu estas mia ofico, strioza piĵamo?

DOMINIKO (frapas per la pugno la tablon). Kiel vi parolas kun mi?!

DIABLINO (tute netimiĝinta). Kiomjara vi estas,la kateto striabunda?

DOMINIKO. Kvindek kvinjara, ĉu gravas?

DIABLINO (returniĝas al Juna kaj Maljuna Diabloj). Kia simpatia bebo, a? (Eksonas telefono, sin apogante sur la tablon, ŝi sin alpremas al Dominiko kaj prenas la aŭskultilon). Mi aŭskultas... Mi parolas, Divorciĝinta Diablino... Bonege, fraŭloj, mi venos.(Metas la aŭskultilon) Kuriero, ni marŝos kune. En la sepa subetaĝo Paŭlo Fajno denove ricevis la sendaĵon el Usono.

JUNA DIABLO. Ho, tiu Fajno! Volonte! (Ĉirkaŭbrakas ĉe talio Diablinon)

DOMINIKO. Vi kontrolu viajn manojn! (Elpoŝigas de piĵamo la ĉifitan paperfolion,metas ĝin sur la tablon, glatigas per la polmo). Tio ĉi estas mia enoficiga ordono. Ekde tiu ĉi horo mi sidos ĉi tie kaj ĉion gvidos! (Juna kaj Maljuna Diabloj atente legas skribaĵon).

DIABLINO (okulsigninte al Dominiko). Ĝis, bomboneto. Ne forgesu vi, ke ĉefoj al mi plaĉas.(Ŝi iras)

DOMINKO. Haltu. Ne moviĝu vi!(Diablino haltas). Nenien vi foriros! Vi estos mia sekretariino.(Juna kaj Maljuna Diabloj interrigardas unu la alian). Do, estimataj diabloj, ni komencos labori. Vi obeos al mi, plenumos ĉion, kion mi diros, kaj plej grave – nenia sabotado. Kiu el vi estas sabotanto?(Diabloj sillentas) Sekve, vi ambaŭ estas sabotantoj,forprenu vin diabloj!

DIABLINO. Vi, bomboneto, klarigu al ili, kio estas tiu sabotanto.

DOMINIKO. Kiam mi klarigos,ili ne plu volos! Miajn ordonojn, instrukciojn, direktivojn vi plenumu rapide , senprokraste .(Al Juna Diablo) Iru al mi! Pli rapide! (Juna Diablo aliras, al li mallaŭte diras) Vi plaĉas al mi. Mi konfidas al vi. Vi informos min,kion oni parolas pri mi. Ĉu vi komprenas?

JUNA DIABLO. Jes, mi komprenas.

DOMINIKO (al Maljuna Diablo). Nun aliru vi! (La diabloj interŝanĝas lokojn,mallaŭte al Maljuna Diablo). Se vi havos cerbon, multon atingos. Vi aŭskultu, kion oni parolas kaj tuj sciigu min. Ĉu vi komprenas?

MALJUNA DIABLO. Mi komprenas.

DOMINIKO. Nun vi, sekretariino, aliru. (Diablino aliras) Mi scias – apud mi ili estas flatuloj, fore de mi – ili kondamnos min. Mi ne konfidas al ili. Vi informos min pri ili, kaj ni ambaŭ bonege kunvivos.

DIABLINO. Nur tiom?... Tute neagresema...(ŝi iras al divano).

DOMINIKO (sidas ĉe la tablo). Do, ni interparolis, komprenis unu la alian kaj ni povas sukcese komenci laboron. Kaj laboro ne estos facila. Sed ni haltos antaŭ neniaj baroj, antaŭ obstakloj, nin ne timigos malfacilaĵoj,nek noktaj fantomoj, ni strebos pravigi la konfidon prezentitan al ni desupre. Vivu la diableco! Hura!

ĈIUJ. Hura!

DOMINIKO (al Juna Diablo). Ĉu vi scipovas pentri literojn?

JUNA DIABLO (kunfrapas kalkanumojn). Ĉu vi ordonos pentri?

DOMINIKO. Vi pentru nigre sur blanko. „Bonvenon en Infero“ kaj horojn de la akceptado.(Al Maljuna Diablo) Kutime kiel tio okazadis ĉe vi ĝis nun ? Kiam iu venas al vi el la surtera mondo, tiam tiu tuj penetras tra la pordego? Nun venantoj sidos malantaŭ la pordego kaj atendos. Malbona estas la oficeja estro, se mankas la vico de atendantoj. Mi akceptos la atendantojn ekde la dek unua ĝis dek tria nulo nulo. Plenumu! (Juna Diablo foriras)(Al Maljuna Diablo) Vi sidiĝu kaj sciigu al mi la specifecon de infera laboro. (Al Diablino) Kaj vi,la dolĉa bero, prenu la notlibron kaj registru miajn rimarkojn.

MALJUNA DIABLO (Malfermas porregistran libron) Jen ĉi tie –la listo de hodiaŭaj alvenintoj... persona nomo, familia nomo, naskiĝjaro, profesio, pezo, konfeso kaj pro kiuj meritoj venis al ni...

DOMINIKO. Ekzemple ?

MALJUNA DIABLO. Jen, antaŭ kvin horoj venis kaj en la tria subetaĝo kaldronigita Simeono Tusko, filo de Nikodemo, verkisto.

DOMINIKO. En kiu agadkampo li laboraĉis, kion verkaĉis?

MALJUNA DIABLO. Satiristo,humuristo. Kaj pri nenio li sin ĝenis. Lin interesis nur mono. Lia pezo - cent dek kilogramoj. Sekve lia vorto estis grava. Turniĝis li ĉie kiel fekaĵo en la glacitruo kaj ĉi matene etendis la gambojn pro la plena demenco.

DOMINIKO. Bone. Plue.

MALJUNA DIABLO. Antaŭ du horoj kun muziko venis al kvara subetaĝo Paŭlo Karuzo,la ĉefo de vendejo. Li ŝatis koruptmonon kaj alian diversan valoraĵon. Li posedis tre grandan poŝon. Iuj kontrolis tiun poŝon kaj lia koro ne eltenis. Kaj li krake falis.

DOMINIKO. Kiel li sentas sin nun?

MALJUNA DIABLO (telefonas). Halo! Ĉu la kvara?... Kiel hejtas sin la novico?...(Al Dominiko) Bone. Li kombinas por si apartan kaldronon... La varmo,onidire, ostojn ne damaĝas.

DOMINIKO (al Diablino). Notu: La varmo ostojn ne damaĝas.

DIABLINO. Mi notis.

DOMINIKO. Nun pri la statistiko de hejtaĵo. Vi bruligis ĝin, kiam volis, kiel volis kaj kiom volis? La normojn vi ne havis?

DIABLINO. Bomboneto, tie ĉi estas la infero.

DOMINIKO. Eĉ en la infero devas esti la ordo!(Al Diablino) Notu: po du kubaj metroj da ekbruligaĵo kaj po dudek tunoj da karbo por unu etaĝo. Ĉu sufiĉos?

MALJUNA DIABLO. Ĉu por unu tago?

DOMINIKO. Por monato.

MALJUNA DIABLO. Ĉu, kion vi pensas?! Ili frostumiĝos. Vi konsultiĝu kun la etaĝestroj, kun la hejtistoj mem kaj nur tiam decidu pri la normoj.

DOMINIKO. Ne estas kaŭzo por interkonsultiĝi. Mi scias, kiom ili petus. Ili lernu labori laŭ plano donita de mi. (Al Diablino) Punkto.(Al Maljuna Diablo) Pro kio vi staras kvazaŭ virinaĉo ĉe faruno?

MALJUNA DIABLO. Mi atendas ordonon.

DOMINIKO. Ĝuste tiel! Nenion vi faru sen mia ordono, se vi volas bone kunvivi kun la plialte starantaj. Tion vi metu en vian kapaĉon. (Perfingre piketas la frunton de Maljuna Diablo).

JUNA DIABLO (Enkuras).“Bonvenon“ – ĉu kun „no“ en la fino? Kaj kion ĝi signifas?

DOMINIKO. Certe kun „no“ en la fino. Ĝi signifas „bonan alvenon, saluton“ en Esperanto.(Juna Diablo foriras)

MALJUNA DIABLO. Ni ne bezonas Esperanton.

DOMINIKO. Mi scias, kion vi bezonas kaj kion ne.Hodiaŭ post laboro komenciĝos lingvokurso de Esperanto. Ĉeesto de ĉiuj diabloj nepras. Gvidos mi mem. Ĉu vi komprenis?

MALJUNA DIABLO. Sed mi pensis...

DOMINIKO. Se vi mem pensos, nenion vi atingos. Se ĉi tie estus iu lavejo aŭ necesejo, mi dirus nenion. Tamen ĉi tie estas akceptejo de la infero kaj la muroj estas nudaj. Tuj pendigu afiŝojn, sloganojn, sed plej gravas la anonctabulo. Ĉu vi ie vidis gravan oficejon sen anonctabulo?

MALJUNA DIABLO. Ĉar neniu ĉe ni ion skribas, nek legas.

DOMINIKO. Vi mem skribu, mem legu, tamen la anonctabulo devas esti.

MALJUNA DIABLO. Mi obeas. Anonctabulo estos.

JUNA DIABLO (enportas sur la kartono skribaĉitan : „Bonvenon en infero!“ kaj horaron de la akceptado). Kiel plaĉas al vi?

DOMINIKO (de ĉiuj flankoj esplorrigardas la plenumitan taskon). Io, tio... Literoj tre... tre originalaj. Krisigno similas la trifingraĵon. Akceptadhoroj... Do, ni tuj najlos ĝin sur la pordegon.(Al Maljuna Diablo) Prenu la martelon, najlon kaj najlu. (Dominiko kaj Maljuna Diablo iras tra la pordego eksteren kaj najlas).

JUNA DIABLO (mallaŭte). Nova balailo forte balaas...

DIABLINO. Li unujn peladas, aliajn protektas...

DOMINIKO (al Maljuna Diablo, kiu najlante ŝildon maltrafas najlon kaj vundas sian fingron). Vi eĉ najli ne scipovas! Blankmanulaj diabloj! Por vi nur muziko, amo... (Forpreninte de Maljuna Diablo la martelon, najlas mem).

JUNA DIABLO. Dalila pereigis Samsonon. Ĉu vi memoras tiun porinstruan historion el sankta skribo? (Iras al sidanta Diablino) Vi trovu lian malfortan lokon, lian inklinon. Vi helpu forigi lin...

DOMINIKO (aranĝinte la aferon ĉe pordego, eniras internen). Ho, kio okazas ĉi tie?! Mi tra la pordegon, kaj vi malnovajn melodiojn ludas? (Tondrovoĉe) Sentaŭguloj! (Subite ekridas) Ĥa ĥa, ektimis vi... Kie regas timo, tie estas obeemo kaj laboro. Vivo sentima – plena malordo! (Al Diablino) Notu tiun ĉi penson. (Post kurta paŭzo) Kiu vidigos al mi tutan inferan mastrumon?

JUNA DIABLO. Mi povas.

MALJUNA DIABLO. Kaj mi povas.

DOMINIKO. Ne, ĉion vidigos al mi mia sekretariino. Kien ,la bereto dolĉa, ni iros unue?

DIABLINO. Eble en la kvinan?

DOMINIKO. Kiuj nestas tie?

DIABLINO. Arogantuloj,personeculoj,diktatoroj...

DOMINIKO (interrompas). Ho ne. Mi ne volas tuje renkonti konatulojn. Vi konduku tien, kie estas plej mallume, por ke ni povu iomete konsultiĝi .(Prenas Diablinon je subbrako kaj ambaŭ foriras)

JUNA DIABLO (post kurta paŭzo, malgaje). Sur niaj feloj li pentofaros siajn surterajn pekojn.(Eksonas telefono).

MALJUNA DIABLO (telefone). Tie ĉi estas mi, Maljuna Diablo el akceptejo... Divorciĝinta Diablino foriris kun la nova ĉefo... Ili venos ankaŭ al vi por aranĝi la ordon... Nek duonvorte vi kontraŭu al li. Kion li diros, tion vi ripetu. Enkapigu vi poreterne: li sola scias ĉion, ĉion gvidas kaj vi nur plenumu... Mi ne scias, diabloj, kio sekvos plu. Ne scias mi kio atendas nin... ( kun malrespekto rigardas al Juna Diablo)

Estingiĝas lumo. En mallumo mallaŭe aŭdiĝas malgaja melodio. Post la paŭzo la scenejo denove estas prilumata. La akceptejo de infero aspektas nove.Sur la muro pendas sloganoj : „Ni ŝparu hejtaĵon!“, „Ni priservu ĉiun urĝe!“, „Ĉiu diablo lernu Esperanton!“, „Esperanto – internacia lingvo“. Ĉe la skribotablo sidas Dominiko en tiu sama piĵamo. Divorciĝinta Diablino kombas liajn harojn per broso.

DOMINIKO (tre kontenta). Jen, kion mi plenumis dum unu semajno. La ordo kiel en bona prizono!

DIABLINO. Neniu egalos al vi, bravulo vi mia plej kara.

DOMINIKO (pinĉis la flankon de Diablino). Aha! Vi ne eraris, frago vi mia plej dolĉa... ( Telefono eksonas) Ĉefo aŭskultas! (Diablino tiklas liajn orelojn.Dominiko skuiĝas,moviĝas, poste abrupte forpuŝas ŝin kaj iĝas severa, telefone parolas) Nun mi komprenas tiun vian vantbabilaĵon! Neniom vi ricevos! Kiom da karbo mi planis por vi dum tiu ĉi monato?...Jes. Ĉu vi ricevis? Kaj jam ĉion bruligis?! Vi forvendis ĝin flanken,friponoj! Kio?! Ĉu kaldronoj ne bolas?! Proprakoste hejtu!... Silentiĝu! Mi donos al vi!... Transdonu vian oficon al Straba Diablo. Tuj! (Frapĵetas la aŭskultilon)

DIABLINO (montras spegulon). Ekrigardu, kia vi estas simpatia,karulo.

DOMINIKO (ĝuas pri si mem). Jes, vere... Sed mia edzino tie, sur la Tero, diris, ke mi estas vera timigilo. Ĉu oni povas kompreni la virinojn: por unu -bela, por alia – timigilo. (Milde) Kiom da edzoj vi havis?

DIABLINO (modeste). Kvar.

DOMINIKO. La kvaran vi forpelis pro kio?

DIABLINO.Ampleksan fiŝon mi sonĝis... Vi aĉetu por mi novan peltaĵon. Denove tiu Fajno sendaĵon ricevis. (Premas sin al Dominiko)

DOMINIKO (kontenta). Vi ricevos.(Bedaŭrinde iliajn interrilatojn rompas veninta Juna Diablo) Mil diabloj , kio okazas ĉi tie!

JUNA DIABLO. Mi kun Maljuna Diablo anonctabulon aranĝas. Mi tajpas, li dismetas anoncojn kaj fiksas ilin.

DOMINIKO. Pro kio vi perturbiĝas ĉi tie? (Kaptas la interrigardojn de Diablino kaj Juna Diablo) Kial vi rigardas unu la alian tiel dolĉe?!

DIABLINO. Mi rigardas kaj ne volas kredi: dum unu semajno el tiu flavbekula diableto vi faris normalan diablon.

DOMINIKO (kontenta ekridas) Ĥa ĥa ĥa... (Al Juna Diablo) Kion vi bezonas, eksflavbekulo?

JUNA DIABLO. Riparantoj de la infera pordego ignoras viajn ordonojn.

DOMINIKO. Listu iliajn nomojn!

JUNA DIABLO. Tiuj diabloj multas, viaj ordonoj eĉ pli multas – ĉio miksiĝis.Ili laboras, kiel ŝajnas al ili pli bone.

DOMINIKO. Kion?! Ĉu ili ne plenumas mian projekton!? (Al Juna Diablo) Sidiĝu kaj skribu.

JUNA DIABLO. Sed kion faros la sekretariino?

DOMINIKO. Vi skribu, se mi diras! (Sidigas Diablinon sur divanon) Ordono , la numero kiu?

JUNA DIABLO (malfermas porregistran libron). Tricent tridek tria.

DOMINIKO. Do. Vi skribu. La ordono tricent tridek tria.Ordono, ke ĉiuj miaj ordonoj estu legataj kaj plenumataj, ili ne nur estu registrataj kaj ligataj en aktujon. Ĉu vi finskribis?(Telefono eksonas, Juna Diablo prenas aŭskultilon)

JUNA DIABLO.... Jes, la infera akceptejo...

DOMINIKO. Kiu tie?

JUNA DIABLO. La ĉefo Belzebubo petas...

DOMINIKO (forprenas aŭskultilon, dolĉavoĉe).Halo! Mi aŭskultas... Mi...Jes, tre agrablas... Mi tuj... Dankon, ni laboras, la taskojn plenumas, ni marŝas antaŭen... Mi mem zorgos,por ke oni vin veturigu.(Metas aŭskultilon) Vi disiru nenien, atendu min! (Foriras)

JUNA DIABLO. Belzebubo veturos fiŝkapti.

DIABLINO. Malfortiĝis vi, mia arda diableto. Okuloj paliĝis, la sentoj estingiĝis.

JUNA DIABLO. Malfacilas la vivo en la infero – ne amo enkapas.

DIABLINO. La manoj malvarmiĝis...

JUNA DIABLO. Mi tuta malvarmas. Hieraŭ ĉe la ŝtelistoj mi enkaldroniĝis,sed tie ankaŭ malvarmas- dento sur denton frapas. Nur pro li al ni malbonas.

DIABLINO. Onidire diabloj skribis la plendon.?

JUNA DIABLO. Jes, ni verkis ĝin. Ni atendas respondon.(Kisas la manojn de Diablino) Vi helpu al ni forigi lin. Se vi aliĝos al ni,- ni venkos!

DIABLINO. Vi tia denove plaĉas al mi.

JUNA DIABLO. Malaperis ĉe ni la gajeco, malaperis bonhumoro, libera vorto – ĉio malaperis. Mia patro min fordonos al vi – nur helpu! (Eniras Maljuna Diablo ,portante anonctabulon „La varmo ostojn ne damaĝas“. Laciĝis maljunulo, apenaŭ paŝas)

DIABLINO. Nu, patreto,kiel vi prosperas ? Ĉu via amo ne forvaporiĝis?

MALJUNA DIABLO (kvazaŭ el sub la tero). La estro de la sesa subetaĝo forkuris. Kune kun la edzino, kun geinfanoj. Neniu scias kien. Pretas ankaŭ aliaj diabloj diskuri.(Subite surgenuiĝas antaŭ Diablino kaj krias) Savu nin! Kompatu, faru ion!

DIABLINO. Pli laŭte parolu, mi ne aŭdas!

MALJUNA DIABLO.Savu nin! Belajn virinojn eĉ mem Lucifero, ĉefĉefo, obeas.

DIABLINO. Sed kiel vin savi?

JUNA DIABLO. Vi iru al tiu, kiu sendis lin al ni!

DOMINIKO (eniras kaj trovas ambaŭ diablojn surgenue antaŭ Diablino,ekmirinte). Kio okazas ĉi tie?... Kion vi faras, mi demandas?!

DIABLINO. Vidu, karulo, tiuj ĉi diabloj ankoraŭfoje pruvas, ke por junulo kaj maljunulo, en facila kaj malfacila tempo, la amo estas bezonata kiel la aero, pano kaj mono! Mi pardonpetas, por kelkaj minutoj mi deflankiĝos.

DOMINIKO. Vi restu surgenue! Ne moviĝu, sentaŭguloj! (Al Diablino) Kaj vi kien?

DIABLINO (provoke). Bomboneto,kiu, do, demandas virinon, kien ŝi iras? Ne ĝentilas. (Foriras)

Maljuna kaj Juna Diabloj surgenuas. Dominiko ĉirkaŭiras ilin de unu flanko, de alia flanko, haltas antaŭ ili, metante la pugnojn surkoksen.

DOMINIKO. Do, vi amon ekbezonis ,fiuloj, sentaŭguloj? Sekve laboro por vi estis tro facila, ĉar viaj sentoj ankoraŭ moviĝas. (Minacas per pugno) Mi forpelos la amon el viaj kapaĉoj! Diabloj scias, kio okazas ĉi tie! Amon ili bezonas! En laborejo! Tagmeze! Sed mi pensis, ke mi ĉion ordigis. Tro milde mi kun vi, tro homece. Oni devas jen kiel teni vin!(Premas la pugnon) Nu, kiel vi pravigos vin, maljuna senpluma koko?!

MALJUNA DIABLO. Mi kulpas.

DOMINIKO. Kaj vi, diboĉema ventkapulo?!

JUNA DIABLO. Mi ankaŭ kulpas.

DOMINIKO. Por ke ne plu ripetiĝu similaj aferoj! Ĉu vi komprenas?

JUNA DIABLO kaj MALJUNA DIABLO (kune). Ni komprenas.

DOMINIKO. Nu, leviĝu vi. (Al Maljuna Diablo) Montru al mi tiun anonctabulon. (Legas) Jes,jes,jes... Bone. (Subite frapas per fingro) Kaj kio estas ĉi tie?

MALJUNA DIABLO. Tripunkto.

DOMINIKO. Kaj kio sin kaŝas en tiu tripunkto? Pro kio la penso nefinita? Pro tio, ke vi fosas por mi la kavon! Ĉu tiel? (Ambaŭ diabloj silentas) Mi vin ambaŭ traen vidas, malicaj fiuloj! Ĉi tie estas skribite : „Laboro por ni ankoraŭ multas...“ kaj tripunkto. Sekve: „kaj dubinde, ĉu Dominiko Orban sukcesos plenumi ĝin!“. Tiel,ĉu ne ?!

JUNA DIABLO. Gardu nin Dio,ni pensis nenion similan.

DOMINIKO. Dum mi estas ĉi tie, mi scias, kion vi havis, havas kaj havos en viaj kapoj! La frazon vi finu tiel : „Laboro por ni ankoraŭ multas, tamen Dominiko Orban kuspe faldos la manikojn (Faldas la manikojn) kaj ni, gvidataj de li, la planon plenumos kaj superplenumos“. Punkto. Foriru kaj korektu. Kaj ne plu estu la tripunkto! (Ambaŭ diabloj foriras.Dominiko kuŝiĝas sur la divanon, metas gambon sur gambo kaj parolas al si mem) Kion vi diros pri Dominiko Orban, sinjoroj ĉefuloj? (Iom silentas) Bone, vi diros. Modela gvidanto, rigora, principa, ambicia...(Iom silentas). Agrablas al mi, ke mia modesta laboro plaĉas al vi... Dankon. Tamen, estimatoj, kiam vi lasos min reveni?..

DIABLINO (senrimarke reveninta). Baldaŭ, jam baldaŭ, Dominiko.

DOMINIKO (ekatentas). Kio?

DIABLINO. Ne lasu min sola, karulo.

DOMINIKO. Ho, kiel vi timigis min!

DIABLINO. Karulo, kiel mi sopiras pri...

DOMINIKO. Pri mi?

DIABLINO. Ne, karulo. Mi sopiras pri tiu sondisko. Mi volas danci, amuziĝi...

DOMINIKO. Ĉu decas , ke mi, la estro de la oficejo, dancu kun vi? Nu, sed kio koncernas la virinojn, mi neniam estis severe principema.(Donas ŝlosilon) En la dekstra tirkesto, desupre la dua.

DIABLINO. Vi estas tre afabla.(Malŝlosas tirkeston, prenas kaj surmetas la sondiskon,jam pli frue aŭditan. Ŝi rigardas al Dominiko kaj ridetas) Nu, stririĉa mia piĵamo.(Invitas danci)

DOMINIKO. Tento senfina! (Malkuraĝe leviĝas) Diablo scias, kio okazas al mi. Mi scias, ke tio ne decas, tamen sin deteni mi ne sukcesas.

DIABLINO. Pli proksimen iru,karulo.

DOMINIKO. Mi ŝlosos pordegon, por ke oni ne ekvidu.(Ŝlosas) Ĉu vi ne timas min?

DIABLINO. Mi jam ne plu timas.

DOMINIKO. Mi mortbrulos! Mi mortbrulos kaj vin bruligos! (Iras al Diablino, ĉirkaŭbrakas ŝin kaj dancas)

Malantaŭ la infera pordego aperas Mikaelo. Li haltas, ĉirkaŭrigardas kaj, leginte la ŝildon, frapas pordegon. La dancantoj ne aŭdas. Denove li frapas al infera pordego. Neniu aŭdas. Ĉimomente Dominiko ĉesas danci kaj, viŝante la ŝviton, falas sur la divanon.

MIKAELO. Malŝlosu la pordegon!

DOMINIKO. Kiu tie bruas?! Ĉu vi ne rimarkas la horaron de la akceptado?! Sidiĝu vi envice kaj atendu!

MIKAELO. Ĉu al la infero jam estas vico? Dominiko! Orban! Tie ĉi estas mi!

DOMINIKO. Kiu vi estas?! Kion vi bezonas?!

MIKAELO. Mikaelo. Musko.

DOMINIKO(timiĝinte). Vi?!

DIABLINO. Kiu estas tie?

DOMINIKO. Iru vi al diabloj kun viaj dancoj! Se li ion aŭdis, al mi la maŝo sur la kolo.

MIKAELO (krias). Dominiko, ĉu mi longe devos atendi!?

DOMINIKO. Tuj, Mikaelo, tuj. (Al Diablino) Malaperu de miaj okuloj!

DIABLINO (malice). Malaperos ankaŭ vi, piĵamo strioza...(Foriras)

DOMINIKO (malŝlosas inferan pordegon kaj ŝovas eksteren la kapon). Bonvenon, Mikaelo, estu salutata...

MIKAELO. Saluton, Dominiko. Ĉu malantaŭ la pordego ĉiuj venintoj atendas tiel longe ?

DOMINIKO. Ŝlosilon mi ŝovis ien. Mi petas internen, Miĉjo.

MIKAELO (montras ŝildon). Ĉu via fantaziaĵo?

DOMINIKO. Kiu alia elpensos, se ne mi... Por ke tuj estu videble, ke en la infero oni atendas vin kaj afable renkontas.

MIKAELO. Kaj la horaro de akceptado?

DOMINIKO. Ankaŭ mia kreaĵo. Nun estas la ordo. Ekzemple,hieraŭ malantaŭ la pordego atendis impona vico. (Mikaelo eniras tra la pordego internen) Nu, kiel plaĉas al vi? Kiam mi venis ĉi tien, la muroj estis nudaj. Kaj nun, bonvolu, la afiŝoj,sloganoj, anonctabulo... Ĉu vi ne bedaŭras, min protektante?

MIKAELO. La anonctabulon mi ne vidas.

DOMINIKO. Tuj oni alportos (Frapas manplaton al manplato, alkuras Maljuna Diablo) Alportu vi anonctabulon!

MALJUNA DIABLO. Tuj!

DOMINIKO. Ĉu la tripunkton vi forigis?

MALJUNA DIABLO. Jes.

DOMINIKO. Alportu.(Maljuna Diablo forkuras) Ĉu vidas vi, kiel mi trejnis ilin?

MIKAELO. Mi vidas. Interalie,pro kio la tripunkto ne plaĉas al vi?

DOMINIKO. Tripunkto signifas la nefinitan penson.Sed pro kio ĝi ne estas finita? Pro tio, ke parto de la frazo, kiu estas skribita,politike eble veras, sed tio, kio kaŝas sin en la tripunkto, jam estas direktita kontraŭ iu. Kaj ne kontraŭ iu, sed kontraŭ gvidantoj kaj ilia aŭtoritato! Sekve,oni ŝovas la ŝtipon en la radojn de nia veturilo, oni bremsas nian komunan laboron. Kompreneble, ni tion ne permesos. Ni devas ĉion scii kiel dufoje du. Neniajn tripunktojn! (Maljuna kaj Juna Diabloj alportas anonctabulon) Vi metu ĝin. Vi, Mikaelo, nur tralegu, - mem titolo kiom valoras.“La varmo ostojn ne damaĝas“. Mi mem pripensis.(Sidiĝas ĉe la tablon) Kiam mi venis ĉi tien,- oni dancis, amindumis, ĉion senzorge malŝparis.

JUNA DIABLO (subite impetas al Mikaelo). Divorciĝinta Diablino diris,ke li aperis ĉi tie kun via protekto. Vi reprenu lin, bonvolu!.. Ni jam skribe petis. Diablino persone sin turnis.

MALJUNA DIABLO. Vi pereos.

JUNA DIABLO. Tutegale jam fino atendas nin. (Al Mikaelo) Li nenion konsideras, neniun konfidas, ĉion ordigas mem, tamen pri la specifeco de la infera laboro li komprenas nenion.

DOMINIKO. Ĉu mi,– nenion komprenas?!

JUNA DIABLO. Vi! Ni jam ne scipovas esti diabloj. Ducent veraj diabloj diskuris!

MALJUNA DIABLO. Pura vero, alte estimata...

DOMINIKO (frapas per la pugno tablon kaj ekkrias). Kaj vi, MaljunaDiablo, kontraŭ mi !? Ŝoviĝis la aleno el la sako!

MIKAELO. Ne nervoziĝu, Dominiko.

DOMINIKO. Kial mi ne nervoziĝu?! Kio estas mi,ĉu peco de glacio?! Ŝtono?! Mi tutan mian sanon, miajn kapablojn por ili fordonis, sed ili per ŝtono frapas mian kapon! (Al diabloj) Malaperu vi de miaj okuloj!

MALJUNA DIABLO (al Juna Diablo). Ni iru.

MIKAELO. Atendu vi. Necesas reciproke ĉion klarigi al si mem.

DOMINIKO. Mi ĉion klarigos al vi. (Al diabloj) Forkuru vi!

MIKAELO (firme). Vi atendu!

DOMINIKO. Ĥa, vin speciale oni sendis ĉi tien? Ĉu vi kun ili komune ?

MIKAELO. Tio ne malhelpas ekspliki la veron.

DOMINIKO. Sekve, vi serĉas la veron? (Malice) Unue vi diru, ĉu venis vi kiel gasto, aŭ kiel konstanta loĝanto? (Aliras Diablino. Kapklinas al Mikaelo, ridetas)

MIKAELO. Konstanta.

DOMINIKO (frotas la manplatojn). Aha!... En kiun subetaĝon vin?

MIKAELO (ridetante). Kaj ...,kiel ŝajnas al vi?

DOMINIKO. Nu, se paroli malkaŝe, do estu malkaŝe –la samideano, proksimulo, parenco vi estas, tamen – granda sentaŭgulo,fiulo, kasistaĉo. Vi veturu profunden, karulo, al la lasta, naŭa subetaĝo.

MIKAELO. Tamen mi havas ordonon pri labordisponigo resti supre.

DOMINIKO. Ĉu en la unuan etaĝon? Tie – rekonstruado. Vi devos varmiĝi malsupre.

MIKAELO. Pro kio malsupre, Dominiko? Ja ni estas parencoj, samklubanoj. Mi garantiis pro vi...

DOMINIKO. Sed mi ne garantius pro vi. La suspektinda fiulo vi estis por mi, kaj restis tia.

MIKAELO. Sed vi komprenebla por mi estis kaj tia restis. Tamen mi, malsaĝulo, garantiis pro vi. Kaj nun mi mem pro tio aperis ĉi tien.

DOMINIKO. Mi petas senride!

MIKAELO. Mi parolas senride, Dominĉjo. Jen , legu –mia enoficiga ordono. Oni sendis min, por elĉerpi la kaĉon , kiun vi bruldifektis ĉi tie.

DOMINIKO (traleginte la ordonleteron). Aĥ, jen kiel... Vi fosas por mi la kavon...Do... Estu tiel, kiel vi volas. Mi devos reveni kaj plu vivi kun mia edzino...,ĉu?

DIABLINO. Ho ne, karulo, ni lasos vin nenien. (Al Mikaelo) Jen, vi subskribu ordonon. Supre ĉe ni malvarmas, la hejtaĵo- disipita, ni sendos lin profunden.(Mikaelo subskribas)

DOMINIKO. Vi ŝercas, Mikaelo. Ja mi ankoraŭ vivas.

MIKAELO. Ne, Dominiko, vi jam antaŭlonge mortis. (Returniĝas al diabloj) Vi portu lin kun muziko al la plej varmega kaldrono. Li ŝatis la varmajn lokojn.

JUNA DIABLO. Nu, koketo senpluma, ni iru?

MALJUNA DIABLO. Ni ne prokrastu...

Diablino funkciigas gramofonon.Ambaŭ diabloj proksimiĝas al dorsdirekten iranta Dominiko, ĝis tiu sin apogas dorse la pordegon.

DOMINIKO (balbutas). Estimataj, pro kio vi tiel? Mi volas ankoraŭ vivi... Se vi decidis tiel, mi konsentas reveni al mia edzino.

MIKAELO. Tro malfruas, Dominiko. La ordono jam subskribita. Iru vi kun la diabloj...

DOMINIKO (krias). Ne! Mi ne volas! Mi ne iros! Mi ne subiĝos! (Kliniĝas kaj pretas kuri tra la pordego)

Juna Diablo kaptas lin je piĵama pantalono. Dominiko elpantaloniĝas kaj restas kun pantaloneto kaj kun unu babuŝo. En la akompano de la rido kaj gaja muziko, li fulmrapide aperas sur la Tero. Estingiĝas la lumo. Po iomete silentiĝas gramofono. Kiam lumĵetilo denove prilumas la divanon, sur ĝi, kiel komence, kuŝas Dominiko, kaj apude sidas Mikaelo. Denove zumas la kontrabasa kordo.Restis nur unu slogano: „Esperanto- internacia lingvo“.Dominiko, turmentigata de terura sonĝo,ĝemas kaj turniĝadas.

MIKAELO (prenas Dominikon je ŝultro kaj skuas). Vekiĝu, Dominiko. Kio okazas kun vi? Dominiko!

DOMINIKO (subite sidiĝas, ĉirkaŭrigardas). Kie estas mia pantalono?

MIKAELO. Ĝi estas vestita sur vi. Vi levu kovrilon kaj ekrigardu, neniu forprenis ĝin dum vi dormis...

DOMINIKO (ekrigardas sub la kovrilon kaj pli facile ekspiras).Dankon al Dio, ĝi estas... Ĉu vi delonge sidas ĉi tie?

MIKAELO. Mi ĵus venis.

DOMINIKO. Ĉu dormante mi parolis ion, kion ne decis paroli?

MIKAELO. Vi turniĝadis, ion murmuris... Tamen parolis nenion klaran.

DOMINIKO. Pro kio vi ne finis la penson?

MIKAELO. Vi ĉesu suspektadi. Mi kompatis kaj vekis vin. Kaj nun leviĝu vi kaj ni iru.

DOMINIKO. Kien ni iru?! Kien?!

MIKAELO. Pro kio vi tiel timiĝis? Ne timu, ne en la inferon...

Dominiko ŝirmas sian vizaĝon per manplatoj kaj denove vidas diablojn kaj Divorciĝintan Diablinon kun la ordonletero enmane.

DIABLINO (mallaŭte, kvazaŭ el sub la tero). Pro kio vi ne volas al ni reen? Vi ja apartenas al ni, bomboneto striita. Jen via vojaĝkarto.

JUNA DIABLO (ankaŭ mallaŭte). Mi staras ĉe la pordego kaj atendas vin reveni. Vi faru nin feliĉaj...

MALJUNA DIABLO. Apenaŭ vi forlasis nin, tuj muŝoj sidiĝis sur viaj afiŝoj, sloganoj, sur anonctabulo...Ili ne timas nin. Revenu vi kaj timigu ilin.

JUNA DIABLO. Revenu vi kaj subskribu tricent tridek kvaran ordonon, por ke muŝoj ne kuraĝu sidiĝi kaj ne malpurigu.

MALJUNA DIABLO. Alvenantoj ne konsideras la horaron, penetras tra la pordego kiel porkoj...

DIABLINO (iras al Dominiko). Vi prenu vian vojaĝkarton, kaj ni revenu. (Returniĝas al diabloj) Vi helpu lin leviĝi. Li iros kun ni.

DOMINIKO (malŝirmas la okulojn kaj ekkrias). Mikaelo, ĉu vidas vi?!

MIKAELO. Vekiĝu, Dominiko! Vi denove sonĝas.

DOMINIKO. Ili iras al mi! Ili forkondukos min! Oni savu min!

ĈIUJ TRI GEDIABLOJ (kune). Vi iru al ni, ni portos vin surmane.

DOMINIKO. Adiaŭ, Miĉjo. La koro... (Falas surdorsen)

La gediabloj malaperas. Kvazaŭ la sonorilo sepulta sonas kontrabasa kordo.

MIKAELO (palpas la pulsadon de Dominiko, netrovinte ĝin, ekstaras, iras al la mezo de scenejo kaj nek gaje, nek malgaje parolas al spektantoj). Ŝajnas, ke Dominiko Orban forlasis nin por ĉiam. Rara estis ekzemplero...

DOMINIKO (sinlevinte sur kubutoj). Ankoraŭ mi ne forlasis vin,vi ne ĝoju! Tiuj, kiel mi, estas rezistemaj, vivfortaj! Ĥa ĥa ĥa...ĥi ĥi ĥi. Tiel facile vi ne forpuŝos min! ( Leviĝas kaj iras al Mikaelo) Do, Mikaelo, kiel estos plu? Ĉu oni redonos al mi Esperanto klubon?

Kurteno

verkis Sentaŭgulo