En mia infanaĝo mi estis malforta kaj ofte malsanadis. La lernejon mi finis grandpene. La seriozajn konojn mi malfacile enkapigadis, tial mi ne plu kuraĝis studi en la universitato.Post longa pensado, mi decidis esperantistiĝi. Mi vizitis lokan Esperanto klubon kaj tie studis la internacian lingvon. Esperanton mi enkapigis longe, ĉar la lingvokonoj malfacile enradikiĝis en mia kapo. La kunvenojn en la klubo partoprenis ankaŭ junaj gesamideanoj. Inter ili estis fraŭlino Elvira, la filino de kluba prezidanto Mikas. Ŝi tre plaĉis al mi kaj ni restadis post la kunvenoj duope por longe.
Unufoje mi diris al miaj gepatroj, ke mi geedziĝos kun esperantistino Elvira. Post tiuj miaj vortoj miajn gepatrojn trafis la infarkto. Kiam ilin per la aŭto de urĝa medicina helpo oni veturigis en hospitalon, mi tre ekscitiĝis, eksidis en kuirejo surplanke, sin apogis dorse je muro kaj komencis plori. Per grandaj, diafanaj kaj sinceraj larmoj. Poste ŝajnis al mi, ke nur larmoj de sufiĉas, necesas ankaŭ sono. Mi komencis muĝi, bleki, grumbli, hurli...
Tuj mi ekaŭdis ĉeporde la sonorilsonon. Mi malfermis la pordon. Ĉe la pordo staris koleriĝinta najbaro Alekso.
– Kiu vin buĉas? Ĉu per malakra tranĉilo, ke vi tiel laŭte grumblas, muĝas, blekas, bruas kaj alimaniere la diablon alvokas ?- furiozis Alekso. – Mi tre nervoziĝas, ĉar vi malhelpas min spekti la futbalon en televidilo. Se vi plue jelpos, bruos mi vian pordon ekbruligos!
- Ne furzu!,- ekkoleris mi.- Se viajn gepatrojn oni veturigus en hospitalon, vi eble eĉ pli furiozus! Tuj mi batos vian buŝaĉon, se vi malpermesos al mi funebri!
Najbaro Alekso ektimis; li ja sciis, ke mi per granda kapablo de intelekto neniam distingiĝis. El la bonaj miaj ecoj elstaris nur unu; plenumi la diritan vorton. La vivsperto al Alekso flustris, ke en tiu ĉi situacio oni preferu min kompati.
– Diablo prenu tiun futbalon..., mia najbaro... Tiuĉimomente vi bezonas la proksiman homon. Mi povas resti kun vi... Vi sciu, ke unu mia amiko saltis el la naŭa etaĝo, el sia loĝejo. Kiam liajn gepatrojn oni veturigis en hospitalon, ŝajne pro la skizofrenio, tiam li komencis funebri..., nenio helpis...,-nur krak kaj ...elfalis...el la naŭa etaĝo... Terura afero estas tiu soleco de funebranto,- parolis Alekso.
Mi kaptis ĉirkaŭprene la najbaron kaj pro emociiĝo komencis kisadi lin. Finfine mi ĉirkaŭvolvis permane lian kolon kaj dankis lin kaj daŭre kisadis.
– Najbareto mia, mi estus ĝemplorinta ĝis la morto, tromuĝinta, sathurlinta en mia soleco. Sen miaj gepatroj tro malplenas nia hejmo. Almenaŭ pafmortigu sin, aŭ vejnon klingu sian. Mi malamas solecon, sed al vi pro la konsento resti kun mi, mi tre dankas. Mi tuj telefonos al mia bopatro.
Mi liberigis la kolon de najbaro, sed tiu falis... kaj kuŝas surplanke morta. La okuloj liaj tiel esprimriĉe lumas. Ŝajne tiu lumo neniam estingiĝos... Kvazaŭ eternecon memorigas... La lango elŝovita, kvazaŭ aeron soifas.
– At...,-nur ekbalbutis mi. –Par...,- kaj mi frapfermis la pordon kaj kaŝis min en la ŝranko. Kaŝinte min , mi komencis cerbumi, pro kio mi kaŝas min... Tuj mi perceptis, ke mi kaŝas min for de justico...
„Mi tute ne kulpas,- balbutis mi.- Entute ne. Se ne tiu mia geedziĝo kun Elvira, la infarkto ne trafus miajn gepatrojn kaj mi ne mortsufokus mian najbaron. Nun oni min mortpunos! Dio mia, kion fari? Necesas telefoni al mia bopatro. Eble li helpos?“. Mi tuj kaptis la telefonon kaj elektis numeron de Mikas, la prezidanto de Esperanto klubo.
– Mikas aŭskultas.
– Bopatro, la geedziĝo ne okazos,- mi rekte atakis.
- Tfu! Vi kun mi ne ludu! Kiam mi pendigos vin je unu elstaraĵo al la pinbranĉo, tiam vi scios „geedziĝo ne okazos“,- koleriĝinte parolis Mikas.
– Bopatro, miaj gepatroj -en hospitalo, - sin pravigis mi.
– Nu, kaj kio,ĉu gravas?,- ne cedis Mikas.
– Kiuj min ĉe la altaron akompanos. Kiuj min kaj Elvira benos? - mi kontraŭatakis.
- Trovis vi la problemon! Venos kluba kasisto Antanas, apud li- kluba sekretariino Aldona kaj ili benos vin. Elvira viajn gepatrojn ankoraŭ ne vidis... Tutegale al ŝi, kiuj benos. – Mikas solvis problemon.
– Ankoraŭ... mi najbaron mortsufokis . La mortpuno al mi garantiita... – emociiĝis mi.
– Vi ne furzu, la mortpuno ne plu estas.-
- Tfu! Mi sciis, tamen forgesis.
– Vi ne kraĉu en mian orelon! – edukis min plue bopatro.
- Mi pardonpetas..., mi... –konfuziĝis mi.
– Kiu estas tiu via najbaro ?,- ekinteresiĝis Mikas.
– Alekso, eksesperantisto.
- Mi ne konas lin... Se mi ne konas lin, sekve li estas persono negrava, oni forte ne punos vin. Kie vi mortsufokis lin?- trankviligis min bopatro.
- Ĉe la pordo. Li sonorigis. Sekve mi ĝenis lin spekti la la futbalon en televidilo..., senintence mi mortsufokis lin, – mi ne ĉesis nervoziĝi.
– Nun vi aŭskultu, prenu la martelon kaj batadu forte per ĝi vian pordon. Poste vi purigu la postsignojn de viaj fingroj de sur martelo kaj tiun martelon enmanigu al kadavro. Por ajna eventuala okazo, verŝu vi en lian buŝon la glason da brando kaj restigu lin tiel kuŝi. Iu alvokos policon. Kiam ĝi venos, vi nenion konfesu, kaj ŝajnigu ektiminton. Vi diru, ke en vian loĝejon la frenezulo penetris. Ĉu vi ĉion komprenis?,- instruis min Mikas.
- Ĉion! Sed min la konscienco riproĉos, pro tio, ke mi kadavron drinkigos...
– Kio estas tiu konscienco? Kie ĝi laboras?.-
- Mia konscienco,- ne cedis mi .
- Tfusss!... Vi mem drinkiĝu ankaŭ, post kiam forveturos la polico, malsekfemurulo,- instruis min Mikas.
– Bone. Vi nur diru nenion al Elvira, ĉar ŝi ne volos edziniĝi al murdisto,- maltrankviliĝis mi.
– Por Elvira ne gravas al kiu ŝi edziniĝos, ĉar ŝi estas mia filino! Ĉu vi komprenis?
- Mi komprenis..., sed...
– Kia „sed“?!
- La konscienco...
– Vi ŝovu ĝin en unu lokon! Punkto !,- kolerigite finis Mikas.
Mi prenis martelon, plenigis la glason je brando, malfermis la pordon... kaj min kaptis timtremo:- antaŭ mi staris mortstrangolita najbaro Alekso kaj ridetis...