Ĉimatene mia animstato estis precipe stranga. Mi falis de sur lito, unuan fojon en mia vivo. Faladis mi dum la tuta mia vivo;- infanaĝe – de sur la arbo, en junaĝo – de sur la tegmento, kaj jen, en plenaĝo mi falis de sur la lito. Tio tre kortuŝis min kaj mi longe kuŝis surdorse kaj pensis. Tamen mi jam ne plu memoris, kiam mi la unuan fojon iris en lernejon, kiam mi studentiĝis, kiam mi lernis Esperanton, kiam mi eklaboris. Mi pensis, ke mi jam ĉion spertis, ke nenio nova okazos. Kaj ne plu indas ion atendi... Tamen mi falis de sur la lito. Ju pli longe mi kuŝis surplanke, des pli maltrankvile iĝis por mi. Io okazis.
- Pro kio vi kuŝas surplanke?! Leviĝu kaj iru!, - ekkriis mia edzino Sonata.
- Sed kien mi iru?,- mi komprenis nenion.
- Iru vi al doktoro! Vi ne pensu, ke vi estas la plej sana kaj plej saĝa el ĉiuj! – mia edzino ne ĉesis ataki min.
Disputi kun mia edzino, por kiu ĉio ĉiam klaras, ne indas. Por tia, kiel homoj diras, pli taŭgas lasi vojon. Mi ektremis kaj sinapogis je lito.
Kiam mi leviĝis, mi estis preta ne subiĝi, sed, kiam mi ekvidis mian edzinon, la decidemo mia elvaporiĝis. Ne estas pli kolera kontraŭulo ol mi mem, – suspiris mi. Kiel lin, tiun sentaŭgulon kaj vagabondon, parazitulon kaj inteligenton, venki kaj subigi?... Mia edzino diras, ke mi strangas. Tamen estas homoj multe pli strangaj ol mi. Nu, kaj kio sekvas de tio? Ĉu tio ege gravas? Mi premis la pugnojn kaj direktis min al banĉambro.
-Bona,- diris mi.
Mi ĉiam diradis tiel, kiam mi vidis min en la spegulo.Delonge mi spertis, se mi mem ne dirus al mi bonan vorton, mi neniam ekaŭdus ĝin de iu alia... Mi lavis min, vestis kaj ekiris.
-Kiam vi revenos? –demandis mia edzino.
Dolorigis min tiuj ŝiaj vortoj. Kion ŝi pensas?
-Foririnte vi ne vagabondu ie ajn! – avertis ŝi.- Vi iru rekte al doktoro. Revenante vi aĉetu terpomojn!
Kaj jen mi venis al doktoro. Tiu demandis min.
-Pri kio vi plendas? Kio doloras?
Mi ektremis kaj diris ĉion, kiel estas:
-Mi ĉion forgesas, mi nenion komprenas, mankas al mi scioj. Mi falis de sur la lito. La vivo preteriras, tamen mi ankoraŭ vivas. Ĉu tio estas malsano aŭ fenomeno de naturo?
-Kiu estas via nomo? – demandis scivoleme la doktoro.
Mi ne scias, ĉu pro tio, ke doktoro parolis afable, aŭ ke mi estis preta por la plej malbona, okazis la miraklo. Mi respondis facile, kvazaŭ legante libron.
-Mikaelo.
-Kie vi loĝas?,- plue demandis doktoro.
-Apud la urba parko,- mi respondis kuraĝe .
-La aĝo?
Ĉimomente mi devis iomete cerbumi kaj kalkuli :
-Sesdek naŭ jaraĝa, - mi fiere respondis.
-Ne mankas al vi scioj. Vi ĉion scias, ĉion perceptas,- parolis doktoro.
-Doktoro, lastatempe mi nervoziĝas pro tio, ke mankas la interkompreniĝo inter homoj,- plue mi plendis.
-Ho, pri kio vi? Estas nenia problemo pri la interkompreniĝo. Ĉar estas Esperanto,- doktoro trankviligis min.
-Sed mi kun mia edzino ne sukcesas interkompreniĝi, kvankam mi kun edzino parolas tiun saman lingvon. Krome ŝi dormante parolas,- mi diris al doktoro.
-Kaj kion ŝi parolas?,- scivolis doktoro.
-Ŝi ĉiam ripetas: „Ne, Petro. Ne“.
-Tio ne gravas, ne ekscitiĝu,- trankviligis min doktoro.
-Tamen mia nomo estas Mikaelo,- mi konfuziĝis.
-Do mi diras al vi, ke tio ne gravas, ĝis ŝi diras „ne“, - doktoro trankviligis min.
-Doktoro, mi en daŭro de tri monatoj sonĝas tiun saman sonĝon; -mi vidas grandan pordon, ĉe la pordo staras juna virino, mi aliras la pordon, puŝas, puŝas ĝin kaj volas enlasi tiun virinon, tamen mi ne sukcesas malfermi la pordon. Kion tio povas signifi ?- mi parolas al doktoro.
-Ĉu estas io skribita sur la pordo?
-Jes, „Bonvenon“ kaj „Tiru“
-Mi volas konsili al vi :-lernu Esperanton.
-Tamen mi ne plu volas vidi tiun virinon. Doktoro, mi ofte sufokiĝas.
-Kiam vi spertas tion?,- demandas la doktoro.
-Kiam mi malfruas al buso kaj poste provas kuratingi ĝin.
-Vi prefere vakciniĝu,- doktoro rekomendis al mi .
-Neniam, ĉar pro tio mortis mia avo!,- mi kontraŭis al doktoro.
-Ĉu pro vakciniĝo?,- ekmiris doktoro.
-Ne, li post vakcinigo falis el la sepa etaĝo.
-Tiuĉiokaze, la medicino estas senforta,- decideme diris la doktoro.
-Ho, Dio, pro kio?,- mi ektimis.
-Vi estas tute sana. Mi certigas, ke vi vivos pli longe ol via bopatrino, via edzino kaj eble eĉ ol kelkaj viaj amikoj,- plue parolis doktoro.
-Ĉu certe, doktoro?
Mi eĉ ne eksentis, kiam mi vakciniĝis. Laciĝinta, tamen bonhumora mi revenis kaj transpaŝis hejman sojlon.
-Ĉu vi aĉetis terpomojn?! – ekkriis mia edzino.
La vorto „terpomoj“ dolore pikis mian koron. Mi ŝanceliĝis, tamen sin tenis sur piedoj. Sufokiĝante pro kolero, mi ekiris en korton.
-Iru kaj aĉetu! – ripete krietis ŝi. – Sen terpomoj vi ne revenu!
Mi nervoziĝis kaj ne sciis, kio okazas al mi. Mi staris konsterniĝinta, ŝtoniĝinta. Mi ion klarigis, tamen ŝi, ŝajne, min ne komprenis, nur kriis. Ŝia senbrideco transpaŝis ĉiujn limojn.
-Ĉu mi devas klarigi al vi ?!,- plue kriis ŝi, eĉ eĥis sur la korto.
Konsterniĝinta, ne trovante taŭgan vorton, mi nur gestis permane. Unu penso komencis postiri alian penson, apartaj detaloj – kunplektiĝi s al tuto, al io harmonia. Mi komencis percepti mian kulpon. Mi kulpas pro tio, ke mi ne kulpas.
-