Iun tagon mi sidis kun amiko, mi nomu lin Paŭlo, en kuirejo kaj trinkis bieron. Ni rakontis anekdotojn kaj nia interparolo temis pri ĉiutagaj viraj aferoj, nome- la politiko kaj virinoj. Poste ni interkroĉiĝis per manoj kaj dance kuris el kuirejo al gastoĉambro, de tie ni dancis ĝis dormoĉambro. Ni eĉ ne rimarkis, kiam revenis mia edzino Oksana.
- Tre agrablas, kiam ni estas kune, - ĝojkriis ŝi.
- Ĉu agrablas?,- mi gratis okcipiton.- Al mi ŝajnas, ke mankas biero. Iu devas senti respondecon. Iru vi por aĉeti bieron,- diris mi al edzino.
- Sufiĉas la biero. Mi jam iros,- diris Paŭlo, adiaŭis kaj forlasis nian loĝejon.
Mi pri ĉio scivolas kaj mi volas demandi mian edzinon. Nur kiel ĉiam, mi embarasiĝas, ruĝiĝas kaj ne trovas taŭgajn vortojn. Pri mi mia edzino diras : „mia gapulo“. Mi koleras kaj kontraŭdiras. Mi estis gapulo delonge. Mi estis gapulo tiam, kiam mi ankoraŭ ne konis mian estontan edzinon. Ĉu mi konatiĝus kun ŝi, edzinigus ŝin kaj vivus kun ŝi? Mi dubas. Ŝi ekbalbutis ion, ŝajne „stultulo“.
Mia Oksana estas bona dommastrino, ne kverelema kaj ne grumblulino. En nia hejmo estas ĉio en ordo kaj pura. Ŝi estas ordema virino. Tamen min maltrankviligas kelkaj lastaj eventoj. Foje, tio okazis antaŭ unu jaro, mi revenis hejmen post la kluba jarkunveno kaj ekstaris ĉe la loĝeja pordo. La nova porda seruro ne subiĝis malŝlosi, almenaŭ hurlu ĉe la pordo.
Kaj vere... Eble post kvin minutoj la seruro ekkrakis kaj pordo malfermiĝis. Mi ekvidis en la aperturo de pordo mian amikon kun la ŝraŭbturnilo enmane.
-Ĉio en ordo!,- diris li.- Nun seruro funkcios bone, vi ekvidos!
-Mi tre dankas,- diris mia edzino.
Paŭlo adiaŭis kaj foriris. Mi ĝojis, ke ĉio finiĝis bone. Mia edzino ĝojis eĉ pli.
Alian fojon, tio okazis antaŭ kelkaj monatoj, sabate mi revenis hejmen post BET-la tradicia esperantista renkontiĝo, kaj kisis mian edzinon, parolpovon perdintan pro la ĝojo. Kaj intencis mi iri en kuirejon. Tamen mia edzino detenis min kaj milde diris:
-Atendu iom... Tie laboras Paŭlo, kiun mi invitis por ripari fridujon. Li estas kolera... kaj avertis min, ke mi ne malhelpu lin.
Bone. Mi atendas. Post dek minutoj Paŭlo aperas kaj diras:
-Ĉio estas en ordo. Surtabligu vi botelon da brando. Estas kaŭzo por eldrinki. Nun fridujo funkcios bone.
Post kiam ni finis drinki botelon da brando, Paŭlo adiaŭis kaj foriris. Kiam ni restis hejme solaj, mi kontraŭdiris al mia edzino pro tio, ke ŝi ne atendis min.
-Mi ne povis atendi,- rediris Oksana, mia edzino.- Tiu aparato komencis tiel terure varmiĝi, ke ĝi nepre bezonis ripariston. Krome,- ŝi jam atakis min,- vi promesis reveni nur dimanĉe. Kaj ĉiuj nutraĵoj, manĝaĵoj povis difektiĝi.
-Nu, vere! Ĉu pro la botelo da brando ni kverelu? Plej gravas – konkordo en la familio, amo, paco,- cedis mi.
Lastan fojon, tio okazis antaŭ monato, mi revenis post laboro kaj trovis Paŭlon en nia hejmo. Mi ekkoleris kaj, post la foriro de Paŭlo, diris al Oksana:
-Hontu vi stari nur subveste kaj rigardi, kiel li riparas akvokranon. Vi mem vidas, kiel li laboras eĉ varmiĝinta, senvestiĝinta ĝisduone.Sed vi apude staraĉas, fi! Senhontulino! Vi povis almenaŭ sin vesti...
-Mi ne volis restigi lin sola en la banĉambro, por ke li ne ŝtelu ion,- sinpravigis Oksana.
-Vi pravas, tamen ne decas apude staraĉi duonvestite,- ne cedis mi.
Vorto post vorto kaj ni interkverelis, mi diris, ke ŝi povis sin vesti almenaŭ per negliĝo. Tamen edzino komencis plori, krii, ke tiu negliĝo jam estas malmoda. Kaj mi promesis aĉeti novan negliĝon. Finfine ni interpaciĝis. Tamen, ekvidinte ŝin kun ĵus aĉetita negliĝo, mi iĝis des pli malpacienca, maltrankvila.
Pasintsemajne Oksana diris al mi:
-Vi estas tre enuiga,Mikaelo. Mi ege enuas kun vi.
Mi konfuziĝis kaj ekmalĝojis.
-Tamen vi scias, Oksana, ke mi...,- ekbalbutis mi.- Eĥ, ho ve...,- malĝoje mi svingis permane.
-Kaj Paŭlo estas tute alia.- diris ŝi,- Kiam li diras ion, oni povas morti pro la rido.
Mi mallevis la kapon.
-Tiu Paŭlo estas tre brava,- parolis ŝi.-Li ĉion scipovas. Vi ne pensu, ke vi estas plej saĝa el ĉiuj.
Mi ĉion komprenis kaj pri nenio demandis. Mi leviĝis de sur la seĝo ofendiĝinta. Mi volis scii veron. Paŭlo estas mia amiko, sed la vero plej gravas. Ju pli longe mi pensis, des pli nervoziĝis.
Mi forpelis Paŭlon kaj ne plu volas vidi lin. La pordo de mia loĝejo por ĉiam estas fermita por li. Tion mi faris nur pro justeco, sed tute ne pro tio, ke li antaŭhieraŭ ne pruntedonis al mi kvin eŭrojn. Mi havis bonan amikon, Paŭlon, kaj jam ne plu havas. Disiris niaj vojoj. Spite ĉion tamen, kie esta la limo inter saĝaj homoj kaj malsaĝuloj? Dum kutime ĉio verdas, floras, tamen kion vidas mi?
Pridiskutinte tiujn ĉi aferojn, mi komprenis, ke mi ankaŭ kulpas. Se ne miaj forveturoj kaj mia inklino al Esperanto, vere mi povus pli ofte resti hejme kaj pli multe da tempo dediĉi al familio. Do, kion mi faru? Ĉu mi ŝanĝu mian laboron? Eble mi forlasu Esperanton? Aŭ mi ŝanĝu mian loĝejon, kie ĉio difektiĝas? Mi petas, bonvolu konsili al mi.