Ĉu jam venis sunsubiro?

Laimundas Abromas
Aperis en "Turka stelo" nr. 081

- Estimataj geamikoj, samideanoj, geklubanoj, ĉiuj, al kiuj gravas la sorto de Esperanto. Por la fino de la kluba kunveno mi havas du gravajn novaĵojn;- unu bona, alia malbona. Do, de kiu mi komecu? – parolis kluba prezidanto Salamono.
- Vi komencu de bona novaĵo, - petis la sekretariino Aldona.
- La bona novaĵo estas tiu, ke post unu semajno nian klubon vizitos la ĵurnalistoj de la urba televizio. Ili aranĝos raportaĵon pri la kluba agado. Do, ni devas esti pretaj sin montri de la plej bona flanko,- avertis klubgvidanto geklubanojn.
- Vaŭ!, nin montros la televizio,ni vidos nin en televidilo,- ekĝojis ĝemeloj Saŭlo kaj Paŭlo..
- Tio estos tre interese, - ĝojas ankaŭ sekretariino Aldona. – Kion ni prezentu al la televidĵurnalistoj?
- Nu, mi mem kurte rakontos pri la ĝenerala esperantista movado, ke ĉie oni instruas Esperanton, ke tio estas tre bele. Kaj ĝi utilas al la homoj... Poste mi rakontos pri la kluba agado kaj niaj celoj... Jes, Aldona,- li turnis sin al sekretariino, - vi preparu la donitaĵojn pri la kvanto da esperantistoj, kiuj membras en la klubo, kiom da libroj kaj periodaĵoj posedas nia kluba biblioteko, kiujn periodaĵojn abonas kaj legas niaj geklubanoj. Ĉu vi havas iujn aliajn proponojn?, - demandis Salamono.
Ĉiuj geklubanoj restis kontentaj, ĝojis kaj inter si babiladis.
- Kaj kiu estas tiu malbona novaĵo?,- demandis sekretariino Aldona.
- La malbona novaĵo estas tiu, ke la ĝenerala direktoro kune kun la prezidanto de UEA volas vendi la Centran Oficejon en Roterdamo,- malgaje prezentis la novaĵon kluba gvidanto.
- Ĉu vendas?....
- Kiu vendas?....
- Ĉu Centran Oficejon?...
- Ĉu prezidanto de UEA?
- Kaj ĝenerala direktoro?
- Kiom oni pagis al tiuj perfiduloj?
- Ĉu vi komprenas, kion signifas tio!?, - ektumultis geklubanoj.
- Tio estas la sunsubiro en Esperantujo, - deklaris la kasisto Zigmas.- Tio estas la perfido de la afero, de la ideo, de ĉiuj esperantistoj!..
- Tio estas la komploto de la prezidanto kaj ĝenerala direktoro kontraŭ Esperanto, - diris veterano Dominiko.
- Ĉu ili ne plu havas monon por drinki?,- diris Kostas, posedanta inklinon eldrinki.
Nepriskribebla hororo kaj ĉagreno ekpremis la korojn al ĉiuj geklubanoj. Ĉiuj ektremis, kelkaj eĉ alpremiĝis unu al alia, iuj eĉ ekploris. Ĉiuj komprenis, ke en Esperantujon venas la fino.( Mi persone tiun hororon ne komprenis kaj verŝajne neniam komprenos.) Pro tiaj pensoj en la iliaj kapoj iĝis malordo kaj ekspasmis malagrablaj konvulsioj. Ĉiuj ekrigardis al prezidanto Salamono, lia vizaĝo iĝis severa kaj serioza. Sed Salamonon,-li ankaŭ cerbumis pri io grava-, subite kaptis bonhumoro.
- Kiam ni ion perdas, plej ofte nur tiam, ni komencas taksi tion, kion ni jam ne plu havas, - ekkuraĝis la sekretariino Aldona. Prezidanto takte klinis la kapon, sekve, mi komprenas kaj jesas.
-
- Ĉu vi imagas, ke UEA iras malĝustan vojon ?, - demandis vicprezidanto Staseo.
--Verdire mi vidas nenian tragedion, - respondis Salamono. – Ni iras nian vojon kaj ni iros ĝin ĝis la fino. Jam ne malproksimas. Neniu scias, kio okazos morgaŭ.
- Kiel bonas, ke vi neniam perdas la esperon, Salamono. Kion ni farus, se ni ne havus vin? – parolis sekretariino Aldona. Al ŝi plaĉis la homoj, kiuj neniam perdas optimismon. – Vi estas nia honoro.
- La problemoj havas la komencon kaj la finon. Se oni ne solvas ilin, ili per si mem malaperas, - parolis plue Salamono. – Pri la prezidantoj al UEA neniam sukcesis. Tio estas interna tragedio. Neniu, eĉ kiel ili penu, sukcesis konduki Esperantujon el la krizo. UEA unuiĝo, fondita en 1908, estis potenca forto, bone armita kaj firma. Ĝiaj vicoj estis konstante kompletigataj per diversaj adeptoj. Necesas diri, ke eĉ antaŭe UEA ne estis unueca. Inter ĝi kaj ĝiaj landaj subuloj konstante estiĝis diversaj miskonkordoj, kvereloj. Iuj landaj gvidantoj komencis en siaj kasteloj memvole agi kaj ne subiĝi al la komunaj leĝoj de unuiĝo. Kiuj ne provis siajn fortojn en la postenoj de la gvidantoj de UEA! Doktoroj, profesoroj, militistoj, juristoj...
-
- Do, pro kio ni sidas!?- ekkuraĝis veterano Dominiko.- Ni iru por savi la Centran Oficejon, ni ataku la kontraŭulojn de Esperanto! Ni ne estu indiferentaj, pigraj! Salamono,- li turnis sin al prezidanto,-mi volas demandi, kion vi rekomendas por fari?
Prezidanto balancis sian kapon kaj respondis:-„Verdire, mi ne scias, kion rekomendi al vi“.
- Se tiel, - emociiĝinte diris Dominiko, - mi volas miajn lastajn tagojn de mia vivo dediĉi por batalo kontraŭ la malamikoj de Esperanto.
- La celo estas nobla,- kapjesis Salamono kaj lia vizaĝo iĝis serioza.- Mi bondeziras al vi la plej bonajn sukcesojn.
- Tamen mi ne scias, kiudirekten mi iru, kie mi serĉu ilin?- diris hontinte Dominiko.
- Ĉu vi estas denaska esperantisto?- demandis Salamono.
- Mi ne memoras, - konfuziĝis Dominiko.- Estis mallume... Mi jam iros!, - post la kurta paŭzo li forte dirisi.
Salamono ĉirkaŭbrakis Dominikon kaj varme kisis liajn lipojn. Ĉiuj komencis ridi. Vicprezidanto Staseo ekkriis :-„ Pederasto..., perversiulo!“
- Mi ne estas pederasto, vi - malsaĝulo! ,- serioze kolere ekkriis Salamono, -mi nur ekŝercis kun Dominiko, kaj ĉio. Kion vi priridas, gesinjoroj? Kion signifas tio?- li palpebrumis per rondaj okuloj.
- Veteranoj grizharaj estas homoj bonaj, interalie... Kaj ni faru ĉion, ke nia historio ne mortu kune kun ni... Mi nur ekŝercis, - diris Salamono kaj sidiĝis sur la seĝon.- Eble vi ne komprenas la gravecon de la situacio?
Geklubanoj interrigardis unuj la aliajn. Ili silentis, ĉar ne sciis, kio okazos morgaŭ.
- Ĉu vi kunprenis iun armilon? Tranĉilon aŭ almenaŭ ŝraŭboturnilon? – ekzorgis pri Dominiko la kasisto Zigmas.- Foje vi jam foriris..., post du monatoj ni apenaŭ retrovis vin.
„Parolas sensencaĵojn, - ekpensis Dominiko, - anstataŭ teon li verŝajne brandon eldrinkis“.
- Kien vi iros, Dominiko?- demandis Salamono.
- Al Roterdamo, por savi Centran Oficejon, - respondis Dominiko.
Li malatente gestis permane kaj forlasis klubejon.
„Do vi iru!“ – volis diri Salamono, tamen nur ekbalbutis ion sub la nazo.
Kvankam Dominiko estis sufiĉe blindetiĝinta, surda per la dekstra orelo, el la nazo konstante gutumis, tamen li estis bonhumora kaj preta kapti ĉiujn kontraŭulojn de Esperanto. Li foriris... -kaj ne revenis. Se vi vidis ie Dominikon aŭ almenaŭ ion scias pri li, ni petas, bonvolu informi nin. Ni nervoziĝas pro li. Pro kio li ne revenas? Ju pli longe ni atendas, des pli ni maltrankviliĝas. Ĉu okazis io grava?