Jen, li venas, malsupreniras laŭ Parodos-strato, preter la parko Vitaŭto. Kaj ne gravas, kien li nun turnos sin – dekstren aŭ maldekstren. Tutegale baldaŭ per etaj paŝetoj li atingos Laisve-avenuon. Li laŭlonge trairos ĝin kaj venos en la straton Vilniaus, iros ankoraŭ kelkcent paŝojn kaj ĉe la angulo de la strato Zamenhofo li por momento haltos.
Ĉu indas de Ĵaliakalnis malsupreniri perpiede al Senamiestis nur por trinki bieron aŭ kafon, iom fumi kaj simple sidi kun ŝajne konataj homoj? Adamĉjo posedas maron da libera tempo, eĉ oceanojn, pro tio li ĉiam piediras. Kien li rapidu, kial? Li ĉiam trairas Zamenhofo-straton, ĝi estas kurta, mallarĝa kaj kurba, kiel multaj stratoj de la malnova urboparto.
En Zamenhof-strato, ĉe la domo, numero kvin,li por kelkaj minutoj haltas. De malproksime tiu domo allogas Adamĉjon pro la mistero. De malproksime vidiĝas, ke tiu domo estas eksterordinara. Kaj vere tiun domon ŝirmas la sekretoj por neniuj travideblaj. Adamĉjo rememoras, kiam li eniris tiun misteran domon unuan fojon. Tio okazis antaŭ multaj jaroj. Ĉi tie li eksciis pri Esperanto, lernis ĝin. Li bone memoras, kiel en tiu domo furoris aktiva esperantista agado. Kiom da interesajn, impresajn vesperojn li pasigis ĉi tie kun samideanoj? Multe da famaj esperantistoj venis ĉi tien de malproksimaj landoj... Ho ve! Dum multaj jaroj tiu domo estas forlasita, neglektita...
Adamĉjo returniĝas kaj revenas al Vilniaus-strato. Li venas ĉi tien, venas li ĉiam sola, ĉiam kun kurte pritonditaj haroj, kaj vestinta tiun saman eksmodan pantalonon. Se iu pensas, ke Adamĉjo stultas, duonsaĝas aŭ simple estas gapulo, tiu tre eraras, ĉar por neniu kategorio li taŭgas. Diablo scias, kio kaŝas sin ekster lia humila rideto. Tamen ankaŭ neniu opinias lin saĝa. Liaj konatuloj ne kontraŭas kaj permesas al li apude sidi, fojfoje aĉetas al li bieron.
Mi neniam vidis Adamĉjon tro eldrinkintan. Li neniam provokis, neniam ekscitis la homojn proksime sidantajn, kiel tion faras liaj konatuloj, kuntrinkantoj. Nu, se ili ne alkroĉiĝas al tiuj homoj, proksime sidantaj, do almenaŭ per fia vorto akompanas tiujn, ekkrias ion tute sensencan, absurdan.
Adamĉjo ne kondutas tiele. Se li eltrinkas du-tri bokaletojn da biero, li neniam falas de sur la seĝo, kiel liaj kuntrinkantoj. Tiuj, falinte surplanken, insultas diablon kaj ĉiujn ĉirkaŭe.
Mi vidis lin sur la benko en Laisve-avenuo solsole sidantan dum malfrua oktobra vespero. Mi vidis lin irantan kaj per la blovspirado varmigantan la manojn, kiuj eterne ruĝis pro la frosto. Mi vidis lin en multaj kafejoj kaj bierejoj de Senamiestis, sed neniam vidis lin ebriiĝintan. Ankaŭ rapidantan. Li iras ĉiam per tia sama ŝparema paŝo, la kapon iomete kliniginte sur la dekstran ŝultron, kvazaŭ dezirante ion pli bone ekvidi. Jaketo lia estas tiu sama – verda, kun grandaj poŝoj. Ĝuste tiun jaketon vestintan mi memoras lin. Ĉu nur memoras? Pro kio? Ja Adamĉjo pli viglas ol viva –li ĉiam paŝas kaj paŝas en tiuj samaj stratoj, tiuj samaj kortoj, tra kiuj oni povas veni en la aliajn flankstratojn. Li posedas kvazaŭ propran fermitan itineron, kies „kontrolaj punktoj“ estas tiuj etaj kafejoj kaj bierejoj.
Estis tempo, kiam mi, iomete pli longe forestinte en la urbo, denove revenadis ĝin. La unua mia konatulo, kiun mi plej ofte renkontadis, estis Adamĉjo. Li kutime aliradis min kaj petis cigaredon aŭ kvindekcendan moneron, neniam pli. Kaj ŝajnis al mi, ke la urbo ne ŝanĝiĝis tute, ĉio restis tiel, kiel estis pli frue. Oni povis pensi, ke, malgraŭ ĉio, estas io eterna kaj konstanta. Kaj eĉ tiu Adamĉjo. Kion mi rememoras ankoraŭ el tiuj renkontiĝoj kun li? Do, jen. Foje li aliris min (pro kio min?,eble pro tio, ke mi ankaŭ iam lernis Esperanton),kaj per intima voĉo demandis: „Ĥej, diru al mi, ĉu vi aŭdis tiun kanton „La kri‘“?. Certe, mi aŭdis ĝin kaj Adamĉjo,tre kontenta pro la respondo, forpaŝis laŭ sia vojo. Ekde tiu momento kaj mi fojfoje demandas lin: „Ĉu vi ankoraŭ memoras „La kri‘“?“. Li ĉiam plezure ekridetas, eĉ sereniĝas kaj kapjesas. Interalie, okazas, ke malofte mi renkontas la konatan personon. Kaj, renkontinte lin, ni plenumas kvazaŭ iun riton. Anstataŭ diri „Kiel vi fartas?“ aŭ ion similan, ni diras ion konatan nur al li unu, almenaŭ ion sensignifan kaj stultan. Renkontinte unu la alian ni interparoladas serioze kaj pri nenio. Poste, adiaŭante, ni unu al alia diras: „Ĝis la revido inter la vivantoj“. En tiuj vortoj,(ĉu nur ni duope tiel pensis?) estis kaŝita almenaŭ guteto da nigra humuro, eble pro tio al ni plaĉis tiel adiaŭi. Kiam mi renkontas surstrate Adamĉjon, mi de malproksime ekkrias: „Kiel agrablas vidi vin! Estu salutata inter la vivantoj!“. Tamen tiu nigra humuro en tiuj ĉi vortoj, pro io nekomprenebla,ne plu restis. Ĝenerale restis neniu humuro.
Tamen Adamĉjo ĉiam ekridetas, kvazaŭ garantiante ŝajnan kontinuon, iluzion, ke la tempo iam scipovas ekhalti surloke. Pensado pri la tempo, ĝia senco, relativeco, mem esenco de tempo, oni povas diri, pereigis Adamĉjon. Tamen ĉu pereigis? Eble ne pereigis lin, eble nur permesis al li iĝi tia, kia li volis esti? Ĉu li malplibonas, malpli feliĉas, ol tiuj sklavoj de la vino kaj biero? Se oni serioze pripensas, oni vidas,ke Adamĉjo estas feliĉa. Ĉar li koleras kontraŭ neniu, li ne luktas por io, li ne sentas envion kaj koleron. Ĉu vere? Eble li sentas?
Iam mi vidis lin en la kafejo kune kun alta, simpatia fraŭlino. Adamĉjo ŝajnis feliĉa, ili ion vigle priparolis. Li min, kompreneble, ne rimarkis. Ĉu intence? Sed poste mi neniam rimarkis Adamĉjon kun tiu fraŭlino. Li restis unu kaj sola, kiel antaŭe. Mi ne demandis lin, kie estas lia amikino? Nur iam poste Tadeo babilis, malkaŝis la sekreton, ke amikino de Adamĉjo jam delonge loĝas en Venecio. Tien veturigis ŝin iu italo samideano, veninta Litovion al Kaŭnas geedziĝcele. Do jen kiel okazis. Tiu sama tempo, kompreneble, kuracis ĉiujn korvundojn de Adamĉjo. Kaj li plu vizitadas la kafejojn kaj bierejojn de Senamiestis, malsekante en la pluvo aŭtune kaj frostiĝante vintre. Ĉiam tiel same vestinta, ĉiam sen gantoj kaj kun ruĝaj kondiloj.
Ĉu tutan tempon Adamĉjo estis tia? Certe ne! Jen ĉi tie kaŝas sin tiu mallonga kaj eble ne tre interesa historio pri la senco de la tempo. Historio, kiu ruinigis (ĉu vere ruinigis?) lian normalan vivon. Iam Adamĉjo tre bone lernis kaj finis mezgradan lernejon per ora medalo kaj rajtis ekstudi en iu ajn supera lernejo. Sed li elektis fizikon kiel studobjekton en la universitato.Neniuj miris, ke li du unuajn kursojn finis tre bone, kun plej altaj poentoj.
Iun tagon, promenante tra la urbo, Adamĉjo rimarkis allogan afiŝon.Oni invitis al publika prelego pri internacia lingvo, okazonta en la sidejo de Esperanto Asocio .Oni ja soifas pri ĉio nova. Scivole li partoprenis tiun ĉi prelegon por varbi homojn por Esperanto kurso. Tiu prelego iugrade lin impresis, ĉar li aŭdis ion novan, ion nekonatan. Instruisto interese parolis, multe laŭdis Esperanton, ĝian valoron, kulturon kaj internan ideon. La afero kaptis lin ĝisfunde. Adamĉjo komencis deflankiĝi de samkursanoj, rifuzis universitatajn aranĝojn. Li multe legis pri Esperanto kaj en Esperanto. Komence la kapablan studenton ĉiuj ne kolere nur primokis, sed iom poste maltrankviliĝis eĉ profesoroj. Oni jam parolis, ke en lia kapo ne ĉio hejmas, ke en lia kapo mankas klapo. Tamen neniu volis perdi plej bonan studenton.
Adamĉjo neniam konfliktis, nur ridetis –pardoneme kaj neofendante. Li ne parolis pri Esperanto, ne koleris kontraŭ primokantoj, li ne ŝajnigis esti profeto aŭ io alia. Unutage li ĉesis viziti lekciojn en universitato. Al ĉikanemuloj Adamĉjo ripetadis, ke lia vojo estas alia kaj petis, ke neniu malhelpu lin. Li forlasis universitaton. Nenio interesis lin, krom la interna ideo, interpopola amikeco, kio nestis en lia kapo. Multaj pensis, ke Adamĉjo pro siaj libroj simple freneziĝis kaj penis forgesi lin.
Li provis labori. Komence li pretigis abiturientojn por la ekzameno de fiziko. Poste li laboris en malsanulejo kiel flegisto, deĵoranto en lernejo, gardisto en tenejo de hejtmaterialoj kaj ankoraŭ ie. Tamen li nenie alkonformiĝis- en tiuj laborejoj ankaŭ validis apartaj reguloj, leĝoj kaj kutimoj. Adamĉjo neniujn devojn atentis, pro tio lin baldaŭ oni forpeladis. Tiam li komencis vagabondi tra la urbo kaj vizitadi kafejojn. La novaj konatuloj de Adamĉjo, kun kiuj li konatiĝis en tiuj kafejoj, ne ignoris lin kaj ne priridis liajn strangecojn. Ili ĉiuj iom strangis- iuj estis kun longaj haroj, dum multaj tagoj ili faris nenion. Verdire, iuj versis. Adamĉjon neniu forpeladis, iuj eĉ regalis lin per kafo aŭ biero. Liaj konatuloj instruis lin fumi, drinki vinon, instruis lin miri pri nenio, instruis lin kiel elturniĝi trafinte en policejon kaj iujn aliajn etajn ruzaĵojn. Baldaŭ ili ĉesis atenti Adamĉjon- li komencis tedi al ili. Adamĉjo, kompreneble, ankaŭ iom disreviĝis pri ili, sed ne tiom, por ke deflankiĝi.
Inter tiuj ŝajnaj gekonatuloj estis ankaŭ kelkaj fraŭlinoj- belulinoj, tamen malordemaj, malpuraj. Iujn el ili Adamĉjo ĝis nun memoras: Smilga, Ofelia, Krizantemo, Mirta, Finka.
Somere Adamĉjo plej ofte preferis la kafejojn „Randevu“ kaj „La oka mejlo“, kiuj troviĝas proksime unu al alia en Senamiestis. Ili estis haveno por ĵurnalistoj, artistoj, verkistoj, vagabondoj kaj aliaj. Adamĉjo aperadis ĉi tie kelkfoje dum la tago, sed kiam foriradis, neniu lin rimarkis. Kiam li denove revenadis, eĉ neniu demandis, kie li forestis. Sed kiam Adamĉjo malaperis por tuta monato, iu pro la enuo malfermis la buŝon kaj elvoĉis – „sed kie estas nia „kromĉaro“?“.
Maturiĝis somerfino. Pro la varmo la stratoj de la urbo malpleniĝis. Ĉiuj loĝantoj kaŝis sin en la ombro aŭ subtegmente. Unu tagon Smilga alportis novaĵon: en la urbo aperis Adamĉjo. Ŝi ekvidis lin ĉe angulo de la stratoj Vilniaus kaj Zamenhofo. Multaj konatuloj jam apenaŭ memoris lin.
Kaj jen „Randevu“-kafejon eniris Adamĉjo. Li rimarkis kelkajn konatajn vizaĝojn kaj direktis sin rekte al ili. Li sidiĝis apude, kvazaŭ nenie estis forestinta, kaj mendis tason da kafo. Kompreneble, iu scivolis kaj demandis, kie li dum tuta monato vagabondis. Adamĉjo gustumis kafon, profunde enspiris, iomete pensis kaj komencis rakonti. Iuj eĉ ne aŭskultis, kion li rakontis kaj, verdire, li ne multe rakontis.
Do, unumatene, kun sunleviĝo li forlasis urbon Kaunas kaj direktis sin suden. Adamĉjo iris perpiede, sur nudajn ŝultrojn vestinte malnovan peltaĵon kaj surŝultren metinte ŝtofan saketon. En la saketo estis la pano kaj „Fundamento...“ Enmane li tenis bastonon por defendi sin kontraŭ la hundoj kaj apogi sin laciĝinte. Dormis li subĉiele, volvante sin en malnovan peltaĵon, aŭ en forlasitaj fojnejoj, aŭ simple en fojnostakoj. Li manĝis panon kaj trinkis akvon. Lia celo estis Bjalistoko, la naskiĝurbo de Majstro, de interna ideo. Adamĉjo sukcese atingis ĝin. Ho, kiel mirinde aspektis tiu urbo en la valo de rivereto Bjala. La urbo, en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto, vere estis eksterordinare ĉarma. Dum kelkaj tagoj li restis en Bjalistoko, vizitis ĉiujn lokojn, ligitaj al la aŭtoro de Esperanto. Antaŭ la monumento de Zamenhof li trifoje kliniĝis ĝis la tero kaj ekiris reen al Kaunas. Kiel la araboj, vizitintaj Mekon, povas konsideri sin veraj muzulmanoj, tiel samideanoj, vizitintaj Bjalistokon, iĝas veraj esperantistoj.
Oho, aha, tio ion signifas, ion meritas. Ke Adamĉjo tion efektivigus, neniu esperis, neniu atendis, neniu suspektis. Iuj eĉ sentis sin iumaniere ofendigitaj: pro kio tion efektivigis tiu kompatindulo, sed ne ili? Kaj neniu priridis lin. Pro kio priridi, rikani? Ĉar ne unu el ili irus eĉ pli longan vojon por ekvidi ion interesan, ion mirindan.
.......
Jen, jen, li jam aperis kaj tuj per etaj paŝoj turnos sin dekstren. Ne, ne , ĉifoje li direktis sin maldekstren, rekte al Laisve-avenuo, paŝ – paŝ, frap- frap, paŝo post paŝo. Tutegale li intencas veni al Zamenhofo-strato. Ĉu li irus vane tiom longan vojon perpiede de la fino de Ĵaliakalnis al Senamiestis?
Ho! Kafo multekostiĝis kaj verŝajne la prezo ankoraŭ altiĝos. Sed Adamĉjo trinkos ĝin, por taso da kafo la mono sufiĉos. Se ne sufiĉos, li prunteprenos kvindekcendan moneron.
Komentario: Ĵaliakalnis (Verdamonto) –urboparto de Kaunas, situanta sur altaĵo.
Senamiestis(Malnova urbo)- urboparto de Kaunas, fakte urbocentro.