
Julian Modest (Georgi Mihalkov) naskiĝis la 21-an de majo 1952 en Sofio. Bulgario. En 1977 li finis bulgaran filologion en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en revuo “Bulgara Esperantisto”.
De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio.
Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj.
Pluraj noveloj de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn – albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k.a.
Nuntempe li estas unu el la plej aktivaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj estas en interreto.
Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto”. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiostacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de Bulgara Verkista Asocio kaj Esperanta PEN-klubo.
En julio 2019 eldonejo “Libera”, Belgio, eldonis la novelaron “Ĉasisto de sonĝoj” de Julian Modest. La libro enhavas 27 novelojn, kiujn la aŭtoro verkis dum la lastaj du jaroj. Legante “Ĉasisto de sonĝoj” oni nerimarkeble eniras mirindan mondon, riĉan je aventuroj, emocioj, esperoj kaj amoj. La aŭtoro spertas montri kaŝitajn sentojn, fortajn dezirojn, etajn ĝojojn, bonajn agojn. La herooj ravas per siaj pasioj. Ili strebas realigi siajn celojn en la mondo, kiu estas multkolora kaj multaspekta.
La romano havas allogan intrigon. La ĉefheroo, Plamen Filov, riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de mara urbo Burgo, okaze de sia kvardekjariĝo organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston.La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
Eldonejo "Libera" Belgio, Lode van de Velde: lodchjo@yahoo.com
Aperis nova Esperanto-libro de Julian Modest, kiu enhavas du novelojn.
En “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas. Iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon.
En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj.
La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo.
La libron eldonis Eldonejo “Libera”, Belgio. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo kaj ĉe UEA.
“La aventuroj de Jombor kaj Miki” – infanlibro, originale verkita en Esperanto. Eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac (Kroatio), 2020, grafike aranĝis Josip Pleadin, ilustris Ivana Pleskina, postparolo Blazio Wacha.
La libro allogas per la neordinaraj aventuroj de la knabo Jombor kaj la eta Miki, kiu estas dekcentimetra, tamen sperta fari miraklojn – flugi rapide, eniri nerimarkeble en domojn, vendejon, piratŝipojn, indianajn tendarojn.
Julian Modest bone konas la infanan pensmanieron, rakontas majstre, vekas la infanan fantazion kaj montras la mirindan buntan mondon de la fabeloj. La libro instigas la etajn legantojn pensi, rezoni, fantazii. La legaĵo estas simpla kaj facila, konvena por ĉiuj, kiuj komencas lerni la Internacian Lingvon. “La aventuroj de Jombor kaj Miki” estos por la legantoj pordo al mirakla mondo.
La libro estas mendebla ĉe: Dokumenta Esperanto-Centro, Josip Pleadin – josip.pleadin@gmail.com