Mekanikisto de Rulŝtuparoj

Kit Schluter

El la angla tradukis Barry Friedman

"Dum semajnoj mi ne kapablas koncentriĝi eĉ pri la plej bagatela afero, ĉar mi povas pensi nur pri la formo de mia dekstra piedo," konfesis al mi la teknikisto de rulŝtuparo. Li estis foriranta de la laborejo. “Rigardu tiujn rulŝtuparojn, kiujn mi supozeble estis servinta. Ili ĉiuj freneziĝis, tute malfunkciĝis. Kelkaj el ili tranĉas la plandojn de la piedoj de siaj pasaĝeroj kiam ili alvenas al la kajo. Kelkaj el ili simple forĵetas homojn, kiel katapultoj. Kaj aliaj . . . . aliaj . . . . eĉ tute ne moviĝu . . . .”

Mi ne sciis kion diri al mia amiko, krom ke eble, pro la sekureco de ĉiuj, li feriu, iru al la plaĝo unu aŭ du semajnojn, malstreĉiĝu kaj lasu iun iom pli kompetenta — ne, pli trankvila—fari lian laboron dum iom da tempo.

“Sed se mi iros al la plaĝo, mi devos naĝi. Tio signifas, ke mi devos demeti miajn ŝuojn. . . kaj tio plimalbonigos ĉion. Mi ne volas, ke iu alia vidu ĝin. Mi mem eĉ ne volas rigardi ĝin."

Verdire, mi estis konfuzita. Rigardante lian ŝuon mi trovis neniujn evidentajn aparttrajtojn. Do mi demandis lin, kio pri lia piedo havis lin tiel kaptita, tiel timigita. Li suspiris, kaj diris al mi, ke mi ne zorgu. Ja li diris, tio ne estis mia problemo, kaj li ne volis fari ĝin mia problemo, pro timo ke, unufoje implikita, mi, kiel li, neniam povos eligi min de tio, kion li nomis sia "malbeno de distro."

Semajnon poste mi estis reen al la butikcentro, kaj ĉiuj estis ĉagrenitaj ĉar la rulŝtuparoj ankoraŭ ne funkciis. Tiuj kun vunditaj piedoj lasis siajn malmultajn sangajn spurojn kaj kolapsis. Kadavroj ĵetitaj de la rulŝtuparoj estis disŝutitaj amase trans la tri etaĝojn de la butikcentro. Neformalaj medicinaj tendaroj komencis prizorgi la pluvivantojn. Butikposedantoj sur la supraj niveloj organiziĝis proteste ĉar ili ne havis klientojn dum semajnoj: la aĉetantoj povis aĉeti varojn nur de la unua etaĝo, kaj krome, preskaŭ neniu kuraĝis plu eniri la butikcentron pro la amasbuĉado. Kaj homoj ĉiuspecaj, kunigitaj malofte, kulpigis la mekanikiston de rulŝtuparoj.

Sed tiu ĉi mekanikisto ne estis feliĉa escepto al la malfeliĉa regulo. Fakte li eble estis la plej mizera el ili ĉiuj. Kaj li prenis min flanken, klare en malespera humoro:

“Mi bezonas ke iu alia sciu. Mi ne plu povas trakti ĉi tion sola.”

Pro pura scivolemo, mi konsentis.

Kiam mi diris tion, la viro komencis mallaĉi siajn ŝuojn, kiuj, pro la krudeco de liaj raspitaj plandoj, senŝeliĝis pro granda doloro. Nun, tion, kion li produktis el sub tiu ledo, Lovecraft mem certe estus priskribinta kiel neeldireblan, neprononceblan, rave groteskan preter lingvo. Sed mi ne estas tia, kia rifuzas ŝancon estimi tion, kion aliaj trovu abomeninda. Fakte, mi ĝuas fari tion. Do, kiom ajn miaj priskriboj povas inspiri terurajn bildojn en vian menson, bonvolu konscii, eĉ antaŭ ĉi tiuj bildoj, pri la granda plezuro, kiun mi derivas, dum mi rilatigi ilin al vi.

El la ŝuo unue eliris la malsupra tibio, kiu, travidebla kiel bierbotelo, enhavis brunan duonbolantan likvaĵon, kiu similis—kaj odoris je—fermentita pomcidro. Tra aperturo en ĝia flanko flugis la hordoj da fruktmuŝoj, kiuj pro renversita konuso produktita de la malpuraĵo ene de tiu ĉi cilindro, ne povis eskapi post kiam ili eniris. Sekve, la maleolo, kiu aperis poste, estis plenigita eĉ pli dense per tiuj insektoj, vivantaj kaj mortaj, kaj mi ne povis ne timi, ke ĝia haŭto, kiu similis al grizbruna plasta aĉetsako, baldaŭ krevos, liberiĝante en la mondon iun neviditan kaj aŭtentike danĝeran malsanon. Elvenis poste la kalkano, kiu unuavide ŝajnis miniaturigita akvofalo de nekredebla beleco, sed baldaŭ malkaŝis sin kiel poĉita ebura dentego de la ĵus formortinta nigra rinocero, kovrita per dika, vapora, tragutetanta tego de Nederlanda saŭco. La lasta aĵo, kiu produktis sin el tiu ŝuo, estis rompita reto de muskoloj kaj vejnoj, kiu pendis de la kalkano ĝis la planko, kaj harkapo malsekigita per ŝpruca gluaĵo: ĝi libere svingiĝis, kaj tamen restis kungluiĝis per la frostiĝanta fluido, kiun ĝi forpelis. La karnon de liaj piedfingroj, li asertis, li perdis antaŭ longe en iu alia ŝuo, same kiel iliajn longajn ostojn, kiuj iam veturis super la arko de lia piedo. La tuta korpoparto pendis tie ĉe la fino de lia kruro, pulsanta kiel koro, disetendiĝanta kaj kuntiriĝanta kiel pulmo, la leviĝo kaj malleviĝo de la Naturo mem, kaj li rigardis inter ĝi kaj mi tra la spacoj inter siaj fingroj, kiuj kovris lian ŝtoniĝinta vizaĝo, antaŭvidante la kritikojn, kiujn li tiel akre timis dum la pasintaj kelkaj semajnoj.

Mi estis senvorta. Miaj vortoj glaciiĝis en silento je mia sento de mirego.

“Ĝi estas . . . . artverko,” mi flustris.

“Mi ne . . . .” murmuris la mekanikisto de rulŝtuparoj. " Ĉu ĝi ne naŭzas vin?"

“Ne, tute ne . . . . tute ne!"

“Sed . . . .”

"Venu al mia domo," mi petegis. “Bonvolu veni al mia domo. Mi devas foti vin."

"Kio? Por ke ĉiuj sciu?”

"Ne, stultulo!" Mi ekkriis. “Ĉar via piedo igas min senti ion. Kaj mi ne plu povas diri la samon pri multaj aferoj. Kiel hardita mi fariĝis! Ekde infanaĝo, mi daŭre havas ĉi tiujn aferojn, kiujn oni nomas spertoj — ĉiu el kiuj funkcias, komence, kiel ŝlosilo al la sekva, kiu venas kaj tute similas ĝin, kaj, poste, kiel fenestrokovrilo, kiu kuŝas super ĝi. Tio estas, se mi ne jam spertis ion en si mem, mi certe spertis ion similan, kaj la simileco sidas tie kiel plumba kovrilo inter la Rentgenradio de mia percepto kaj kio ajn okazas ĉirkaŭ mi. Mi estas sensenta . . . . tute sensenta! . . . . Ĉu mi estas kohera?"

“Mmm . . . . Mi ne povas diri.”

“Mi nur volas diri, ke mi neniam antaŭe vidis ion similan al via piedo . . . . kaj estas liberige, absolute liberige, vidi ion tute novan.”

“Nu, ĝi ne povus esti tute nova. Vi ĵus pasigis paĝon kreante ridindajn metaforojn kaj similojn komparante ĝin kun aliaj aferoj, kiujn vi jam vidis. Vi estus pli prava, laŭ Lovecraft, enĵeti la mantukon kaj nomi ĝin nepriskribebla, rilata al nenio, al neniu vorto, al . . . .”

Intertempe, la homamaso emociiĝis ĝis punkto de totala nekohereco, trenante la rulŝtuparmeĥanikiston en ĝiajn sangavidajn makzelojn, kaj la aŭtoro de ĉi tiu rakonto estis ebria ĝis tia grado, ke li ne kapablas daŭrigi skribi, rigardante sian klopodon — provizore, ĉiuokaze — kiel enuo kaj fiasko.