Fraŭlino Fifi

Guy de Maupassant

Traduko el la angla: Barry Friedman

La Majoro Graf von Farlsberg, la prusa komandanto, legis sian ĵurnalon, kuŝante malantaŭen en granda fotelo, kun la botitaj piedoj sur la bela marmora kameno, kie liaj spronoj faris du truojn, kiuj ĉiutage pliprofundiĝis, dum la tri monatoj, ke li estis en la biendomo de Urville.

Taso da kafo fumis sur malgranda, inkrustita tablo, kiu estis makulita per likvoroj, bruligita de cigaroj, noĉita de la tranĉilo de la venkinta oficiro, kiu de tempo al tempo haltis dum akrigo de krajono, por noti figurojn aŭ por fari desegnante sur ĝi, kiam ajn li volis.

Kiam li legis siajn leterojn kaj la germanajn gazetojn, kiujn alportis al li lia pakisto, li leviĝis, kaj ĵetinte sur la fajron tri aŭ kvar grandegajn pecojn da verda ligno — ĉar ĉi tiuj sinjoroj iom post iom dehakis la parkon por varmiĝi—li iris al la fenestro. La pluvo estis malsupreniranta torente, regula Normandia pluvo, kiu aspektis kvazaŭ oni elverŝis ĝin per furioza mano, oblikva pluvo, kiu estis tiel densa kiel kurteno, kaj kiu formis specon de velo kun oblikvaj strioj, kaj kiu diluvis ĉion, regula pluvo, kiel oni ofte spertas en la ĉirkaŭaĵo de Rueno, kiu estas la verŝilo de Francio.

Longtempe la oficiro rigardis la bulplenan torfon, kaj la ŝvelintan rivero Andellen preter ĝi, kiu superfluis ĝiajn bordojn, kaj li tamburis valson el Rejnlando sur la fenestrovitroj, per la fingroj, kiam bruo igis lin turni sin; ĝi estis lia vickomandanto, kapitano Barono von Kelweinstein.

La majoro estis giganto, kun larĝaj ŝultroj, kaj longa, hela barbo, kiu pendis kiel tuko sur lian bruston. Lia tuta, solena aspekto sugestis la ideon de militista pavo, pavo kiu portis sian voston etendita al sia brusto. Li havis malvarmajn, mildajn, bluajn okulojn, kaj la cikatron de glavotranĉo, kiun li ricevis en la milito kun Aŭstrio; li laŭdire estis honorinda viro, kaj same kuraĝa oficiro.

La kapitano, mallonga, ruĝvizaĝa viro, kiu estis forte zonfiksita je la talio, havis la ruĝharojn tonditaj tute proksime al la kapo, kaj en certaj lumoj preskaŭ aspektis kvazaŭ li estus frotita per fosforo. Li perdis du antaŭajn dentojn unu nokton, kvankam li ne povis memori kiel. Tiu ĉi difekto igis lin paroli tiel, ke li ne ĉiam povas esti komprenata, kaj li havis kalvan makulon sur la supro de la kapo, kiu igis lin aspekti iom kiel monaĥo, kun franĝo de bukla, hela, ora hararo ĉirkaŭ la cirklo de nuda haŭto.

La komandanto manpremis lin, kaj trinkis sian tason da kafo (la sesa tiun matenon) per gluto, dum li aŭskultis la raporton de sia subulo pri tio, kio okazis; kaj poste ili ambaŭ iris al la fenestro, kaj deklaris, ke tio estas tre malagrabla perspektivo. La majoro, kiu estis trankvila viro, kun edzino hejme, povis akomodi sin al ĉio; sed la kapitano, kiu estis relative rapida, havante la kutimon vizitadi malnoblajn kunvenaĉejojn, kaj kompaniis malmoralajn virinojn, estis kolera pro esti enfermita dum tri monatoj en la deviga ĉasteco de tiu mizera truo.

Estis frapo ĉe la pordo, kaj kiam la komandanto diris: "Envenu," aperis unu el iliaj aŭtomataj soldatoj, kaj pro lia nura ĉeesto anoncis, ke la matenmanĝo estas preta. En la manĝoĉambro, ili renkontis tri aliajn oficirojn de pli malalta rango: Leŭtenanto, Otto von Grossling, kaj du Subleŭtenantoj, Fritz Scheunebarg, kaj Grafo von Eyrick, tre malalta, helhara viro, kiu estis fiera kaj brutala al homoj, severa al kaptitoj, kaj tre perforta.

De kiam li estis en Francio, liaj kamaradoj nomis lin nur "Fraŭlino Fifi". Ili donis al li tiun moknomon pro lia dandigita stilo kaj malgranda talio, kiu aspektis kvazaŭ li surportus korseton, pro lia pala vizaĝo, sur kiu liaj burĝonantaj liphararoj apenaŭ montriĝis, kaj pro la kutimo, kiun li akiris, uzi la francon esprimon, “fi, fi donc” kiun li elparolis per eta fajfo, kiam li volis esprimi sian suverenan malestimon por personoj aŭ aferoj.

La manĝoĉambro de la biendomo estis grandiosa, longa ĉambro, kies delikataj, malnovaj speguloj, nun fenditaj de pistolaj kugloj, kaj flandra tapiŝo, nun tranĉita je rubandoj kaj pendanta en ĉifonoj kelkloke, per glavotranĉoj, rakontis tro bone tion, kion la okupo de Fraŭlino Fifi estis dum lia libertempo.

Sur la muroj estis tri familiaj portretoj; ŝtalvestita kavaliro, kardinalo kaj juĝisto, kiuj ĉiuj fumis longajn porcelanajn pipojn, kiuj estis enmetitaj en truojn en la kanvaso, dum sinjorino en longa, pinta talio fiere elmontris grandegan paron da lipharoj, desegnitaj per peco da karbo.

La oficiroj manĝis sian matenmanĝon preskaŭ silente en tiu mutilita ĉambro, kiu aspektis sensprite en la pluvo, kaj melankolie pro sia venkita aspekto, kvankam ĝia malnova, kverka planko fariĝis same solida kiel la ŝtona planko de gastejo.

Kiam ili finmanĝis, kaj fumis kaj drinkis, ili komencis, kiel kutime, paroli pri la senverva vivo, kiun ili vivas. La botelo da brando kaj da likvoro pasis de mano al mano, kaj ĉiuj sidiĝis malantaŭen sur siaj seĝoj, prenante ripetajn glutojn el siaj glasoj, kaj apenaŭ deprenante la longajn, kurbajn tigojn, kiuj finiĝis en porcelanaj bovloj pentritaj en maniero por ĝojigi Hotentoton, el siaj buŝoj.

Tuj kiam iliaj glasoj estis malplenaj, ili replenigis ilin per gesto de rezignata laceco, sed Fraŭlino Fifi malplenigis sian glason ĉiuminute, kaj soldato tuj donis al li alian. Ili estis envolvitaj en nubo da forta tabaka fumo; ili ŝajnis enprofundiĝi en staton de dormema, stulta ebrieco, en tiu obtuza stato de ebrio de homoj, kiuj havas nenion fari, kiam subite, la Barono eksidis, kaj diris: "Je la ĉielo! Ĉi tio ne povas daŭri; ni devas elpensi ion farendan." Kaj aŭdinte tion, la Leŭtenanto Otto kaj la Subleŭtenanto Fritz, kiuj elstare posedis la gravan, pezan germanan mienon, diris: "Kio, kapitano?"

Li pripensis kelkajn momentojn, kaj poste respondis: "Kio? Nu, ni devas amuziĝi, se la komandanto permesos tion al ni."

"Kia amuzaĵo, Kapitano?" demandis la Majoro, elprenante sian pipon el la buŝo.

"Mi aranĝos ĉion, komandanto," la Barono diris: "Mi sendos Le Devoir al Rueno, kiu alportos al ni kelkajn sinjorinojn. Mi scias, kie ili troveblas. Ni vespermanĝos ĉi tie, ĉar ĉiuj materialoj estas ĉi tie, kaj, almenaŭ, ni havos gajan vesperon."

Grafo von Farlsberg ridete levis la ŝultrojn: "Vi certe devas esti freneza, mia amiko."

Sed ĉiuj aliaj oficiroj leviĝis, ĉirkaŭis sian estron kaj diris: "Lasu kapitanon laŭ sia maniero, komandanto; la vivo ĉi tie estas tedega."

Kaj la Majoro finis per cedo. "Bone," li respondis, kaj la Barono tuj alvokis Le Devoir.

Ĉi tiu lasta estis maljuna Kaporalo, kiun oni neniam vidis rideti, sed kiu plenumis ĉiujn ordonojn de siaj superuloj laŭlitere, kiaj ajn ili estus. Li staris tie, kun senpasia vizaĝo, dum li ricevis la instrukciojn de la Barono, kaj poste eliris; kvin minutojn poste granda vagono, apartenanta al la milita vagonaro, kovrita per muelist-kovrilego, ekgalopis tiel rapide, kiel kvar cxevaloj povis kuri, sub la pluvego, kaj la oficiroj ĉiuj ŝajnis vekiĝis el sia letargio, iliaj rigardoj heliĝis, kaj ili ekparolis.

Kvankam pluvis same forte kiel iam ajn, la Majoro deklaris, ke ĝi ne estas tiel enuiga, kaj la Leŭtenanto von Grossling diris kun konvinkiĝo, ke la ĉielo klariĝas, dum Fraŭlino Fifi ŝajnis ne povi teni sian lokon. Li ekstaris, kaj sidiĝis denove, kaj liaj brilaj okuloj ŝajnis serĉi ion detrui. Subite, rigardante la sinjorinon kun la lipharoj, la junulo eltiris sian revolveron kaj diris: "Vi ne vidos ĝin." Kaj sen forlasi sian sidlokon li celis, kaj per du sinsekvaj kugloj eltranĉis ambaŭ la okulojn de la portreto.

"Ni faru minejon!" li tiam ekkriis, kaj la interparolo estis subite interrompita, kvazaŭ ili trovis iun freŝan kaj potencan interesan temon. La minejo estis lia invento, lia metodo de detruo, kaj lia plej ŝatata amuziĝo.

Kiam li forlasis la biendomon, la laŭleĝa posedanto, Grafo Fernand d'Amoys d'Urville, ne havis tempon forporti aŭ kaŝi ion ajn, krom la telero, kiu estis metita en truo farita en unu el la muroj, tiel ke, ĉar li estis tre riĉa kaj havis bonan artscion, la granda salono, kiu malfermiĝis en la manĝoĉambron, aspektis kiel la galerio en muzeo, antaŭ lia trorapida flugo.

Sur la muroj pendis multekostaj oleo-pentraĵoj, akvareloj kaj desegnaĵoj, dum sur la tabloj, sur la pendantaj bretoj kaj en elegantaj vitraj ŝrankoj estis mil luksa ĵetoj: malgrandaj vazoj, statuetoj, grupoj en dresdena porcelano, groteskaj ĉinaj figuroj, malnova eburo kaj venecia vitro, kiuj plenigis la grandan ĉambron per sia altvalora kaj eksterordinara aranĝo.

Apenaŭ io restis nun; ne ke la aferoj estis ŝtelitaj, ĉar la Majoro ne permesus tion, sed Fraŭlino Fifi havus minejon, kaj en tiu okazo ĉiuj oficiroj plene ĝuis sin dum kvin minutoj. La eta Markizo iris en la salonon por ricevi tion, kion li deziris, kaj li alportis reen malgrandan, delikatan porcelan tekruĉon, kiun li plenigis per pulvo, kaj zorge enmetis en ĝi pecon da germana tindro, tra la ŝprucaĵo. Poste li lumigis ĝin, kaj prenis ĉi tiun inferan maŝinon en la apudan ĉambron; sed li tuj revenis kaj fermis la pordon. La germanoj ĉiuj staris atendante, kun la vizaĝoj plenaj de infana, ridetanta scivolemo, kaj tuj kiam la eksplodo skuis la biendomon, ili ĉiuj enkuris tuj.

Fraŭlino Fifi, kiu eniris unue, frapis la manojn pro ĝojo pro la vido de terakota Venuso, kies kapo estis forblovita, kaj ĉiu prenis porcelanajn pecojn, kaj miris pri la stranga formo de la fragmentoj, dum la Majoro rigardis per patra okulo la grandan salonon, kiu estis ruinigita en tia neronia modo, kaj kiu estis superŝutita de la fragmentoj de artaĵoj. Li eliris unue, kaj diris, ridetante: "Li tre bone administris tion!"

Sed estis tia fumnubo en la manĝoĉambro miksita kun la tabaka fumo, ke ili ne povis spiri, do la komandanto malfermis la fenestron, kaj ĉiuj oficiroj, kiuj estis enirintaj en la ĉambron por glaso da konjako, iris ĝis ĝi.

La malseka aero blovis en la ĉambron, kaj kunportis specon de ŝprucaĵo, kiu pulvorigis iliajn barbojn. Ili rigardis la altajn arbojn, kiuj gutis pro la pluvo, la larĝan valon, kiu estis kovrita per nebulo, kaj la preĝejan spajron en la malproksimo, kiu leviĝis kiel griza punkto en la batanta pluvo.

La sonoriloj ne sonoris de post ilia alveno. Tio estis la nura rezisto, kiun la invadantoj renkontis en la najbareco. La paroĥestro ne rifuzis akcepti kaj nutri la prusajn soldatojn; li plurfoje eç drinkis botelon da biero aû klareto kun la malamika komandanto, kiu ofte dungis lin kiel bonfaran peranto; sed neniel servis peti de li eĉ ununuran baton de la sonoriloj; li pli frue lasus sin esti pafata. Tio estis lia maniero protesti kontraŭ la invado, paca kaj silenta protesto, la sola maniero, li diris, kiu taŭgis al pastro, kiu estis viro de mildeco, kaj ne de sango; kaj ĉiuj, ene de dudek kvin mejloj, laŭdis la firmecon kaj heroecon de Abbé Chantavoine, kuraĝante proklami la publikan lamenton per la obstina silento de siaj preĝejaj sonoriloj.

La tuta vilaĝo entuziasmiĝis pri lia rezisto, kaj estis preta subteni sian pastron kaj riski ion ajn, ĉar ili rigardis tiun silentan proteston kiel la sekurigilon de la nacia honoro. Al la kamparanoj ŝajnis, ke tiel ili meritis pli bonan de sia lando ol Belfort kaj Strassburg, ke ili fariĝis same valoran ekzemplon, kaj ke la nomo de ilia vilaĝeto fariĝos eternigita per tio; sed kun tiu escepto, ili rifuzis al siaj prusaj konkerintoj nenion.

La komandanto kaj liaj oficiroj ridis inter si pri tiu neofensiva kuraĝo, kaj ĉar la homoj en la tuta lando montris sin servema kaj obeema al ili, ili volonte toleris ilian silentan patriotismon. Nur la eta Grafo Vilhelmo estus ŝatinta devigi ilin sonigi la sonorilojn. Li estis tre kolera pro la politika plenumado de sia superulo al la skrupuloj de la pastro, kaj ĉiutage li petis la komandanton por permeso elparoli "ding-dong, ding-dong", nur unufoje, nur unufoje, nur fari ŝercon. Kaj li demandis tion kiel deloga virino, per la tenera voĉo de kudromastrino, kiu deziras akiri ion, sed la komandanto ne cedis, kaj por konsoli sin, Fraŭlino Fifi faris minejon en la biendomo.

La kvin viroj staris tie kune kelkajn minutojn, enspirante la humidan aeron, kaj fine la Leŭtenanto Fritz diris ridante: "La sinjorinoj certe ne havos belan veteron por sia veturado." Poste ili disiĝis, ĉiu laŭ siaj devoj, dum la Kapitano havis multon fari pretigi la vespermanĝon.

Kiam ili denove renkontis, ĉar mallumiĝis, ili komencis ridi pro rigardi unu la alian tiel dande kaj pimpe kiel en la tago de grandioza inspektado. La hararo de la komandanto ne aspektis tiel grizaj kiel tiumatene, kaj la kapitano razis sin — kaj konservis nur siajn lipharojn, kio ŝajnigis lin kvazaŭ li havus fajrostrion sub la nazo.

Malgraŭ la pluvo, ili lasis la fenestron malfermita, kaj unu el ili iris de tempo al tempo aŭskulti. Je la sesa kaj kvarono la barono diris, ke li aŭdis bruadon en la malproksimo. Ili ĉiuj rapidis malsupren, kaj baldaŭ la vagono veturis supren galopante kun siaj kvar ĉevaloj, kun ŝprucitaj dorsoj, vaporante kaj anhelante. Malsupre de la ŝtuparo eliris kvin virinoj, kvin belaj knabinoj, kiujn kamarado de la Kapitano, al kiu Le Devoir donis sian karton, zorge elektis.

Ili ne bezonis multe da persvado, ĉar ili estis certaj, ke ili estos bone traktataj, ĉar ili ekkonis la prusojn en la tri monatoj, dum kiuj ili devis interrilati kun ili. Do ili rezignaciis al la viroj kiel ili faris al la stato de aferoj. “Ĝi estas parto de nia entrepreno, do ĝi devas esti farita,” ili diris dum ili veturis; sendube por mildigi kelkajn malgravajn, sekretajn skrupulojn de konscienco.

Ili tuj iris en la manĝoĉambron, kiu aspektis ankoraŭ pli malgaja en sia kaduka stato, kiam ĝi estis lumigita; la tablo kovrita per preferaj pladoj, la bela porcelano kaj glaso, kaj la telero, kiu estis trovita en la truo en la muro, kie ĝia posedanto ĝin kaŝis, donis al la loko la aspekton de bandita ripozejo, kie ili estis vespermanĝi post post la farado de rabo. La Kapitano estis radianta; li ekprenis la virinojn kvazaŭ li konus ilin; taksante ilin, kisante ilin, estimante ilin pro tio, kion ili indis kiel damoj de plezuro; kaj kiam la tri junuloj volis forpreni po unu, li aŭtoritate kontraŭstaris ilin, rezervante al si la rajton disdoni ilin juste, laŭ iliaj pluraj rangoj, por ne vundi la hierarkion. Tial, por eviti ĉian diskutadon, puŝadon kaj suspekton pri parteco, li metis ĉiujn en vico laŭ la alteco, kaj alparolante la plej altan, li diris per ordonvoĉo:

"Kio estas via nomo?"

"Pamela," ŝi respondis, levante la voĉon.

Tiam li diris: "Numero Unu, nomata Pamela, estas aljuĝita al la komandanto."

Tiam, post kiam li kisis Blondina, la duan plej altan , kiel signon de proprieto, li proponis korpulentan Amanda al Leŭtenanto Otto, Eva, "la Tomato", al Subleŭtenanto Fritz, kaj Rachel, la plej malalta el ili, tre juna, malhela knabino, kun okuloj nigraj kiel inko, judino, kies kuspa nazo konfirmis la escepton al la regulo, kiu asignas hokajn nazojn al ĉiuj membroj de ŝia raso, al la plej juna oficiro, malfortika Grafo Wilhelm von Eyrick.

Ili ĉiuj estis belaj kaj dikaj, sen iuj karakterizaj trajtoj, kaj ĉiuj estis tre similaj laŭ aspekto kaj personeco, pro sia ĉiutaga malbona konduto, kaj la vivo komuna al domoj de publika interkonsento.

La tri pli junaj viroj volis tuj forporti siajn virinojn, sub la preteksto trovi al ili brosojn kaj sapon; sed la kapitano saĝe kontraŭstaris tion, aŭ li diris, ke ili estas tute taŭgaj sidiĝi por vespermanĝi, kaj ke tiuj, kiuj suprenirus, dezirus ŝanĝiĝon kiam ili malsupreniros, kaj tiel ĝenos la aliajn parojn kaj lian sperton en tiaj aferoj estis akceptita. Estis nur multaj kisoj; atentemajn kisojn.

Subite Rachel sufokiĝis, kaj komencis tusi ĝis la larmoj venis en ŝiajn okulojn, dum fumo venis tra ŝiaj naztruoj. Sub la preteksto de kisi ŝin, la grafo enblovis bloveton da tabako en ŝian buŝon. Ŝi ne koleriĝis, kaj ne diris eĉ unu vorton, sed ŝi rigardis sian posedanton kun latenta malamo en siaj malhelaj okuloj.

Ili sidiĝis por vespermanĝi. La komandanto ŝajnis ĝoja; li sidigis Pamela dekstre, kaj Blondina maldekstre, kaj diris, disfaldante sian tablotukon, “Tio estis rava ideo via, kapitano.”

Leŭtenantoj Otto kaj Fritz, kiuj estis same ĝentilaj, kvazaŭ ili estus kun modaj sinjorinoj, sufiĉe timigis siajn najbarojn, sed Barono von Kelweinstein liberigis ĉiujn siajn malvirtajn inklinojn, brilis, faris dubindajn rimarkojn kaj ŝajnis ekbruli pro sia krono de ruĝa hararo. Li diris al ili komplimentojn en la franca el la alia flanko de rivero Rejno, kaj el siaj du rompitaj dentoj elŝprucis galantajn rimarkojn, nur taŭgajn por malalta taverneto.

Ili tamen ne komprenis lin, kaj ilia inteligenteco ŝajnis ne vekiĝi, ĝis li eldiris aĉajn vortojn kaj larĝajn esprimojn, kiuj estis torditaj de lia akcento. Tiam ĉiuj komencis ridi tuj, kiel frenezulinoj, kaj falis unu kontraŭ la alian, ripetante la vortojn, kiujn la barono tiam komencis diri tute malĝuste, por ke li havu la plezuron aŭdi ilin diri dubindajn aferojn. Ili donis al li tiom da tio, kiom li volis, ĉar ili estis ebriaj post la unua botelo da vino, kaj, fariĝinte sin denove, kaj malfermante la pordon al siaj ordinaraj kutimoj, ili kisis la liphararojn dekstre kaj maldekstre de ili , pinĉis iliajn brakojn, eligis furiozajn kriojn, drinkis el ĉiu glaso kaj kantis francajn strofojn, kaj fragmentojn de germanaj kantoj, kiujn ili lernis en sia ĉiutaga interrilato kun la malamiko.

Baldaŭ la viroj mem, ebriigitaj de tio, kio montriĝis al ilia vido kaj tuŝo, iĝis tre amoraj, kriis kaj rompis la telerojn kaj vazaro, dum la soldatoj malantaŭ ili flegme servis ilin. La komandanto estis la ununura viro, kiu havis ajnan sindetenon.

Fraŭlino Fifi estis preninta Rachel sur siajn genuojn, kaj ekscitite, unumomente kisis la nigrajn bukletojn sur ŝia kolo, enspirante la agrablan varmon de ŝia korpo, kaj la tutan guston de ŝia esenco, tra la eta spaco kiu estis inter ŝia robo kaj ŝia haŭto, kaj ĉe alia spaco pinĉis ŝin furioze tra la ŝtofo kaj igis ŝin krii, ĉar li estis kaptita de speco de sovaĝeco, kaj estis turmentita de lia deziro vundi ŝin. Li ofte tenis ŝin proksime al si, kvazaŭ por fari ŝin parto de si, kaj metis siajn lipojn en longa kiso sur la rozkoloran buŝon de la Judino, ĝis ŝi perdis la spiron; kaj fine, li mordis ŝin ĝis sangofluo fluis laŭ ŝia mentono kaj sur ŝian korsaĵon.

La duan fojon ŝi rigardis lin plene en la vizaĝon, kaj dum ŝi banis la vundon, ŝi diris: "Vi devos pagi por tio!"

Sed li nur forte ridis, kaj diris: "Mi pagos."

Ĉe la deserto ĉampano estis servita, kaj la komandanto leviĝis, kaj per la sama voĉo, per kiu li estus drinkinta al la sano de la imperiestrino Augusta, li drinkis: “Al niaj sinjorinoj!” Tiam komenciĝis vico da tostoj, tostoj indaj je la plej malaltaj soldatoj kaj de ebriuloj, miksitaj kun malpuraj ŝercoj, kiuj fariĝis ankoraŭ pli brutalaj pro ilia nescio pri la lingvo. Ili leviĝis, unu post la alia, penante diri ion spritaĵon, devigante sin esti amuzaj, kaj la virinoj, kiuj estis tiel ebriaj, ke ili preskaŭ falis de siaj seĝoj, kun vakaj rigardoj kaj gluemaj langoj, furioze aplaŭdis ĉiufoje.

La kapitano, kiu sendube volis doni ŝajnon de galanteco al la orgio, denove levis sian glason kaj diris, "Al niaj venkoj super koroj!" Tiam la Leŭtenanto Otto, kiu estis specio de urso el Nigra Arbaro, eksaltis, inflama kaj saturita per drinkaĵo kaj kaptita de aliro de alkohola patriotismo, kriis: "Al niaj venkoj super Francio!"

Ebriaj, kiel ili estis, la virinoj silentis, kaj Rachel kun tremo turnis sin kaj diris, “Rigardu, mi konas kelkajn francojn, en kies ĉeesto vi ne kuraĝus diri tion.” Sed la Grafeto, ankoraŭ tenante ŝin sur sia genuoj, komencis ridi, ĉar la vino tre gajigis lin, kaj diris: "Ha! ha! ha! Mi neniam renkontis iun el ili, mi mem. Tuj kiam ni montras nin, ili forkuras!"

La knabino, kiu estis en terura kolero, kriis en lian vizaĝon: "Vi mensogas, malpura kanajlo!"

Dum momento, li fikse rigardis ŝin, kun siaj brilaj okuloj sur ŝi, kiel li rigardis la portreton antaŭ ol li detruis ĝin per revolveraj kugloj, kaj tiam li komencis ridi: "Ha! jes, parolu pri ili, mia kara! Ĉu ni estus ĉi tie nun, se ili estus kuraĝaj?" Tiam ekscitiĝinte, li ekkriis: "Ni estas la mastroj! Francio apartenas al ni!" Ŝi saltis de liaj genuoj energie kaj ĵetis sin sur sian seĝon, dum li leviĝis, etendis sian glason super la tablon kaj ripetis, “Al ni apartenas Francio kaj la francoj, la arbaroj, la kampoj kaj la domoj de Francio!”

La aliaj, kiuj estis tute ebriaj, kaj kiuj subite estis kaptita de milita entuziasmo, entuziasmo de brutoj, ekprens siajn glasojn kaj kriis: "Vivu Prusio!" kaj malplenigis ilin en grandaj glutoj.

La knabinoj ne protestis, ĉar ili estis reduktitaj al silento, kaj timis. Eĉ Rachel ne diris unu vorton, ĉar ŝi ne havis respondon fari, kaj tiam la malgranda Grafo metis sian ĉampanan glason, kiu ĵus estis replenigita, sur la kapon de la judino, kaj ekkriis: "Ĉiuj virinoj en Francio apartenas ankaŭ al ni!"

Tiumomente ŝi leviĝis tiel rapide, ke la glaso renversis, verŝante la sukcenkoloran vinon sur ŝiajn nigrajn harojn kvazaŭ bapti ŝin, kaj rompiĝis en cent fragmentojn, kiam ĝi falis sur la plankon. Kun tremantaj lipoj, ŝi spitis la rigardojn de la oficiro, kiu ankoraŭ ridis, kaj ŝi balbutis per voĉo sufokita de kolero: "Tio — tio — tio — ne veras, — ĉar vi certe ne havos francajn virinojn!"

Li denove sidiĝis, por ridi pri sia senĝeneco, kaj penante efike paroli per la pariza akĉento, li diris, "Tio estas bona, tre bona! Do por kio vi venis ĉi tien, mia kara?"

Ŝi estis fulmofrapa, kaj mallongan tempon ne respondis, ĉar en sia maltrankvilo ŝi unue ne komprenis lin; sed tuj kiam ŝi ekkomprenis lian signifon, ŝi diris al li indigne kaj pasie: "Mi! Mi ne estas virino; mi estas nur ŝtrumpeto, kaj nur tion volas prusoj."

Preskaŭ antaŭ ol ŝi finis, li vangofrapis ŝin per plena mano en ŝia vizaĝo; sed dum li denove levis la manon, kvazaŭ li batus ŝin, ŝi, preskaŭ freneza pro pasio, prenis de la tablo malgrandan deserttranĉilon kaj ponardis lin ĝuste en la kolon, tuj super la brustosto. Io, kion li estis dironta, estis haltigita en lia gorĝo, kaj li sidis tie, kun la buŝo duone malfermita, kaj terura aspekto en la okuloj.

Ĉiuj oficiroj terure ekkriis kaj eksaltis tumulte; sed ĵetinte sian seĝon inter la krurojn de la Leŭtenanto Otto, kiuj falis tuj, ŝi kuris al la fenestro, malfermis ĝin antaŭ ol ili povis kapti ŝin kaj elsaltis en la nokton kaj pluvegon.

Post du minutoj Fraŭlino Fifi mortis. Fritz kaj Otto eltiris siajn glavojn kaj volis mortigi la virinojn, kiuj ĵetis sin al liaj piedoj kaj kroĉiĝis al liaj genuoj. Kun iom da malfacileco la majoro ĉesigis la buĉadon, kaj enfermis la kvar teruritajn virinojn en ĉambro sub la zorgo de du soldatoj. Tiam li organizis la persekutan de la fuĝinto, tiel zorge, kvazaŭ li estus bataletonta, opiniante tute sendube, ke ŝi estos kaptita.

La tablo, kiu estis tuj malplenigita, nun servis kiel lito sur kiu kuŝi Fifi, kaj la kvar oficiroj direktiĝis al la fenestro, rigidaj kaj sobrigitaj, kun la severaj vizaĝoj de deĵorantaj soldatoj, kaj provis travidi la mallumon de la nokto, meze de la konstanta pluvego. Subite aŭdiĝis pafo, kaj poste alia, tre malproksime; kaj dum kvar horoj ili aŭdis, de tempo al tempo, proksimajn aŭ malproksimajn krakojn kaj devizojn, strangajn vortojn eldonitajn kiel vokon, per guturalaj voĉoj.

Matene ili ĉiuj revenis. Du soldatoj estis mortigitaj kaj tri aliaj vunditaj de siaj kamaradoj en la ardo de tiu ĉasado, kaj en la konfuzo de tia nokta postkuro, sed ili ne kaptis Rachel.

Tiam la loĝantoj de la distrikto estis terurataj, la domoj estis renversitaj, la lando estis traserĉita kaj batita, denove kaj ree, sed la judino ŝajnis ne postlasi eĉ unu spuron de sia trairejo.

Kiam oni rakontis pri tio al la generalo, li ordonis silentigi la aferon, por ne doni malbonan ekzemplon al la armeo, sed li severe admonis la komandanton, kiu siavice punis siajn malsuperulojn. La generalo diris, "Oni ne militas por amuzi sin, kaj por karesi prostituitinojn." Kaj Graf von Farlsberg, en sia agaco, decidis havi sian venĝon kontraŭ la distrikto, sed ĉar li bezonis pretekston por montri severecon, li alvokis la pastron, kaj ordonis, ke li sonigu la sonorilon ĉe la entombigo de Grafo von Eyrick.

Kontraŭ ĉiuj atendoj, la pastro montris sin humila kaj plej respektema, kaj kiam la korpo de Fraŭlino Fifi forlasis la biendomon d'Urville survoje al la tombejo, portita de soldatoj, antaŭita, ĉirkaŭita kaj sekvata de soldatoj, kiuj marŝis kun ŝarĝitaj fusiloj, unuafoje la sonorilo sonigis sian mortsonoron vigle, kvazaŭ amika mano karesus ĝin. Nokte ĝi denove sonis, kaj la sekvantan tagon, kaj ĉiutage; ĝi sonoris tiom, kiom iu ajn povis deziri. Kelkfoje eĉ, ĝi komenciĝus nokte, kaj sonis milde tra la mallumo, kaptita de stranga ĝojo, vekita, oni ne povis diri kial. Ĉiuj kamparanoj en la ĉirkaŭaĵo deklaris, ke ĝi estas sorĉita, kaj neniu, krom la pastro kaj la sakristiisto, nun iros proksime al la preĝeja turo, kaj ili iris ĉar malriĉa knabino loĝas tie en malĝojo kaj soleco, sekrete nutrita de tiuj du viroj.

Ŝi restis tie ĝis la germanaj trupoj foriris, kaj tiam iun vesperon la pastro prunteprenis la ĉaron de la bakisto, kaj li mem veturigis sian kaptiton al Rueno. Kiam ili alvenis tien, li ĉirkaŭprenis ŝin, kaj ŝi rapide reiris piede al la loko, de kiu ŝi venis, kie la mastrino, kiu opiniis ke ŝi mortis, tre ĝojis vidi ŝin.

Nelonge poste, patrioto, kiu ne havis antaŭjuĝojn, kiu ŝatis ŝin pro ŝia aŭdaca faro, kaj kiu poste amis ŝin pro ŝia propra esenco, edziĝis kun ŝi kaj faris el ŝi pian sinjorinon.