Nobelpremiito pri Literaturo
Traduko: Barry Friedman
La plej strangaj nocioj havis manieron trudi sin en la menson de Rogin. Nur tridek unu kaj paseblaspekta, kun mallongaj nigraj haroj, malgrandaj okuloj, sed alta, malfermita frunto, li estis esplorkemiisto, kaj lia menso estis ĝenerale serioza kaj fidinda. Sed en neĝa dimanĉa vespero, dum tiu ĉi fortika viro, butonumita ĝis la mentono en Burberry-mantelo kaj marŝanta per sia absurda irmaniero - piedoj turnitaj eksteren - iris al la metroo, li falis en bizaran staton.
Li estis survoje por vespermanĝi kun sia fianĉino. Ŝi telefonis al li antaŭ nelonge kaj diris, `Prefere vi aĉetu kelkajn aferojn survoje. 'Kion ni bezonas?' — Iom da rostita bovaĵo, unue. Mi aĉetis kvaronon da funto revenante hejmen de mia onklino. ‘Kial kvaronon da funto, Joan?’ diris Rogin, profunde ĉagrenita. "Tio sufiĉas proksimume por unu bona sandviĉo."
`Vi do devas halti ĉe frandejo. Mi ne havis pli da mono.'
Li estis demandonta: 'Kio okazis kun la tridek dolaroj, kiujn mi donis al vi merkredon?' sed li sciis, ke tio ne pravus.
‘Mi devis doni al Phyllis monon por la purigistino,’ diris Joan.
Phyllis, la kuzino de Joan, estis juna eksedziĝinto, ekstreme riĉa. La du virinoj dividis loĝejon.
‘Rostbovaĵo,’ li diris, ‘kaj kio alia?’ ‘Iom da ŝampuo, karulino. Ni eluzis la tutan ŝampuon. Kaj rapidu, karulo, vi mankis al mi la tutan tagon.'
‘Kaj vi mankis al mi,’ diris Rogin, sed diri la veron li maltrankviliĝis plejofte. Li havis pli junan fraton, kies universitatan instrukotizon li pagas. Kaj lia patrino, kies pensio ne estas tute sufiĉe en ĉi tiuj tagoj de inflacio kaj altaj impostoj, ankaŭ bezonis monon. Joan havis ŝuldojn, kiujn li helpis pagi, ĉar ŝi ne laboris. Ŝi serĉis ion taŭgan fari. Bela, bone edukita, aristokrata en sia sinteno, ŝi ne povis labori kiel oficistino en orfinara butiko; ŝi ne povis modeligi vestaĵojn (Rogin opiniis, ke tio igas knabinojn vanaj kaj rigidaj, kaj li ne volis, ke ŝi faru tion); ŝi ne povis esti kelnerino aŭ kasistino. Kion ŝi povis esti? Nu, io aperos, kaj dume Rogin hezitis plendi. Li pagis ŝiajn fakturojn - la dentisto, la grandmagazeno, la osteopato, la kuracisto, la psikiatro. Je Kristnasko, Rogin preskaŭ freneziĝis. Joan aĉetis por li veluran fumjakon kun ranaj fermiloj, belan pipon kaj saketon. Ŝi aĉetis por Phyllis grenatan broĉon, italan silkan pluvombrelon, kaj oran cigaredujon. Por aliaj amikoj, ŝi aĉetis nederlandan stanon kaj svedan vitrovaron. Antaŭ ol ŝi finiĝis, ŝi elspezis kvincent dolarojn de la mono de Rogin. Li tro amis ŝin por montri sian suferon. Li kredis, ke ŝi havas multe pli bonan naturon ol la lia. Ŝi ne zorgis pri mono. Ŝi havis mirindan karakteron, ĉiam gaja, kaj ŝi ja tute ne bezonis psikiatron ... Ŝi vizitis al psikiatron ĉar Phyllis faris tion kaj tio scivoligis ŝin. Ŝi tro provis kongrui kun sia kuzino, kies patro gajnis milionojn en la tapiŝokomerco.
Dum la virino en la apoteko envolvis la ŝampubotelon, en la pensoj de Rogin subite ekestis klara ideo: Mono ĉirkaŭas iun en la vivo kiel la tero en morto. Supermeto estas la universala leĝo. Kiu estas libera? Neniu estas libera. Kiu ne havas ŝarĝojn? Ĉiuj estas sub premo. La rokoj mem, la akvoj de la tero, bestoj, viroj, infanoj - ĉiu havas iom da pezo porti. Tiu ĉi ideo estis ege klara al li komence. Baldaŭ ĝi fariĝis iom malklara, sed ĝi tamen havis grandan efikon, kvazaŭ iu donus al li valoran donacon. (Ne kiel la velura fumjako, kiun li ne povis devigi sin surporti, aŭ la pipo, kiu sufokis lin kiam li provis fumi ĝin.) La nocio, ke ĉiuj estis sub premo kaj aflikto, anstataŭ malĝojigi lin, havis la kontraŭan influon. Ĝi metis lin en grandiozan humoron. Estis eksterordinare kiel feliĉa li fariĝis kaj krome klarvida. Liaj okuloj subite estis malfermitaj al tio, kio estis ĉirkaŭ li. Li vidis kun ĝojo, kiel la apotekisto kaj la virino, kiu envolvis la ŝampubotelon, ridetas kaj flirtas, kiel la linioj de zorgo en ŝia vizaĝo transiris al vicoj de gajeco kaj la retiriĝantaj gingivoj de la drogisto ne malhelpis lian ŝercadon kaj amikecon. Kaj ankaŭ en la frandejo estis mirinde kiom multe notis Rogin kaj kian feliĉon simple esti tie donis al li.
Delikataĵejoj dimanĉe nokte, kiam ĉiuj aliaj vendejoj estas fermitaj, feroce tropagigos vin, kaj Rogin normale atentus pri tio, sed li ne atendis ĉi-vespere, aŭ nur malmulte. Odoroj de kukumetoj, kolbasoj, mustardo kaj fumaĵitaj fiŝoj ege ĝojigis lin. Li kompatis la homojn, kiuj aĉetus la kokidon, salaton, kaj hakitajn haringojn; ili povis fari tion nur ĉar ilia vido estis tro malklara por vidi tion, kion ili ricevas - la grasaj piproflokoj sur la kokido, la febla haringo, plejparte vinagrotrempita malfreŝa pano. Kiu aĉetus ilin? Malfruleviĝantoj, homoj loĝantaj solaj, vekiĝantaj en la mallumo de la posttagmezo, trovante siajn fridujojn malplenaj, aŭ homoj kies rigardo estis turnita enen. La rostbovaĵo aspektis ne malbona, kaj Rogin mendis funton.
Dum la magazenisto tranĉis la viandon, li kriis al puertorika infano, kiu etendis la manon al saketo da ĉokoladaj kuketoj, 'He, ĉu vi volas tiri min malsupren la tutan bretaron sur vi mem? Vi, knabo, atendu duonan minuton.' Tiu ĉi magazenisto, kvankam li aspektis kiel unu el la banditoj de Pancho Villa, tia, kiu ŝmiris siajn malamikojn per siropo kaj palisigis ilin malsupren sur formikejoj, viro kun bufo-okuloj kaj korpulentaj manoj faritaj por preni pistolojn penditajn ĉirkaŭ la ventro, ne estis tiel malbona. Li estis novjorka viro, pensis Rogin – kiu mem estis el Albany - novjorka viro hardita de ĉiu misuzo de la urbo, trejnita suspekti ĉiujn. Sed en sia propra regno, sur la tabulo malantaŭ la vendotablo, estis justeco. Eĉ indulgo.
La puertorika infano surportis kompletan vakeran kostumon - verdan ĉapelon kun blanka plektaĵo, pafiloj, krurkovraĵoj, spronoj, botoj kaj fergantoj - sed li ne povis paroli ajnan anglan. Rogin malkroĉis la celofanan sakon da malmolaj cirklaj kuketoj kaj donis ĝin al li. La knabo ŝiris la celofanon per la dentoj kaj komencis maĉi unu el tiuj sekaj ĉokoladaj diskoj. Rogin rekonis lian staton - la energian sonĝon de infanaĝo. Iam ankaŭ li trovis ĉi tiujn sekajn biskvitojn bongustaj. Manĝi unu el ili nun enuigus lin.
Kion alian Joan ŝatus? Rogin pensis ameme. Ĉu iom da fragoj? — Donu al mi frostigitajn fragojn. Ne, framboj, ŝi pli ŝatas tiujn. Kaj peza kremo. Kaj kelkaj bulkoj, kremfromaĝo, kaj kelkaj el tiuj kaŭĉuk-aspektantaj gerkin-kukumetoj.'
‘Kia kaŭĉuko?’
‘Tiuj, profunde verdaj, kun okuloj. Ankaŭ iom da glaciaĵo povus esti aldonita.' Li provis pensi pri komplimento, bona komparo, tenereco, por Johana kiam ŝi malfermus la pordon. Kio pri ŝia vizaĝkoloro? Estis vere nenio oni povas kompari al ŝia dolĉa, malgranda, aŭdaca, belforma, timema, defia, ama vizaĝo. Kiel malfacila ŝi estis, kaj kiel bela!
Dum Rogin malsupreniris en la ŝtonan, odoran, metalan, kaptitan aeron de la metroo, nekutima konfeso farita de viro al sia amiko deturnis lin. Ili estis du tre altaj viroj, senformaj en siaj vintraj vestoj, kvazaŭ iliaj manteloj kaŝus vestokompletojn el maŝkiraso.
'Nu, kiom longe vi konas min?' diris unu.
'Dek du jaroj.'
‘Nu, mi devas fari agnoskon,’ li diris. ‘Mi decidis, ke mi konfesu. Dum jaroj mi estas dependiga drinkulo. Vi ne sciis. Praktike alkoholulo.'
Sed lia amiko ne estis surprizita, kaj li tuj respondis: 'Jes, mi ja sciis.'
‘Vi do sciis? Neeble! Kiel vi povus?'
Nu, pensis Rogin, kvazaŭ ĝi povus esti sekreto! Rigardu tiun longan, severan, alkohol-lavitan vizaĝon, tiun trinke-ruinitan nazon, la malfirman meleagrohaŭton ĉe liaj oreloj, kaj tiujn viski-malĝojigitajn okulojn.
'Nu, mi tamen sciis.'
'Vi ne povis scii. Mi ne povas kredi ĝin.' Li estis ĉagrenita, kaj lia amiko ŝajne ne volis trankviligi lin. 'Sed nun ĉio estas en ordo, ' li diris. 'Mi vizitadis al kuracisto kaj prenis pilolojn, novan revolucian danan malkovron. Estas miraklo. Mi komencas kredi, ke ili povas resanigi vin de io ajn. Oni ne povas venki la danojn en scienco. Ili faras ĉion. Ili transformis viron en virinon.'
‘Ne tiel ili malhelpas vin drinki, ĉu?’
'Ne. Mi esperas, ke ne. Ĉi tio estas nur kiel aspirino. Ĝi estas super-aspirino. Ili nomas ĝin la aspirino de la estonteco. Sed se oni uzas ĝin, oni devas ĉesi drinki.'
La lumigita menso de Rogin demandis sin dum la homaj tajdoj de la metroo balanciĝis tien kaj reen, kaj aŭtoj kunligitaj kaj travideblaj fiŝaj vezikoj kuregis sub la stratoj: Kial do li pensis, ke neniu scius tion, kion ĉiuj ne povis ne scii? Kaj, kiel kemiisto, li demandis sin, kia kunmetaĵo povus esti tiu nova dana drogo, kaj ekpensis pri siaj propraj diversaj inventoj, sinteza albumeno, cigaredo kiu ekbruligas sin, pli malmultekosta motorbrulaĵo. Je dioj, sed li bezonis monon! Kiel neniam antaŭe. Kion li devis fari? Lia patrino fariĝis pli kaj pli malfacila. Vendrede vespere, ŝi neglektis tranĉi lian viandon por li, kaj li estis emocie vundita. Ŝi sidis ĉe la tablo senmove, kun sia long-suferanta vizaĝo, severa, kaj lasis lin trançi sian propran viandon, aferon, kiun ŝi preskaû neniam faris. Ŝi ĉiam dorlotis lin kaj igis lian fraton envii lin. Sed kion ŝi atendis nun! Ho, Sinjoro, kiel li devis pagi, kaj neniam antaŭe venis en la kapon al li, ke ĉi tiuj aferoj havus prezon.
Sidante, estante unu el la pasaĝeroj, Rogin reakiris sian trankvilan, feliĉan, eĉ klarvidan animstaton. Pensi pri mono estis pensi kiel la mondo volis, ke vi pensu; tiam vi neniam estus via propra mastro. Kiam homoj diris, ke ili ne farus ion por amo aŭ mono, ili volis diri, ke amo kaj mono estas kontraŭaj pasioj kaj unu estas la malamiko de la alia. Li daŭrigis pripensi kiom malmulte homoj sciis pri tio, kiel ili dormis tra la vivo, kiom malgranda estis la lumo de konscio. La pura, kusp-naza vizaĝo de Rogin brilis dum lia koro ŝiriĝis ĝoje pro ĉi tiuj pli profundaj pensoj pri nia nescio. Oni eble povas uzi ĉi tiun drinkulon kiel ekzemplon, kiu dum longaj jaroj opiniis, ke liaj plej proksimaj amikoj neniam suspektis, ke li drinkas. Rogin rigardis supren kaj malsupren laŭ la koridoro por ĉi tiun rimarkindan kavaliran simbolon, sed li estis for. Tamen ne mankis vidindaĵoj. Estis malgranda knabino kun nova blanka mufo; en la mufon oni kudris pupan kapon, kaj la infano estis feliĉa kaj aminde vana pri tio, dum ŝia maljunulo, fortika kaj morna, kun grandega sulkanta nazo, daŭre prenis ŝin kaj relokigis ŝin sur la sidlokon, kvazaŭ li estus provante ŝanĝi ŝin en ion alian. Tiam alia infano, gvidata de ŝia patrino, suriris la trajnon, kaj ĉi tiu alia infano portis la saman pupvizaĝan mufon, kaj tio ege ĝenis ambaŭ gepatrojn. La virino, kiu aspektis kiel maldolĉa, disputema virino, forprenis sian filinon. Al Rogin ŝajnis, ke ĉiu infano amas sian propran mufon kaj eĉ ne vidas la alian, sed unu el liaj neperfektaĵoj estis pensi, ke li komprenas la korojn de infanetoj.
Poste fremda familio engaĝigis lian atenton. Ili aspektis kiel centramerikanoj al li. Unuflanke la patrino, tute maljuna, malhelvizaĝa, blankhara kaj eluzita; aliflanke filo kun la blankigitaj, poraj manoj de telerlavujo. Sed kio estis la nano, kiu sidis inter ili – ĉu filo aŭ filino? La hararo estis longa kaj ondigita kaj la vangoj glataj, sed la ĉemizo kaj kravato estis viraj. La palto estis ina, sed la ŝuoj — la ŝuoj estis enigmo. Paro da brunaj oksfordoj kun ekstera kunkudro kiel tiu de viro, sed Bebo-Ludovikaj kalkanumoj kiel tiu de virino - simpla piedfingro kiel tiu de viro, sed rimeno trans la instepo kiel tiu de virino. Neniuj ŝtrumpoj. Tio ne multe helpis. La fingroj de la nano surportis ringon, sed tio ne estis edziĝa ringo. Estis malgrandaj darkaj kavetoj en la vangoj. La okuloj estis ŝvelintaj kaj kaŝitaj, sed Rogin ne dubis ke ili povus malkaŝi strangajn aferojn se ili volas kaj ke tio estas estaĵo de rimarkinda komprenpovo. Li dum multaj jaroj posedis la "Memoraĵoj de Nano" de De la Mare. Nun li prenis decidon; li legus ĝin. Tuj kiam li decidis tion, li estis libera de sia konsumanta scivolemo pri la sekso de la nano kaj povis rigardi la personon, kiu sidis apud li.
Pensoj tre ofte fekundiĝas en la metroo, pro la movo, la granda kunuleco, la subtileco de la stato de la rajdanto, kiam tiu klakas sub stratoj kaj riveroj, sub la fundamentoj de grandaj konstruaĵoj, kaj la menso de Rogin jam strange stimuliĝis. Premante la saketon da nutraĵoj, el kiu leviĝis odoroj de pano kaj kukumeta spico, li sekvis sinsekvon de pripensoj, unue pri la kemio de seksa determino, la X- kaj Y-kromosomoj, heredaj ligoj, la utero, poste pri sia frato kiel imposto-sendevigo. Li rememoris du sonĝojn de la antaŭa nokto. En unu, enterigisto proponis tondi lian hararon, kaj li rifuzis. En alia, li portis virinon sur sia kapo. Malĝojaj sonĝoj, ambaŭ! Tre malĝoja! Kiu estis la virino – ĉu Joan aŭ Patrino? Kaj la enterigisto - ĉu lia advokato? Li profunde suspiris, kaj per forto de kutimo komencis kunmeti sian sintezan albumenon, kiu estis revolucionta la tutan ovindustrion.
Dume, li ne interrompis sian ekzamenon de la pasaĝeroj kaj falis en studon de la viro apud li. Ĉi tiu estis homo, kiun li neniam dum sia vivo antaŭe vidis sed kun kiu li nun subite sentis sin ligita tra la tuta ekzistado. Li estis mezaĝa, fortika, kun klara haŭto kaj bluaj okuloj. Liaj manoj estis puraj, bone formitaj, sed Rogin ne aprobis ilin. La mantelo, kiun li surportis, estis sufiĉe multekosta, blua, kvadratita, kian Rogin neniam elektus por si. Li ankaŭ ne surportus bluajn ŝamajn ŝuojn, nek tian neriproĉeblan ĉapelon, maloportunan feltbestan specon de ĉapelo ĉirkaŭita de alta, dika rubando. Estas ĉiaj dandoj, ne ĉiuj estas de la fanfarona speco; iuj estas dandoj de respektindeco, kaj la kunpasaĝero de Rogin estis unu el tiuj. Lia rekta naza profilo estis bela, tamen li perfidis sian kunnaskitan donacon, ĉar li estis plataspekta. Sed laŭ sia plata maniero li ŝajnis averti homojn, ke li ne volas malfacilaĵojn kun ili, li volas nenion fari kun ili. Surportante tiajn bluajn ŝamŝuojn, li ne povis havigi, ke homoj tretu sur liajn piedojn, kaj li ŝajnis desegni ĉirkaŭ si rondon de privilegio, sciigante ĉiujn aliajn, ke ili okupu pri siaj aferoj kaj lasu lin legi sian gazeton. Li tenis Tribunon, kaj eble estus troigo diri, ke li legas ĝin. Li tenis ĝin.
Lia klara haŭto kaj bluaj okuloj, lia rekta kaj pure romia nazo - eĉ la maniero kiel li sidis - ĉio forte sugestis unu personon al Rogin: Joan. Li provis eskapi de la komparo, sed ĝi ne povis esti evitita. Tiu ĉi viro ne nur aspektis kiel la patro de Joan, kiun Rogin abomenis; li aspektis kiel Joan mem. Post kvardek jaroj, ŝia filo, kondiĉe ke ŝi havus filon, povus esti tia. Ĉu filo ŝia? De tia filo, li mem, Rogin, estus la patro. Manko de dominaj trajtoj kompare kun Joan, lia heredaĵo ne aperus. Verŝajne la infano similus al ŝi. Jes, pensu kvardek jarojn en la estonteco, kaj tia homo, kiu sidis apud li genuo-kontraŭ-genue en la rapidanta trajno inter siaj kunestuloj, senkonsciaj partoprenantoj en ia granda karnavalo de trafiko - tia viro portos antaŭen tion, kio estis Rogin. Tial li sentis sin ligita al li tra la tuta ekzistado. Kio estis kvardek jaroj kalkulitaj kontraŭ eterneco! Pasis kvardek jaroj, kaj li rigardis sian propran filon. Jen li estis. Rogin ektimis kaj kortuŝis. ‘Mia filo! Mia filo!' li diris al si, kaj la kompato de ĝi preskaŭ plorigis lin. La sankta kaj timiga laboro de la mastroj de vivo kaj morto kaŭzis tion. Ni estis iliaj instrumentoj. Ni laboris al celoj, kiujn ni pensis esti niaj. Sed ne! La tuta afero estis tiel maljusta. Suferi, labori, laboregi kaj trudi vian vojon tra la pikiloj de la vivo, rampi tra ĝiaj plej malhelaj kavernoj, trapuŝi la plej malbonan, lukti sub la pezo de ekonomio, gajni monon - nur fariĝi patro de kvara-grada homo de la ĉu tia mondo, tiel plataspekta, kun lia ordinara, pura, rozkolora, neinteresa, memkontenta, fundamente burĝa vizaĝo. Kia malbeno havi malakran filon! Tia filo, kiu neniam povis kompreni sian patron. Ili havis absolute nenion, fakte nenion komunan, li kaj ĉi tiu bonorda, diketa, bluokula viro. Li estis tiel kontenta, pensis Rogin, kun ĉio, kion li posedis kaj ĉio, kion li faris kaj ĉio, kion li estis, ke li apenaŭ povis malligi sian lipon. Rigardu tiun lipon, algluiĝantan ĉe la pinto kiel eta dorno aŭ ovodento. Li ne donus al iu la horon de la tago. Ĉu tio eble estos ĝenerala post kvardek jaroj? Ĉu personecoj estus pli malvarmaj dum la mondo maljuniĝos kaj malvarmiĝos? La malhumaneco de la venonta generacio indignigis Rogin. Patro kaj filo ne havis signon por fari unu al la alia. Terure! Malhome! Kian vizion de ekzisto ĝi donis al li. La personaj celoj de homo estis nenio, iluzio. La vivoforto okupis ĉiun el ni siavice en sia progreso al sia propra plenumado, piedpremante nian individuan humanecon, uzante nin por siaj propraj celoj kiel nuraj dinosaŭroj aŭ abeloj, ekspluatante la amon senkore, igante nin okupiĝi pri la socia procezo, laboro, la lukto por mono, kaj submetiĝi al la leĝo de premo, la universala leĝo de tavoloj, super-altrudo!
En kio diable mi eniras? Rogin pensis. Esti la patro de reveno al ŝia patro. La bildo de tiu ĉi blankhara, abomeninda, malafabla maljunulo kun siaj malbelaj, egoismaj, bluaj okuloj naŭzis Rogin. Tiel aspektus lia nepo. Joan, pri kiu Rogin nun pli kaj pli estas malkontenta, ne povas eviti tion. Por ŝi, ĝi estis neevitebla. Sed ĉu ĝi devis esti neevitebla por li? Nu, do, Rogin, vi stultulo, ne estu malbenita ilo. Foriru de la vojo!
Sed por tio estis tro malfrue, ĉar li jam spertis la senton sidi apud sia propra filo, lia filo kaj tiu de Joan. Li daŭre gapis lin, atendante ke li diru ion, sed la konjekta filo restis malvarme silenta kvankam li certe konsciis pri la ekzamenado de Rogin. Ili eĉ eliris ĉe la sama haltejo – Placo Sheridan. Kiam ili paŝis al la kajo, la viro, eĉ ne rigardinte al Rogin, foriris alidirekten en sia abomeninda blu-kvadratita mantelo, kun sia roza, aĉa vizaĝo.
La tuta afero tre ĉagrenis Rogin. Kiam li alproksimiĝis al la pordo de Joan kaj aŭdis la hundeton de Phyllis, Henri, bojantan eĉ antaŭ ol li povis frapi, lia vizaĝo estis tre streĉita. 'Mi ne estos uzata,' li deklaris al si.' 'Mi havas mian propran rajton ekzisti.' Joan prefere atentu. Ŝi havis malpezan manieron preterpasi gravajn demandojn pri kiuj li serioze pripensis. Ŝi ĉiam supozis, ke neniu vere ĝena afero okazos. Li mem ne povis permesi al si la lukson de tia senzorga, ĝentila sinteno, ĉar li devis multe labori kaj perlabori monon, por ke maltrankvilaj aferoj ne okazu. Nu, nuntempe ĉi tiu situacio ne povus esti evitita, kaj li vere ne zorgis pri la mono, se li povus senti, ke ŝi ne estas nepre la patrino de tia filo, kia lia metrofilo, aŭ tute la filino de tiu terura, obscena patro de ŝia. Ja Rogin mem ne tiom similis al siaj gepatroj, kaj estis tute malsama al sia frato.
Joan venis al la pordo, surportante unu el la multekostaj domvestoj de Phyllis. Ĝi tre bone konvenis al ŝi. Je la unua vido de ŝia feliĉa vizaĝo, Rogin estis brosita de la ombro de simileco; la tuŝo de ĝi estis ege malpeza, preskaŭ ŝajniga, sed ĝi tremigis lian karnon. Ŝi komencis kisi lin, dirante:' Ho, mia bebo. Vi estas kovrita de neĝo. Kial vi ne surportis vian ĉapelon? Ĝi estas ĉie super ĝia kapeto' - ŝia plej ŝatata triapersona tenereco. ‘Nu, Lasu min demeti ĉi tiun saketon da aĵoj. Lasu min demeti mian palton,’ grumblis Rogin kaj eskapis el ŝia brakumo. Kial ŝi ne povis atendi regajni lian akcepton? ’Estas tiel varme ĉi tie. Mia vizaĝo brulas. Kial vi tenas la lokon ĉe ĉi tiu temperaturo? Kaj tiu malbenita hundo daŭre bojas. Se vi ne tenus ĝin enfermita, ĝi ne estus tiel trodorlotita kaj brua. Kial neniu iam promenigas lin?’
‘Ho, ĉi tie vere ne estas tiel varme! Vi ĵus venis el la malvarmo. Ĉu vi ne opinias, ke ĉi tiu domvesto konvenas al mi pli bone ol al Phyllis? Precipe trans la koksoj. Ŝi ankaŭ pensas tiel. Ŝi eble vendos ĝin al mi.'
'Mi esperas, ke ne,' preskaŭ ekkriis Rogin.
Ŝi alportis tukon por sekigi la degelantan neĝon de liaj mallongaj, nigraj haroj. La frotado ekscitis Henri netolereble, kaj Joan enŝlosis lin en la dormoĉambron, kie li persiste saltis kontraŭ la pordon kun ritma sono de ungegoj sur la ligno.
Joan diris: 'Ĉu vi alportis la ŝampuon?'
'Jen.'
'Tiam mi lavos viajn harojn antaŭ la vespermanĝo. Venu.'
'Mi ne volas ĝin esti lavita.'
'Ho, eku,' ŝi diris ridante.
Ŝia manko de konscio pri kulpo mirigis lin. Li ne vidis kiel ĝi povus esti. Kaj la tapiŝita, meblita, lamp-lumigita, kurtenita ĉambro ŝajnis stari kontraŭ lia vizio. Tiel ke li sentis sin akuza kaj kolera, lia spirito dolora kaj amara, sed ne ŝajnis dece diri kial. Efektive, li komencis zorgi, ke la kialo de ĉio ne forglitu de li.
Ili demetis lian mantelon kaj lian ĉemizon en la banĉambro, kaj ŝi plenigis la lavujon. Rogin estis plena de siaj ĝenataj emocioj; nun kiam lia brusto estis nuda, li povis senti ilin eĉ pli klare interne, kaj li diris al si mem, 'Mi havos deklaron aŭ du diri al ŝi sufiĉe baldaŭ. Mi ne lasas ilin elturniĝi. "Ĉu vi opinias," li estis dironta al ŝi, "ke mi sola estis farita por porti sur mi la ŝarĝon de la tuta mondo? Ĉu vi opinias, ke mi naskiĝis nur por esti utiligata kaj poste oferita? Ĉu vi opinias, ke mi estas nur natura rimedo, kiel karbominejo, aŭ naftoputo, aŭ fiŝkaptejo, aŭ io simila? Memoru, ke la fakto, ke mi estas viro, ne estas kialo, kial mi estu ŝarĝita. Mi havas en mi animon nek pli grandan nek pli fortan ol via. Forprenu la eksterojn, kiel la muskolojn, pli profundan voĉon, kaj kio restas? Paro da spiritoj, preskaŭ egalaj. Kial do ne ekzistus ankaŭ egaleco? Mi ne ĉiam povas esti la fortulo." '
'Sidu ĉi tie,’ diris Joan, alportante kuirejan benketon al la lavujo. 'Viaj haroj fariĝis tute nodecaj.' Li sidis kun la brusto kontraŭ la malvarmeta emajlo, la mentono sur la rando de la pelvo, la verda, varma, radiluma akvo reflektanta la glason kaj la kahelon, kaj la dolĉa, malvarmeta, bonodora suko de la ŝampuo verŝita sur lian kapon. Ŝi komencis lavi lin.
'Vi havas la plej sanaspektan skalpon, ' ŝi diris. 'Ĝi estas tute rozkolora.'
'Sed estas absolute nenio malbona ĉe vi,' ŝi diris kaj premis lin el malantaŭ, ĉirkaŭante lin, verŝante la akvon milde sur lin, ĝis ŝajnis al li, ke la akvo venas de ie en li, ĝi estis la varma fluidaĵo de sia propra sekreta amanta spirito superfluanta en la lavujon, verda kaj ŝaŭmante. , kaj la vortojn, kiujn li ripetis al si, li forgesis, kaj lia kolero pri sia estonta filo tute malaperis, kaj li suspiris kaj diris al ŝi el la akvoplena kavo de la lavujo, 'Vi ĉiam havas tiajn mirindajn ideojn, Joan. Ĉu vi scias? Vi havas ian instinkton, regulan talenton.'