Enzo Ghinazzi; Daniele Pace
ORIGINALA TITOLO: Sarà perché ti amo
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič Jutuba kanalo
Kia konfuzo, eble ĉar mi vin amas
estas la sento, ke malrapide kreskas,
vi min brakumu en la apud' staranta,
se mi bonegas, eble ĉar mi vin amas.
Mi en la ritmo, de via spiro kantas,
estas printempo, eble ĉar mi vin amas,
Ia stelo falas, diru ni kie estas,
vi ĉesu zorgi, eble ĉar mi vin amas.
Kaj flugu, flugu en aer' pli alte, ĉiam, alte
kaj flugu, flugu kun mi, la mondo stultas, ĉar ke
se ne ekzistas la am',
sufiĉas unu parolo, por fari konfuzon
ekster, ene de vi.
Kio finfine, en tio ŝajnas strana,
estas la kanto, eble ĉar mi vin amas,
se l' mondo falas ni nepre transloĝiĝas
se l' mondo falas, eble ĉar mi vin amas.
Vi min brakumu kaj en l' apudo staras,
tioma belo, ne vera esti ŝajnas
se l' mond' frenezas, tio ne stranga estas
ĉio frenezas, almenaŭ ni du amas.