Nikita PIMENOV
Monato 2023/05
La termino „oblomovismo” (ruse: обломовщина [oblomovŝĉina]), derivita de la familia nomo de la heroo de la romano Oblomov (ruse: Обломов) de Ivan A. Gonĉarov, estas uzata en la rusa por priskribi miksaĵon de apatio, letargio kaj inerteco. Nikita Pimenov priskribas la romanon, kiu popularigis tiun vorton.
En la komenco de la romano, post priskribado de Ilja Oblomov, Ivan A. Gonĉarov akompanas nin al liaj ĉambroj kaj priskribas ilian dekoron laŭ la sama maniero kiel, ekzemple, Nikolaj Gogol en sia proza poemo Malvivaj Animoj. La internaĵo, la dekoro de la ĉambroj de la herooj tre bone montras ilian internan mondon. En la ĉambro de Oblomov estas faldeblaj ŝirmiloj kun mirindaj kaj eksterordinaraj birdoj, malfirmaj bretoj, kurtenoj remburitaj per multekosta kaj luksa materialo, malgraciaj seĝoj kaj sofo, kies dorso kaj kruroj defalis. Kaj ekzistas multe da polvo kaj speguloj, kiuj jam ne reflektas ion ajn, sed povas funkcii kiel tabuloj por skribado de ĉiaj gravaj notoj. Kaj nur telero kun kokina osto kaj pana krusto kaj la posedanto mem, kuŝanta sur la sofo en la ĉambro, diras, ke iu loĝas en ĉi tiuj ĉambroj.
Polvo kaj speguloj
La asocioj, kiuj estiĝas ĉe la leganto, kvazaŭ estas intence provokitaj de la aŭtoro. La malfirmaj bretoj kaj rompita sofo rememorigas nin pri Manilov, la senaga revemulo el Malvivaj animoj kun liaj nepretigitaj mebloj kaj brakseĝo, nur duone remburita per luksa ŝtofo. Malelegantaj seĝoj memorigas pri Sobakeviĉ, alia heroo el la sama verko, pri lia meblaro kaj pri tio, kiel ĉiu seĝo en lia domo kvazaŭ krias: „Ankaŭ mi estas Sobakeviĉ”. La polvo ĉie kaj la speguloj, similaj al tabuloj, sur kiuj oni povas skribi, memorigas nin pri alia figuro, Pljuŝkin.
Samtempe la aŭtoro parolas pri la nekredeble malvarma okulrigardo de Oblomov kaj pri la eĉ pli malvarma okulrigardo de lia servisto Zaĥar, per kiuj ili ambaŭ ĉirkaŭrigardas la dekoron de la ĉambro. Kaj la okulrigardo de Oblomov kvazaŭ dirus: „Kaj kiu ĉion alportis ĉi tien, altrenis kaj starigis?” Kaj subite montriĝas, ke ĉi tiu dekoro, la malfirmaj bretaroj kaj la malelegantaj seĝoj, ĉio, kion la posedanto trenis en la ĉambron, neniel rilatas al li.
Sofo, noktosurtuto kaj orientaj ŝuoj
La domo, en kiu Oblomov vivas kaj en kiu li vidas mirindan sonĝon pri perdita paradizo, estas nur pseŭdodomo. Kiel komenciĝas la romano Oblomov? En Sankt-Peterburgo, en la strato Goroĥovaja, en grandega domo, kies loĝantaro estus sufiĉa por tuta provinca urbo, sur sofo kuŝas Ilja Iljiĉ Oblomov. Ĉi domo ne estas domo, en kiu iu vivas. La ĉefa refreno, kiu sonas, kiam diversaj homoj venas al Oblomov, estas lia demando „Ĉu estas iu ĉi tie?” En sia domo Oblomov havas nur sofon, noktosurtuton kaj tiujn orientajn ŝuojn, en kiujn estas tiel komforte enmeti la piedojn, malsupriginte ilin de la sofo.
Nenifarado
Sed estas maleble ne rimarki la ravan intonacion de la enkonduko. En iu carlando, en iu regno, vivis ... vivis kaj kuŝis sur sofo homo, nomata Ilja, ĉirkaŭ tridek-du-aŭ-tri-jaraĝa. Kompreneble, oni asocias lin kun Ilja Muromec, unu el ĉefaj herooj de la antikva rusa epika eposo. Dum tridek tri jaroj la fortegulo el la urbo Murom el la vilaĝo Karaĉarovo okupiĝis pri nenifarado, kaj kiam vagantaj kripluloj venis al li kaj diris: „Leviĝu, Eliĉjo!”, la fortegulo respondis, ke li ne povas leviĝi, ĉar liaj gamboj ne plu funkcias. Sed la vagantaj kripluloj donis al li eliksiran mieltrinkaĵon. Ilja trinkis ĝin kaj, ekhavinte eksterordinaran forton, ekstaris kaj iris batali kontraŭ malamikoj de Rusio.
En la unua parto de la romano diversaj homoj venas al Oblomov, kiu kuŝas kaj dormas. Ni vidas portreton de la dormanta Oblomov. Kaj en ĉi tiu portreto la plej grava estas la penso, kiu flugetas trans lian vizaĝon kiel libera birdo, kaj tiu esprimo de bonkoreco, kiun nenio povas nuligi. La bonkoreco de la animo, kiun nenio povas detrui, reflektiĝas en la trajtoj de lia vizaĝo kaj en la faldoj de lia ŝatata noktosurtuto.
Homoj kun parolantaj familiaj nomoj venas al Ilja. Iu nomata Volkov („tiu de lupo”) estas tre surprizita, ke Ilja Iljiĉ daŭre restas en lito, kiam li, Volkov, jam sukcesis fari tiom da aferoj: aĉeti kelkajn specialajn gantojn kun laĉoj kaj frakon, kiu ĵus fariĝis moda, kaj, kompreneble, ricevi biletojn por la festo de la unua de majo, kiu okazos morgaŭ en Jekaterinhof. „Kial do vi ankoraŭ ne ellitiĝis? Kial do vi ne havas biletojn? Kial do vi ne havas ĉevalon?” Sur kiun ĉevalon sidiĝos Ilja Iljiĉ Oblomov? Li diris: „Mi ne rajdos”. Volkov proponas al li sidiĝi en kaleŝon kun siaj amikoj sur lignan benkon, sed Ilja Iljiĉ ne volas sidiĝi sur lignan benkon. Kiam Volkov rakontas al li, kiel mirinda estas la vivo en societo, li rakontas al Oblomov ankaŭ, ke ĉe Mezdrov („tiu de reverso de felo”) oni parolas nur pri muziko kaj ke ĝis cent homoj venas tien, kaj ĉe Mussinskij oni parolas tuttempe nur pri arto, kaj ĉeestas ankaŭ multaj homoj. Ilja Iljiĉ havas neniun ideon, kio povus esti interesa en konversacio, en kiu partoprenas cent homoj. Kiam Volkov adiaŭas, Oblomov diras: „Dek lokojn en unu tago! Kia malŝparo!” – kaj restas, kompreneble, sur sia sofo.
Poste Sudjbinskij („tiu de sorto”) venas al Oblomov. Ilja Iljiĉ Oblomov alvenis al Sankt-Peterburgo antaŭ dek du jaroj kiel dudek-jaraĝa knabo kaj komencis servi en departemento, sed poste forlasis ĝin. Kaj Sudjbinskij daŭrigis lian servon. Kaj li faris tian mirindan karieron, ke nun li ne nur venas plu al la departemento antaŭ la naŭa aŭ eĉ la oka horo, sed estas ankaŭ invitata al la departementestro por teo. Jen kion tiu homo ricevis. Kaj estas tiom da novaĵoj en la departemento. Kiam Sudjbinskij foriras, kompreneble, sen tentado de Ilja Iljiĉ por leviĝi de la sofo, Oblomov pensas: „Pereis kara amiko. Kaj blinda, surda kaj muta por la resto de la mondo li estas. Kaj kiom malmulte al persono estas bezonate ĉi tie: lia menso kaj sento de volo”.
Ekstaro
Kaj kiam la literaturisto Penkin venas kaj rakontas al Oblomov pri progresemaj romanoj kaj artikoloj, kie unu tre sprite sukcesis piki la alian, kaj la alia, siavice, donis frapan baton responde, Oblomov ne vidas ion ajn interesan por si mem: „Vi volas skribi nur per la kapo. Vi pensas, ke la menso ne bezonas koron. Ne! Ne! Pensoj estas fekundigitaj per homa amo.” Neniu el la vizitantoj sukcesas doni al Oblomov la mieltrinkaĵon. Tamen je la fino de la unua parto Oblomov ekstaras. Andrej Ŝtolc, intima amiko de Oblomov, sukcesas levi lin.
Humura
La romano estas tre humura, kaj la plej mirindaj epizodoj en ĝi estas la konversacioj de Oblomov kun lia servisto Zaĥar. La konversacioj esence estas tre malĝojaj, sed nekredeble amuzaj kaj humuraj, ĉar Zaĥar estas laŭkaraktere eĉ pli „Oblomov” ol Ilja Oblomov mem. Estas kurioze, ke, pensante pri oblomovismo, la literatura kritikisto kaj publicisto N. Dobroljubov diras, ke ĉio tio okazis al Oblomov, ĉar li havis tricent servutajn Zaĥarojn. Sed Zaĥar, estante eĉ pli „Oblomov” ol Oblomov mem, ne havis tricent Zaĥarojn. Zaĥar estas parodia similulo de Oblomov. Kaj tiu filozofio de rezigno de vanteco, de strebo al paco kaj harmonio estas tre bone esprimita per Zaĥar, kiun Oblomov akuzas pri tio, ke la planko en la ĉambro estas malpura kaj ne estis balaita dumlonge. Sed Zaĥar diras, ke li balais la plankon en ĉi tiu ĉambro antaŭ tri tagoj. Zaĥar havas ĉion distribuita kaj mezurita. Se necesas forviŝi la polvon, tiam tio estos farita, ekzemple, antaŭ Kristnasko. Kaj se necesas viŝi la pentraĵojn aŭ lavi la fenestrojn, tiam tio estos farita, ekzemple, antaŭ Pasko. Kaj Zaĥar ne intencas ŝanĝi la establitan ordon de aĵoj, kiu regas jaron post jaro.
En la romano Oblomov, kiel ofte okazas en la rusa literaturo, ekzistas provo de amikeco, kiun Oblomov eltenas kun honoro. Nia fido je tiu amikeco komenciĝas, kiam Oblomov leviĝas kaj iras kun sia amiko laŭ la plano, kiun Ŝtolc proponas al li. Poste Oblomov kaj lia amiko iras al ĉiuj lokoj, kien la grava persono Ŝtolc opinias necese venigi Oblomovon.
Julian MODEST
Monato 2023/08-09
En la urba bazaro, ĝuste tie, kie estas la lastaj vendotabloj, troviĝis eta vendejo, en kiu maljunulo vendis feliĉon. Mi miris, kiel eblas vendi feliĉon kaj kiuj aĉetas feliĉon, tamen antaŭ la vendejo ĉiam atendis multaj homoj. Ja, iuj vere bezonas feliĉon.
Iam mi decidis eniri la etan vendejon kaj kompreni, kiel la maljunulo vendas feliĉon. Kompreneble mi bone sciis, ke ne eblas vendi aŭ aĉeti feliĉon, tamen mi estis ege scivola.
Kiam mi ekstaris antaŭ la vendejo, estis tagmeze kaj feliĉe ĉi tie ne estis aliaj homoj. Enirante la vendejon, mi iom miris. Mi supozis, ke ĝi estas malluma, mallarĝa, sed okazis, ke la vendejo estas vasta, pura, kaj la suno lumigas ĝin. Ĉe la granda fenestro pendis blankaj kurtenoj, en la mezo de la ejo staris ronda tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la muro, kontraŭ la pordo, estis bildo – montara pejzaĝo: arbaro kaj lago kun helblua kristala akvo. En la ejo sonis muziko. Ŝajnis al mi, ke neniu estas ĉi tie, sed aŭdiĝis mola voĉo:
–Bonan tagon, sinjoro, bonvolu. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis, ke en la angulo, proksime al la fenestro, staras maljunulo.
–Bonan tagon – salutis mi lin. – Mi venis por vidi kiel ... – provis mi klarigi, sed la maljunulo interrompis min:
–Kiel mi vendas feliĉon?
–Jes – diris mi.
–Bonvolu – kaj li proksimiĝis al mi.
Ne eblis diri kiomjara li estas. Ĉu sepdek aŭ okdek. Malalta kun hararo blanka kiel arĝento kaj kun okuloj, kiuj havis la koloron de la lago sur la pejzaĝo. Li estis preskaŭ elegante vestita, malgraŭ ke lia grizkolora kostumo aspektis iom eksmoda. Lia ĉemizo estis neĝblanka, lia pantalono precize gladita, kaj li havis malhelflavan kravaton.
La maljunulo atente rigardis min de la kapo ĝis la piedoj eble por diveni, ĉu mi havas sufiĉe da mono por aĉeti feliĉon. Dum li esploris min, mi rigardis la vendejon, en kiu ne estis kasregistrilo, nek aliaj varoj. Strange, preskaŭ nenio estis en la ejo kaj mi daŭre demandis min, kie estas la vendata feliĉo kaj kion ĝuste vendas la stranga maljunulo.
–Feliĉo – ekparolis mallaŭte la viro – eble por averti min – estas tre multekosta! Jes, oni devas bone pripensi, ĉu oni povas posedi ĝin.
Mi deziris denove diri al li, ke mi ne intencas aĉetadi, sed venis pro scivolo, tamen la maljunulo kvazaŭ divenis miajn pensojn kaj daŭrigis:
–Ĉiuj venas ĉi tien pro scivolo, ĉar neniu kredas, ke feliĉo estas vendebla kaj aĉetebla, sed kiu venas ĉi tien, mi unue demandas lin aŭ ŝin, kian feliĉon li aŭ ŝi deziras, ĉar estas diversaj feliĉoj: feliĉo pro sano, feliĉo pro riĉeco, feliĉo pro amo, feliĉo pro bona familio ... La feliĉo estas unusola. Ekzistas multaj diversaj feliĉoj, tamen mi vendas nur unu feliĉon, ĉu pro amo, ĉu pro sano, ĉu pro riĉeco ... Ne ekzistas feliĉo pro ĉio en la vivo. Multaj aĉetantoj ne povas decidi, kian feliĉon ili deziras, kaj ofte ili foriras sen aĉeti feliĉon. Aliaj aĉetas ian feliĉon, sed poste ili bedaŭras, ke ili ne aĉetis la ĝustan feliĉon, kiun ili bezonas. Eble vi scias kian feliĉon vi deziras? – demandis la maljunulo.
Mi tuj respondis, ke mi tute ne pripensis, kian feliĉon mi deziras.
–Kiam vi decidos kian feliĉon vi deziras, venu denove – diris la maljunulo kaj iom kapjesis por ĝisrevido.
Mi diris „ĝis revido” kaj iris el la vendejo. Irante sur la strato, mi daŭre meditis, kian feliĉon mi deziras: ĉu pro amo, ĉu pro riĉeco, ĉu pro sano ..., sed mi ne povis decidi. La maljunulo pravis: feliĉo estas nur unu, ne ekzistas multaj feliĉoj aŭ eble feliĉo tute ne ekzistas.
Julian MODEST
Monato 2023/03
La bordo estis alta, malsupre la rivero similis al longa arĝenteca robtrenaĵo, naĝante lante sur la etaj ondoj. Du grandaj riveraj ŝipoj videblis ankritaj ĉe la kontraŭa bordo. La fremdlandaj turistoj, kiuj venis per la ŝipoj, eble jam promenas kaj rigardas la vidindaĵojn de la urbo. Blovis malvarmeta vento, sed la suno brilis, kaj la ĉielo similis al travidebla helblua vitro, bone lavita.
Roland longe rigardis la riveron, provante restarigi ĉion, kio okazis dum la lastaj tagoj kaj kio renversis lian ordinaran trankvilan vivon. Kvazaŭ subita ŝtormo estus atakinta lian domon kaj ruiniginta ĉion.
Jam de dek jaroj li kaj Lora estis geedzoj, sed ili ne havis infanon. Tamen ĝis nun ilia familia vivo estis sennuba kiel la ĉi-matena blua ĉielo. Lora neniam montris sian turmenton, ke ŝi ne povas gravediĝi. Roland bone komprenis ŝin kaj ĉiam evitis mencii ion pri infanoj. Ambaŭ konversaciis pri diversaj temoj, sed gardis sin kiel de fajro hazarde tuŝi la infanproblemon. Roland certis, ke neniam ili havos infanon, kaj laŭ li Dio tiel decidis.
Fama advokato, Roland havis plezuron de sia laboro kaj malofte pensis pri infano. Lora, kiu parolis tri fremdajn lingvojn, laboris kiel tradukistino ĉe konata libroeldonejo kaj tradukis romanojn, novelarojn, filozofiajn verkojn. Ĉiuj, kiuj konis ŝin, ofte diris, ke ŝi estas tre talenta tradukistino, tamen la laboro ne tre plezurigis ŝin.
Sabate kaj dimanĉe, kiam Roland kaj Lora promenadis, Roland ofte rimarkis la kaŝitan sopiran rigardon de Lora, direktitan al iu eta infano preterpasanta ilin kun siaj gepatroj. En tiuj ĉi momentoj Roland tamen ŝajnigis, ke li ne vidas la sopiron en la okuloj de Lora.
Iliaj familiaj tagoj pasis preskaŭ enue. Kiam Lora finis la tradukon de iu romano, ŝi tuj komencis novan tradukon. Roland konstante estis okupata, ĉar li pledis dum multaj juĝprocesoj. Ordinare jam dum Kristnasko li kaj Lora komencis plani, kie ili somerumos dum la venonta jaro. Tre agrable estis serĉi ekzotikajn lokojn ie en la mondo. Ĉi-jare dum Kristnasko ili decidis veturi al Brazilo. Ili estis tie neniam kaj senpacience atendis la monaton julio, kiam ili ekveturos.
Tamen ofte planoj ne realiĝas kaj fiaskas. La maltrankvilaĵoj komenciĝis en maja tago. Eble estis la dek-kvina de majo. Roland revenis hejmen por tagmanĝi, kaj kiam li malfermis la pordon de la loĝejo, li vidis knabeton, eble unujaran, kiu rampas sur la planko en la vestiblo. Tio ege surprizis kaj iom timigis Roland, ĉar li preskaŭ surpaŝis la knabeton. Roland haltis stuporigita kaj laŭte diris:
- Lora, mi revenis.
- Jes, mi aŭdis – respondis Lora el la ĉambro, en kiu ŝi estis kaj laboris, eble tradukante iun tekston.
Roland deziris demandi, kiu estas tiu ĉi knabeto, sed Lora rapidis klarigi:
– Tio estas Maks, la filo de mia kolegino Greta.
– Ĉu Maks?
– Greta ekveturis ofice al Usono kaj petis min dum unu semajno prizorgi lin.
– Prizorgi Maks? – ne komprenis Roland.
Al li la klarigo de Lora ŝajnis iom stranga. Ĝis nun ŝi neniam menciis pri sia kolegino, kies nomo estas Greta. Ĉu Greta ne havas edzon kaj parencojn, kaj do ŝi petis Lora prizorgi Maks, demandis sin Roland, sed Lora plu klarigis:
– Greta ne havas edzon.
– Ĉu?
– Tio estas longa historio, tamen se vi scivolas, mi diros al vi.
– Estus interese – tramurmuris Roland.
– Greta havis amanton, kiu estis edzo, kaj plurfoje li promesis divorci, sed li ne divorcis. Greta gravediĝis, naskis Maks, tamen ne diris al li, ke li iĝis patro. La fiulo tute ne sciis pri Maks, eĉ li ne supozis, ke Maks ekzistas. Kompreneble Greta ne plu kontaktis tiun ĉi malhonestan viron.
– Mi komprenas.
– Greta ne deziras humiliĝi – diris Lora. – Ŝi decidis mem prizorgi Maks.
– Ŝi bone faris – konsentis Roland – tamen ĉu Greta havas gepatrojn?
– Ŝiaj gepatroj divorcis, kiam ŝi estis infano. Antaŭ kelkaj jaroj ŝia patrino mortis. Greta preskaŭ ne konas sian patron, kiu ne interesiĝis pri ŝi. Greta eĉ ne scias, kie li nun loĝas, kaj ĉu li vivas.
– Mi kompatas ŝin – diris Roland.
– Maks estas tre kvieta knabo – aldonis Lora – kaj li tute ne ĝenos nin. Dum unu semajno ni prizorgos lin.
– Kompreneble – konsentis Roland. – Kiam Greta devas reveni?
– Lunde.
Maks daŭre rapide rampis en la ĉambro, li proksimiĝis al Roland, per siaj etaj manoj li kaptis lian pantalonkrurumon kaj provis ekstari. Roland levis lin kaj komencis kun li promenadi en la ĉambro.
– Vidu – diris Roland – tio estas bildo – kaj li montris la bildon, kiu pendis sur la muro. Ĝi estis bela pejzaĝo de Venecio. – Tio estas seĝo kaj tio – tablo.
Maks rigardis Roland per siaj grandaj nigraj okuloj, kvazaŭ li komprenus ĉion, kion Roland diras.
Dum tri tagoj Roland tiel kutimiĝis al Maks, ke post la laboro Roland rapidis tuj reveni hejmen por ludi kun li. Foje-foje Roland eĉ nutris Maks kaj helpis Lora, kiam ŝi banis Maks. Al Roland eĉ ŝajnis, ke Maks delonge jam estas en ilia domo.
Nun Lora aspektis senlime feliĉa. Ŝiaj okuloj, similaj al olivoj, brilis, kaj rideto konstante lumigis ŝian vizaĝon, blankan kaj glatan kiel porcelano. Ŝajne dum nur kelkaj tagoj Lora plijuniĝis, kaj ŝi kvazaŭ ne paŝis, sed flugis. Senĉese ŝi diris ion al Maks, aĉetis por li ludilojn, eĉ iujn vestojn. Tio estis komprenebla, ĉar hejme ili ne havis infanludilojn, kaj eble Greta forgesis doni kromajn vestojn por Maks.
La maja vetero estis belega, suna, kaj Roland promenadis kun Maks en la proksima parko. Kiam li estis kun Maks, Roland ne povis kaŝi sian fieron. La homoj rigardis ilin kaj eble diris al si: „Kia simpatia patro kun bela knabo.”
Estis vendredo. Roland pli frue revenis de la advokata kontoro, kaj li jam havis planon, kiel triope Maks, Lora kaj li pasigos la feriajn tagojn. Ili veturos al la ripozejo Kristala akvofalo. Sabate ili tranoktos en la hotelo Horizonto kaj dimanĉe promenos en la bela montaro. Jes, Greta devas reveni lunde, kaj bedaŭrinde lunde ŝi prenos Maks.
Tamen en tiu ĉi vendreda tago jam en la vestiblo Roland rimarkis, ke Lora estas trista. Kvazaŭ peza malhela ombro kovris ŝian vizaĝon, kaj ŝiaj okuloj similis al du nigraj profundaj kavoj.
– Kio okazis? – demandis Roland maltrankvile. – Ĉu io al Maks?
– Ne – diris Lora.
– Tamen kio? – li jam estis konsternita.
– Greta – tramurmuris Lora.
– Kio?
– Estis aŭtokatastrofo en Ĉikago, kaj Greta mortis.
Roland preskaŭ svenis. Li tute ne atendis aŭdi tion.
– Forpasis ... kaj nun?
– Kio nun? – alrigardis lin Lora.
– Kio okazos al Maks?
– Li restos ĉe ni – diris ŝi. – Poste ni decidos.
– Kion ni decidos? – ne komprenis Roland.
– Ni povus adopti lin.
– Tio ege malfacilos.
– Ja, vi estas advokato ...
Lora eksilentis, sed post minuto firme ŝi diris:
– Ni adoptos lin!
Roland ne deziris kontraŭstari al ŝi. Li bone sciis, ke tio preskaŭ ne eblas. Maks ne havas gepatrojn, kaj leĝe oni ne povas adopti lin.
La tagoj pasis. Roland demandis Lora, kiam oni enterigos Greta. Ŝi respondis, ke tio estas tre komplikita, estas multaj formalaĵoj, kaj oni ankoraŭ ne sendis la ĉerkon el Ĉikago. Lora daŭre ripetis, ke Roland jam devas entrepreni la adopton de Maks, sed Roland ne rapidis.
Iun matenon bombo eksplodis. Roland ĵus preparis sin por ekiri al la juĝejo, kaj iu sonorigis. Li malfermis la pordon. La loĝejon eniris policanoj. Unu el ili tuj iris en la ĉambron, kie estis Lora kaj Maks. La policano severe diris:
– Sinjorino Veber, ni arestas vin.
Roland stuporiĝis.
– Kial? Kio okazis? Estas granda eraro!
– Ne estas eraro – la policano turnis sin al Roland. – Via edzino ŝtelis tiun ĉi knabon.
– Tamen Maks estas filo de ŝia kolegino Greta, kiu bedaŭrinde forpasis – provis klarigi Roland. – Ni zorgis pri li, dum Greta estis ofice en Usono.
– Via edzino ne havas koleginon Greta, kaj la nomo de la knabo ne estas Maks, sed Viktor. Via edzino ŝtelis Viktor en la granda vendejo Market.
– Pruvu tion! – koleriĝis Roland. – Mi protestas!
– Sinjoro Veber, vi estas advokato, kaj vi bone komprenas, ke ni povas pruvi tion. Ni eĉ akuzos vin pri kunpartopreno en tiu ĉi krimo.
Roland akre reagis:
– Tio ne eblas! Ne vi, sed mi akuzos vin!
Lora alrigardis Roland kaj nur diris:
– Mi ŝtelis Maks.
En tiu ĉi momento en la ĉambro ekestis profunda silento. En la okuloj de Lora ekbrilis larmoj, kaj nun unuan fojon Roland komprenis, kiel forte Lora deziris havi infanon. Maks rampis sur la planko kaj etendis siajn etajn brakojn al Roland, por ke Roland levu lin.
Garvan MAKAJ'
Monato 2023/10
Bailenambeann [balenamjaun] ne estas aparte interesa aŭ pitoreska urbo, sed Orla estis sufiĉe kontenta, ke tiu estas ŝia hejmo. Tie ŝi naskiĝis kaj edukiĝis, kaj kvankam bone pagata laboro ne abundis, kiam ŝi estis juna virino, ŝi trovis kontentigan postenon kiel dungito en la oficejo de la urbodomo ĝis sia geedziĝo. Plie, ŝi heredis iom da mono, kiam mortis ŝiaj gepatroj kaj pluraj aĝaj parencoj; cetere ŝi iĝis proprietulino de du domoj, antikva posedo de la familio, kaj duonon de la valoro de geedza hejmo, post la separo, kiu okazis pro la fakto, ke ŝi ne povis naski infanon, kiam la edzo deziris esti patro de familio. Unu el la domoj ŝi okupis kiel sian nun fraŭlinan hejmon, kaj la alian ŝi luigis.
Do, kvankam Orla ne estis riĉega persono, ŝi ankaŭ ne estis malriĉa, kaj vere ne bezonis la modestan salajron, kiun ŝi ricevis de la urbodomo. Ĉar ŝia sida laboro en la oficejo ne estis tre interesa kaj Orla havis sufiĉe da mono por ferii en landoj pli varmaj kaj malpli pluvaj ol la feriejoj en Irlando, ŝi ŝatis pasigi parton de la jaro en Francio, Hispanio aŭ Italio.
Antaŭ kelkaj jaroj ŝi legis artikolon en la loka ĵurnalo pri la tiel nomata Camino de Santiago, la historia pilgrimado al la historia urbo Santiago de Compostela en Hispanio. Ŝi trovis la artikolon aparte interesa. Ĝi rakontis, kiel tiu urbo portas tiun nomon laŭ la apostolo Jakobo (Santiago en la hispana), kies relikvoj troviĝas en Kompostelo. Dum la mezepoko la urbo iĝis la celo de pilgrimado. Kvankam oni ofte supozas, ke la pilgrimado sekvis sen interrompo ekde tiam, tio estas erara. La moderna revigligo de la pilgrimado datiĝas de la jaro 1957 post la eldono de la libro La vojo al Santiago de la irlanda historiisto kaj vojaĝanto Walter Starkie. La artikolo en la ĵurnalo plie rakontis, ke dum la mezepoko irlandaj pilgrimantoj vojaĝadis ŝipe al Hispanio, de tiel nomata „Kajo de Sankta Jakobo” en Dublino, por partopreni la sanktaĵojn en Santiago de Kompostelo. Kompreneble tio ne plu okazas. Iom nekonvene, sur la Kajo de Sankta Jakobo hodiaŭ staras la granda bierfarejo de la monde fama nigra biero Guinness.
La revivigo de la historia pilgrimado estis apogita de la diktatoro Francisko Franco kaj de la hispana registaro. Ekde proksimume 1990 la pilgrimado iĝis aparte populara – ne nur ĉe piaj katolikoj, sed ankaŭ ĉe ordinaraj turistoj, ŝatantoj de piedvagado, kaj sportistoj.
Kiel infano, Orla estis katolike edukita, kiel la plimulto da irlandanoj, sed ŝi ne konsideris sin aparte religia. Aliflanke, ŝi ege ŝatis longan piedvagadon, precipe eksterlande. Do, post legado de la artikolo ŝi aĉetis paron de novaj komfortaj botoj kaj grandan dorsosakon; kaj, en turisma buroo en Dublino, ŝi mendis ĉion, kion ŝi bezonis por fari la pilgrimon (flugbiletojn, trajnrezervadojn, la pilgrimantan credencial „pasporton” (sur kiu oni ricevas ĉe ĉiu pilgrima haltejo, kiel pruvon de ĉeesto, stampitan markon); plie, ŝi rezervis loĝlokojn dum la marŝo).
Kiam ĉio estis preta, ŝi vojaĝis per trajno kaj aviadilo al landlima loko en Francio (Saint-Jean-Pied-de-Port), kie komenciĝas la pilgrimado al Santiago de Compostela. Alveninte tie, Orla aliĝis al afabla internacia grupo. Por Orla la grupo estis surprize diverskonsista. Ĝi inkludis plurajn romkatolikojn el diversaj landoj, unu nereligian judinon el Israelo, unu anglan islamanon, du ateistojn, unu nigran usonan evangelianon, unu komunistan piedpilkiston el Italio, kaj unu presbiterianon el Skotlando.
Tamen, ekde la komenco de la pilgrimado, unu franca sinjoro aparte alligis sin al Orla kiel akompananto de „Camino”. Tio tute ne malplaĉis al ŝi, ĉar la sinjoro estis bonaspekta kaj simpatia. Li havis arĝentgrizan barbon, estis vidvo kun du filinoj kaj unu filo loĝanta en Japanio, kaj estis emeritiĝinta hortikulturisto (tion Orla konstatis poste, kiam ŝi komprenis iom de la franca lingvo). La sinjoro apenaŭ parolis la anglan, kaj tute ne komprenis la irlandan. Tamen, kiel ofte okazas kiam homoj kune simpatias, la manko de komuna lingvo ne estis granda obstaklo.
Malkiel Orla, la sinjoro, kiu nomiĝis Robert Malebranche, estis tre pia katoliko, kaj faris la pilgrimon pro religia motivo, ne kiel turisto. Plie, li havis alian egale honestan motivon, nome, trovi novan edzinon. Orla, kontraste, ne serĉis novan edzon aŭ partneron, estante sufiĉe kontenta kun sia rondo de amikoj en Irlando, kaj sia fraŭlina situacio. Tamen, dum la longa piedirado ili pli kaj pli konatiĝis, kaj kiam ili alvenis al Santiago, ili jam estis bonaj geamikoj, kaj baldaŭ ili iĝis amantoj. Tia estis jam ilia rilato, ke ili decidis pasigi parton de la somero en la irlanda hejmo de Orla en Irlando, kaj parton en la domo de Robert en Francio.
Pasis kelkaj jaroj en tiuj cirkonstancoj; la geamikoj de Orla iĝis geamikoj de Robert, kaj inverse, kelkaj el la geamikoj de Roberto iĝis geamikoj de Orla (sed ne la filinoj, kiuj sentis rankoron pri la fakto, ke ilia patro laŭŝajne trovis anstataŭantinon de ilia forpasinta patrino). Do la restadoj de Orla en Francio ne estis ĉiam agrablaj, precipe kiam la kuracisto de Robert malkovris kelkajn kancerajn tumorojn en lia korpo.
Feliĉe, dum kelkaj jaroj Robert sentis malmultan doloron, kaj laŭŝajne lia malsano ne videble progresis. Tamen, Orla diris al siaj irlandaj geamikoj, ke, kvankam ŝia amanto ne longe vivos, ili restos koramikoj. Robert senplue akceptis, ke ili geedziĝos, sed li neniam formale petis geedziĝon. Edziĝi ne estis intenco de Orla pro la fakto, ke ŝi ne volis loĝi ekster Irlando, kie vivis ŝiaj geamikoj, kaj kie estis ŝiaj personaj interesoj. Samtempe, Robert ne volis loĝi ekster Francio, kie estis liaj familianoj kaj amikoj.
Nur unu kutimo de Robert ĝenis Orlan kaj furiozigis liajn filinojn: li konstante prezentis Orlan al siaj konatoj kiel „mian fianĉinon”. (Supozeble la filinoj pensis, ke Orla deziras posedi la monon de ilia patro, kvankam ŝi nek volis nek bezonis ĝin, estante sufiĉe bonhava. Plie ili timis, ke nova virino uzurpus la lokon de ilia forpasinta patrino en la koro de ilia patro.)
Post iom da tempo, tamen, plia progreso de la malsano de Robert ŝajne kaŭzis, ke lia konduto draste ŝanĝiĝis. Li iĝis eksterordinare ĵaluza kaj diktatora. Kiam Orla ricevis leterojn el Irlando, Robert konstante malfermis kaj legis ilin. Se telefonis al ŝi iu vira amiko (el kiuj ŝi havis multajn, precipe ekskolegojn, kaj konatojn de sia familio), Robert malpermesis tiun kontakton, eĉ se la telefonanto estis ŝia frato. Orla konstatis, ke ŝi povas konversacii telefone, nur ferminte sin en la banĉambro.
Ŝi menciis tiun strangan konduton al la frato de Robert, senkulpigante lin pro lia malsano, sed la frato ridis kaj asertis, ke Robert estis ĉiam ĵaluza tirano, eĉ kiam li estis juna knabo.
Kvankam dum pluraj jaroj la korpo de Robert ne indikis tre evidentajn simptomojn de lia malsano, subite lia stato komencis degeneri. Baldaŭ ŝi tute ne povis lasi lin sola, kaj ŝia amanto iĝis ŝia paciento, malgraŭ la fakto, ke ŝi malmulton sciis pri medicino. Ŝi deziris reiri al Irlando, kie ŝi lasis sian domon kaj sian aŭtomobilon, sed kiam la geamikoj diris, ke ŝi ne povas resti en Francio, ŝi insistis, ke ŝi ne povas forlasi Roberton.
Do iom post iom Orla fariĝis malliberulino kaj sklavino de Robert. Liaj fratinoj faris nenion por helpi sian fraton kaj traktis Orlan kiel servistinon kaj flegistinon. La kancero de Robert iĝis pli kaj pli grava, ĝis li kapablis fari nenion por si mem. Li insistis ke Orla restu konstante kun li kaj venu en la liton kun li, do ŝi apenaŭ povis manĝi aŭ dormi. Ŝi devis lavi lin kaj purigi lin, kiam li malpurigis sin. La plej intimajn kaj malagrablajn taskojn ŝi devis fari sendanke kaj senhelpe. Tamen, Orla restis lojala al Robert.
Finfine, la malsano atakis lian cerbon, kaj li demencis kaj mortis.
Orla nun estis libera.
Orla restis en Francio por la funebraĵoj. Feliĉe, ŝi havis unu kunulinon ĉe la okazo. Antaŭ jaroj ŝia frato edziĝis kun simpatia alzaca virino, nome Annamaria. Nelonge post la geedziĝo la frato mortis en tragika akcidento. Kiam ŝi aŭdis pri la malĝoja sperto de Orlo, la vidvino vojaĝis de Alzaco al la tombejo, kie Robert enteriĝis.
Orla nun sufiĉe bone parolis la francan, do ŝi kaj Annamaria longe konversaciis post la funebraĵoj.
„Vere, la vivo povas esti tre trista”, diris Annamaria. „Ĉu vi konas la poezion de Louis Aragon?”
„Ne”, respondis Orla.
„Li verkis poemon tre malgajan, sed profunde trafan: Il n'y a pas d'amour heureux.” 1 La unua verso komenciĝas jene:
Neniam iam ajn apartenis al la homo
Nek lia forto, nek lia malforto, nek lia koro
Kaj kiam li volas
Malfermi siajn brakojn, la ombro
Estas tiu de kruco.
„Aĥ ne, Annamaria”, diris Orla. „Eĉ en la plej malĝoja amo estas momentoj de ĝojo.”
Annamaria suspiris. „Jes ja, kara. Vi pravas, vi pravas.”
Nikita PIMENOV
Monato 2023/07
Mia konatiĝo kun ĉi libro komenciĝis antaŭ longe. Ekde tiam mi relegis ĝin multfoje, kaj dum ĉiu denova legado mi trovis antaŭe nerimarkitajn detalojn kaj ŝanĝadis mian opinion koncerne la enhavon de la romano.
Ekzemple, dum la unua legado al mi ŝajnis, ke la tiel nomata amhistorio de la Majstro kaj Margarita montriĝas kiel pura, sincera kaj sindona amo. Kiam mi legis tiun tekston, sciante preskaŭ nenion pri la biografio de la verkinto kaj pri la historio de la kreado de la romano, ŝajnis al mi, ke inter la protagonistoj ekzistas absolute vera amo. Fakte, amlinio en la romano aperis pli poste ol la historio pri la diablo, kiu vizitis Moskvon kun sia sekvantaro. Ŝajnas al mi, ke ekzistis objektivaj kialoj de tio, ĉar komence estis dubinde, ĉu Miĥail Bulgakov intencis priskribi la amaĵon. Plej verŝajne la tasko de la aŭtoro estis alia. Tial mi provos pruvi ne nur, ke inter la Majstro kaj Margarita ne estas iu ajn amo, sed ankaŭ kial mi alkalkulas Voland-on, Margarita-n kaj Jeŝua-n, kiu, oni povus supozi, prenis sur sin la aspekton de Jesuo Kristo, al malbonaj personoj.
Kompreneble, mi ne pretendas serioze juĝi, kiun ideon Miĥail Afanasjeviĉ Bulgakov havis, kiam li skribis sian ĉefverkon, al kiu li dediĉis dek du jarojn. Sed mi havas kelkajn pensojn pri tio.
Ekzemple estas konate, ke la aŭtoro pruntis la ideon por sia romano de Goeto, kies verko estis la bazo de la opero de Gounod, Faŭsto. Ĝi estis unu el liaj ŝatataj operoj, kiun li ofte aŭskultis. Estante tre impresita, Bulgakov decidis krei ion similan. Krome, kiel moton de la tuta romano, la verkisto prenis citaĵon el Faŭsto: „... Nu, kiu estas vi? – De l' fort' mi estas ono – Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono.” Tiel en la komenco de la romano la aŭtoro kvazaŭ sugestas, kiu ja estas la mistera profesoro.
Unue mi prezentu tezon, ke Voland, kiel Mefistofelo, estas apriore malbona persono, ĉar li estas Satano. Tio estas rekte deklarita en la teksto, kiam la Majstro klarigas al sia samsortulo, al la poeto Senhejmulo, ke li renkontis Satanon vespere ĉe la Patriarĥa lageto. Oni sciu, ke Bulgakov estis edukita en tre religiema familio. Li bone konis la Sanktan Skribon. En la ĉapitroj pri Jerŝalaim ekzistas konsciaj kontraŭdiroj kun la Evangelioj. Tiuj kontraŭdiroj estas evidentaj. Estas ankaŭ evidente, ke ili ne estas hazardaj, kaj ilia kialo ne estas nekono de la Sankta Skribo.
Malgraŭ la tuta allogeco de Voland kaj la fakto, ke li punas denuncantojn, koruptulojn kaj malŝparulojn, tiu persono estas apriore malbona, ĉar li estas Satano. Por Bulgakov tio signifas ĉion.
Malbonaj figuroj
Se tiu argumento ne estas tute konvinka, mi emas pruvi, helpe de la ĉapitroj pri Jerŝalaim, kies aŭtoro sendube estas Voland, ke li apartenas al malbonuloj. Samtempe la sekvaj ekzemploj celas funkcii kiel argumentoj pruvantaj la tezon, ke ankaŭ Jeŝua estas malbona figuro, ĉar li estas la heroo de la „Evangelio”, kies enhavon ni ekscias de Satano. Jen kelkaj el la plej evidentaj ekzemploj:
Unue, kiam la prokuratoro Poncio Pilato demandas la akuzaton, de kiu gento li estas, tiu respondas: „Mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano ...”, dum la Biblio diras inverse: „tiel same, kiel la Patro min konas, ankaŭ mi konas la Patron” (Johano 10:15).
Due, kiam Pilato konfirmas la mortoverdikton, Jeŝua petas, ke oni liberigu lin: „Ci prefere lasu min foriri, hegemono, mi vidas, ke oni volas mortigi min”. Tamen ni memoras, ke Jesuo Kristo humile portis sian krucon por savo de la tuta homaro.
Trie, Jesuo Kristo estis konata en la urbo kiel profeto. Pri Jeŝua ni legas: „Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.”
Kvare, el la Biblio ni scias, ke Jehudo sin pendumis. En la romano laŭ la ordono de Pilato li iĝis ponardita. Kaj tiel plu, la listo de ekzemploj estas longa. Evidente, ke la enhavo de apartaj fragmentoj de la Sankta Skribo estas kvazaŭ intence turnitaj inverse. Tio estas la Evangelio de Satano.
Neverŝajna amhistorio
Kial do mi alkalkulis ankaŭ Margarita-n al malbonuloj? Komence mi notu, ke la amhistorio en la romano estas priskribita tre neverŝajne kaj afekte, kvazaŭ la renkontiĝo de la Majstro kaj Margarita estus intence aranĝita de iu. Margarita malkaŝe deklaras, ke ŝi forlasis la hejmon kun flavaj floroj tiun tagon, ke la Majstro atentu kaj finfine trovu ŝin: „Do, ŝi diris, ke portante la flavajn florojn ŝi eliris je tiu tago por ke mi finfine ŝin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, ŝi sin estus veneninta, ĉar ŝia vivo estis sensenca.”
Ankaŭ en la romano estas unu rimarko. La Majstro rakontas al la poeto Senhejmulo la historion de sia konatiĝo kun Margarita, menciante, ke ŝi portis flavajn florojn, kaj tuj aldonas, ke flavo ne estas bona koloro. Mi pensas, ke tio estis siaspeca averto, ĉar do tio ne povas esti menciita senkaŭze: „Ŝi portis flavajn florojn! Malbona koloro.”
Margarita ankaŭ admonas la Majstron publikigi la fragmenton. Plej verŝajne, ŝi estis kaŝe sendita al la Majstro de Voland por la sekvaj celoj: unue, kiel muzo, kiu inspiru la Majstron verki la romanon, kaj due, ke Margarita kontrolu la propagadon kaj distribuadon de la romano, ĉar ŝi tiel fervore klopodis, ke la Majstro „kontrabandu en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo”. Ŝi asertas ankaŭ, ke en tiu romano estas tuta ŝia vivo. Tio estas tro nenatura konduto, laŭ mia opinio: „... ŝi konsilis al mi publikigi la fragmenton” kaj „... ŝi diris, ke tiu romano estas ŝia vivo”.
Mi meditis longe, kion povus signifi la sceno, kiam Azazello, veneninte la du geamantojn, alvenas al la palaceto de Margarita por certiĝi pri ŝia morto. Kiel povas Margarita Nikolajevna esti en du lokoj samtempe? Mi trovis ĉi tiun klarigon por mi mem: fakte, tiu Margarita, kiun Voland sendis al la Majstro, ne estis vera persono, sed nur kopio. Kaj oni mortigis la veran Margarita-n nur por neniigi la spurojn.
Nun rilate al tio, kial Voland principe bezonis la Majstron por skribi la romanon. Kiel ni jam verdiktis, la romano pri Poncio Pilato estas la Evangelio de Satano. Kiel oni scias, anĝeloj (kaj ankaŭ Satano en la pasinteco estis anĝelo) ne estas kapablaj je kreivo. Ili estas kreive senfruktaj. Por skribi la romanon, Satano bezonis personon, kiu sub la influo de malbonaj fortoj skribu ĉion necesan. Krome, kiel la Evangelioj estis verkitaj de disĉiploj de Jesuo Kristo, tiel la Evangelio de Satano ankaŭ devus esti verkita de mortemulo. Por tio Voland kvazaŭ akcelas la fakton, ke la Majstro gajnas cent mil rublojn, forlasas sian oficon kaj dediĉas tutan sian liberan tempon al la romano pri Poncio Pilato.
Tial eblas konfirmi, ke Voland, Jeŝua kaj Margarita estas malbonaj personoj. Ĉiuokaze, ili estas parto de la malbona forto. Jeŝua – ĉar li estas imagaĵo de la fantazio de la Majstro, kiu estas forte influita de la rakontoj de Voland. La figuro de Margarita povas esti interpretita dumaniere. Iu vidas ŝin kiel ekzemplon de abnegacia amo. Por mi tiu amo estas diskutinda.