Noveloj - Monato 2022

Reen al ĉiuj noveloj


Akbota

Evgenij GEORGIEV

Monato 2022/12

Komence nenio antaŭsignis katastrofon. Tamen ekknaris la pordo, malhela svelta figuro fulmrapide sagis la domon, kaj aŭdiĝis terure korŝira plorego. Akbota falis surplanken, skuante la ŝultrojn kaj ĉiusekunde singultante kun ĝemoj.

– Mi ne volas edziniĝi al tiu virporkaĉo! – ŝi balbutis kaj levis la kapon, serĉante per ĉarmaj nigraj okuloj tra larma inundo sian fraton, kiu eksterdube staris en la ĉambro.

Estis precize la 6a horo matena. Likvakristala lumtabulo de elektra horloĝo stelumis sur diligente kretita muro en duonobskuro. Ruĝeta lumo de ĝi, kunfandiĝante kun apenaŭ penetranta tra la masivaj tolaj kurtenoj sunrebrilo, reliefigis la magran meblaron ĉirkaŭe: lignan malplenan tablon, elektrontuban korean televidilon sur malalta kredenco, florpotojn sur fenestrobretoj, neĝblankan liton en angulo; apud la lito estis malgranda kofro kun nacia ornamaĵo, kaj tri malmultekostaj poŝtelefonoj en vico laŭ ies ordemo kuŝis tie.

Akbota daŭre ploris.

Ŝia frato, mezaĝa belega larĝaŝultra kazaĥo kun vizaĝotrajtoj tre similaj al tiuj de la fratino, kvazaŭ paralizita, ekpiedpremis la plankon apud la ŝirmita fenestro kaj turniĝis.

– Kion vi diris? – lia voĉo tremis pro kolero.

– Virporkaĉo! Jes! Ĉu vi vidis lin? Nur vila virporkaĉo kaj nenio pli – la junulino ĉagrenmiene kun peza ofendo mordis la malsupran lipon.

La frato malrapide alpaŝis.

– Leviĝu!

Timego ombris ŝian vizaĝon. Surgenuiĝinte, la povrulino kun enorma espero rigardis al la frato. Eĉ larmoj preskaŭ sekiĝis.

– Leviĝu – mallaŭte ripetis la frato, tute sombriĝante. – Ĉu tiajn aĵojn vi lernis en la lernejo? Aŭ ĉu eble en viaj sociaj retoj?

Akbota eĉ ne moviĝetis, nur peteme gestis per manplatoj.

– Pardonu! Mi nenion povas fari! Li naŭzas min – la voĉo, iam preskaŭ velura, nun estis obtuza kaj fremda.

Ŝi ĉirkaŭprenis liajn malpurajn gumtolajn botojn, sed tuj estis piede forpuŝita.

El unu el la botoj aperis militema skurĝo kaj minace pendiĝis super ŝia kapo. Nenion eldirante, la frato levis la longan belan jupon de Akbota kaj disŝiris la blankan kalsoneton. La fratino ekkriis. Horora frapego plaŭdis, postrestigante skarlatan spuron sur la delikata haŭto de gluteo. Plia kaj plia frapo. La krio transformiĝis al ia sovaĝa ŝriko.

– Mi vin instruos kiel pliaĝulojn estimi – siblis la frato. – Sinjoro Asilbaj por vi laŭ neŝancelebla kudalik1 estas destinita. Knabinaĉo! Mi elbatos el vi tiun fekon! Nenia Interreto plu!

Post deko da batoj la skurĝa punado ĉesis. Pro hontego Akbota estis plene preta dissolviĝi en la malfreŝa aero de la kabano. Per unu mano ŝi ŝirmis la pubon kaj per la alia strebis pluki ĉifonan reston de sia subvesto.

Subite la frato provis per akra movo demeti ŝian polmon de la vulvo, sed malsukcese.

– Se vi ne estas virgulino aldone, mi vin simple mortigos. De vi eblas atendi ion ajn – estis eldirite kun tia trankvilo, kvazaŭ temus pri la plej ĉiutagaj aferoj: ekzemple, pri instrukcioj kiel kuiri besbarmak2. – Montru!

Akbota ĵetis sin for; surpiediĝis, ordigante la jupon. Mirinde facile per la tuta korpo ŝi impetis al la pordo kaj forkuris.

La frato hezitis (ĉu indus postkuri?), sed fine restis. Li senemocie enbotigis la skurĝon, levis la kurtenojn, alrigardis al la korto kaj penseme diris:

– Pro tia kalim3 vi eĉ al la diablo mem edziniĝos ĉe mi ...

Dumiome strabinte tra la fenestro, li aldonis:

– Kaj la poŝtelefono via estas konfiskita ekde nun.

***

Svatistoj venis ĝustatempe. Tiuj ne estis familianoj, sed pure dungitoj de la patro de la estonta edzo. Ili estis du bravuloj, vestitaj je ledaj jakoj. Kaj unu el ili ial tre similis al la aktoro Thomas Jeffrey Hanks, spite al sia azia aspekto.

Malgraŭ la deziro de la fianĉo sekvi ĉiujn nuancojn de la tradicia nacia nupto kaj antaŭnupto, ĉe ili mankis ĉevaloj. Kaj mankis ankaŭ multo, kio ĉeestis en la antaŭaj tempoj, verdire.

Novmodela nigra Land Roveralglitis al la celata vilaĝo en kristala printempa tago sen ajna peno, kiel orienta venteto, kiel paperŝipeto en la rojo, surakvigita de iu bubo je stria pantalono, kiel facilmova kolombo. Post la aŭto tiriĝis remorkmaniere ega ĉaro, en kiu estis ĉio, por kio ne sufiĉis loko en la kofrujo. En la ĉaro estis arĝenta manĝilaro, feloj, bokalego da kumiso 4, viando de kelkaj klonitaj ŝafoj, dek kvin brikoj da sojfaba proteino, mielo, paro da ruĝaj mokasenoj kaj meze solene situis vera fera perlo: multekosta gasa elektrogenerilo kun ŝtala farbita framo. Tio estis nur eta parto de la plenaĵo, kiun oni devis pagi kontraŭ la fianĉino. Efektive, ankaŭ la mono estis atendata.

Maljuna virino en nacia kostumo kun sulkoplena laca vizaĝo eliris por renkonti la karajn gastojn. Tio estis la patrino de Akbota.

– Bonvenon, karaj! La ĉevalojn trinkigu unue, kaj ĉio cetera poste aranĝiĝos – la virino montris al du siteloj, anticipe preparitaj kaj orfece starantaj ĉirkaŭ plektobarilo.

Ŝia filo, la batema kruelulo kun nun precize tondita kaj kombita hararo, same elkabaniĝis. En liaj manoj estis bruna libro kun la titolo "Kazaĥa nupto. Tradicioj kaj kutimoj de la kazaĥa popolo" kaj koloraj ilustraĵoj. Salivuminte fingron, li foliumis al la sekva paĝo kaj avide legis plu. Nelaŭmezura solena ŝapano 5kun malhelverda rebrilo de luksa ŝtofo pendis sur li, kiel sur birdotimigilo. Triangula ĉapo kronis la kapon. Fine de la hasta librokonsultado sekvis ia stranga gesto, ĵetita direkte al la alvenintoj, komplota palpebrumo kaj komplete idiota rideto.

La svatistoj interŝanĝis la rigardojn.

– Trankvilu, lastatempe ĉiuj nacioj ne memoras siajn radikojn – apenaŭ distingeble flustris unu al la alia.

Post reciprokaj varmaj salutoj ĉiuj eniris la domon por tagmanĝo. La tablo plenplenis je diversegaj festaj bongustaĵoj, kiujn nombri kaj nomi eĉ ne sencon havas. Rimarkendas nur, ke la familio de la fianĉino por prepari ĉion dronis en ŝuldaro.

Jam sidiĝinte, antaŭ ol komenci manĝi, unu el la svatistoj (tiu, kiu similis al Tom Hanks) eltiris el la poŝo malallogan grizan skatolon kaj malfermis ĝin antaŭ la du ekstreme scivolaj rigardoj. La frato tuj ektusis kaj rapidege prenis la skatolon. Tie kuŝis malgranda orbriko.

– Kaj por la niaj, kaj por la viaj; kaj por kamelo, kaj por kamelino ... – li malnaturece ekĝemdeklamis, kaŝante la skatolon en la ĉebrusto.

La patrino provis malstreĉi la plumban silenton, disverŝiĝintan kvazaŭ densa kamelina lakto. Ŝi etendis la dekstran manon kaj, duonklinante sin, plejeble lakone preskaŭ elkriis:

– Gustumu!

Tiu svatisto, kiu fordonis la oron, tro klare subridis, sed akceptis la inviton per dufoja mordo de iu vianda peco.

– Kial, panjo, brando ne estas je dispono? – gaje demandis la alia svatisto kaj tuj ekhontis pri sia demando.

– Арақ атаңнан қалған ас емес! 6– respondis la maljunulino.

– Saĝaj vortoj ... – la viroj kompreneme kapjesis.

Ĉiuj manĝis, konversacio stagnemis.

La devo laŭdi la baldaŭan edzinon (aperinta, precipe, danke al tiu sama bruna libro) pelis la familianojn urĝe konstrui iun honorigan oratoraĵon. Sed la patrino estis diskreta laŭnature kaj la pezon de tiu nepraĵo prenis sur sian potencan dorson la frato.

– Ĉu vi scias, kia lertulino ŝi estas? – tuj komencis li, al neniu turnante sian parolon persone, sed kun mirakla entuziasmo.

– Bonvolu rakonti – indiferentis ies maĉantaj makzeloj.

– Nu, ŝi... Ŝi iufoje helpis al mi masakri skeletojn en la ludo Minecraft... La tuta arbaro liberiĝis! Kaj kiel delice ŝi muzikas per kobizo 7! Cetere, ŝi ajnan arton scipovas – la improvizita panegiro ŝajnis esti tre plaĉa al ĝia kreinto.

– Kaj kie ŝi estas? Tre scivol… Uf – la svatisto, kiu informiĝis pri brando, ne finis la frazon. Kaj ĉe Tom Hanks la okuloj el okulkavoj preskaŭ elfalis. Ne senkiale.

Lia kunulo en despero provis movi la brakon, tamen ne nur brako lia, sed ankaŭ la tuta korpo estis firme alkudrita al la mola sidloko de la seĝo, kaj la kruroj de la seĝo mem estis abunde ŝmiritaj per iu glueca substanco. De sub la tablo elkuris nudpieda barba nano kun ruĝa lana fadeno, enmetita al ŝtala kudrilo, enmane. Sur lia kapo estis ridinda trikita ĉapo, alvokita, evidente, transdoni iun aŭtentikan tradicion.

– Monpuuuno, monpuuuno! – ekhurlis la nano, kiel urseto transiris la lokon, montris lilan langon kaj malaperis en la pordokadro.

– Sed mi ja ne dormis. Eblas nur, kiam oni ekdormas – protestis la alkudrito.

– Eblas ĉiam, kiam vi kolerigas la mastrojn! Kaj vi per via malkonvena demando kolerigis nin – replike enŝovis la frato.

Dumjarcentaj nuptaj tradicioj turnis sin per malagrabla flanko por la svatistoj.

– Akbota ne havas patron; mi, pliaĝa frato, estis kaj estas patro por ŝi – daŭrigis li. – Mi ne rajtas endanĝerigi ŝin per ia dubinda parenciĝo, miksante ŝian sangon kun la sango de iu drinkemulaĉo.

– Vi mem estas mulaĉo. Ne mi ja edziĝas ... – apenaŭ prononcaĉis la alkudrita, tute malĝojiĝinta svatisto, eltirante monujon por repagi sian malgloron.

Li eligis kvar novajn kraketantajn monbiletojn de la plej alta valoro kaj jam volis kaŝi la grasan monujon, sed la demandema rigardo de la frato elŝiris el liaj manoj iom pli, ol estis atendite.

La manĝado pluis.

Por la patrino la tuta procezo de svatado estis netolerebla. Al ŝi ne eblis rigardi sen kompato. La miopaj okuloj tien kaj reen vagis, kvazaŭ naĝante en ia malhela nebulo. La mentono flaviĝis, la vangoj palis. Anemiaj lipoj per nervozaj movetoj atestis la proksiman ekploron.

Fine ŝi streĉis la fortojn kaj vokis per febla interrompa voĉo:

– Akbota, aliru ĉi tien, kara!

Multsignifa foresto de ajna responda sono maltrankviligis ĉiujn, ĉar komence estis promesite, ke la junulino nepre prezentos sin hodiaŭ. Por tiu celo ŝi jam estis devigita ellerni iun dancon, kiu estis provludata akompane de kaseda magnetofono ĉiuvespere je la sama horo sub la severa rigardo de la frato.

– Ĉu ŝi forestas? Kaj kiel svati eblas ĉi-okaze? – la svatistoj eksusuris, kiel terpomskaraboj en lada skatolo. Al la povra patrino kostis multe da peno admoni ilin ne tuj forveturi. Al la vortoj de la frato ili neniel fidis, des pli ke li jam murmuradis la plej pintajn deliraĵojn. Rezulte, oni decidis serĉi kune.

Dum kelkaj horoj daŭris la serĉado endome, en ĉiuj kaŝitaj lokoj de la korto, en la ĝardeno. La frato eĉ vizitis la subtegmenton kaj falis de la eskalo dum la ledaj svatistoj ŝprucigis sinceran ridon. La frato gratis la kontuzitan pugon kaj, intertempe, preterirante la puton borderitan de grandaj rondaj ŝtonoj en la korto, ne detenis sin kaj ĵetis fluan rigardon ankaŭ tien, internen. Tio, evidente, ne kontentigis lin, kaj post momento li profundigis la kapon al la puta aperturo. Eĥo pigre respondis ĉiujn tien ŝutitajn vokalojn. Li ial estis firme certa, ke Akbota estas ene. La afliktiĝo pro la mala fakto trovis eliron en ŝmaca kraĉo rekte en la puton.

Estis pridemanditaj ĉiuj amikinoj de la junulino. Neniu donis iun almenaŭ iomete utilan informon.

Fine la alkudrita svatisto eksentis intensajn intestajn spasmojn pro la riĉa tagmanĝa regalo. Enirinte lignan latrinon, li ekvidis, ke iu, vestita je bunta virina robo, pendas sur ŝnuro rekte super la kloaka truo.

– Ĉi tien! Tuj! Jen la fianĉino – vokis li.

Sed tio ne estis la fianĉino. Sur sako da terpomoj, zorgeme ĉirkaŭvolvita kelkloke per dika fadeno (kiel oni rimarkis poste), estis surmetita robo. La ĝenerala impreso estis perfekta; eĉ du kruroj (ŝtrumpoj, remburitaj per koloraj ĉifonoj) en malpuraj galoŝoj svingiĝis sub ĝi. Anstataŭ kapo ĉe la pupego estis brasiko en retsako.

Ĉiuj stulte gapis, kaj nur la patrino svenis. Feliĉe ŝi eksentis sin pli bone, kiam oni eksplikis al ŝi, ke tie, sur la ŝnuro, ne estas ŝia filino. Sed Akbota malaperis por ĉiam. En la vilaĝo aktive cirkulis la famo pri tio, ke ŝi prunteprenis la motorciklon de onklo Beka, forveturis kaj jam loĝas en Kirgizio, en la metropolo.

Kiu scias precize, kien ŝi eskapis ... Nur ŝia blanka nupta robo kun bluaj falbaloj restis kaj servas por la familianoj kiel muta riproĉo.

Kudalik estas nacia kutimo de kazaĥoj, nogajoj, uzbekoj, turkmenoj kaj kirgizoj. Ĝia senco estas en tio, ke gepatroj, parencoj aŭ kuratoroj de neplenaĝaj aŭ eĉ fetstataj infanoj interkonsentas pri la venonta geedziĝo de ili.

Besbarmak estas tradicia plado de tjurk-lingvaj popoloj: farunaĵo kun viando.

Kalim estas tradicia kutimo de multaj orientaj popoloj, elaĉeto, donata de fianĉo al la gepatroj de la fianĉino.

Kumiso estas fermentinta acida ĉevalina lakto, populara trinkaĵo en Kazaĥio.

Ŝapano estas tradicia kazaĥa supervesto.

Kazaĥe: Vodko ne estas la plado, kiun heredigis via avo.

Kobizo estas antikva tjurka arĉa muzikilo.


Detektivromanoj kaj la irlanda lingvo

Garbhan MACAOIDH

Monato 2022/08-09

Detektiva fikcio estas hodiaŭ unu el la plej popularaj ĝenroj de literaturo. Frua formo de mistera kaj murda fikcio ja ekzistis en la frua 19a jarcento, sed detektivromanoj en la moderna senco ekaperis nur en la mezo kaj la fino de tiu jarcento. La jaroj inter 1920 ĝis 1939 estas rigardataj (almenaŭ en anglalingvaj landoj) kiel la „ora epoko” de detektiva fikcio.

Sendube unu el la plej legataj detektivromanoj estas Murdo en la Orienta Ekspreso de la angla romanistino Agatha Christie, kiu estis eldonita en 1934. De tiam aperis versioj en pli ol 100 lingvoj, inkluzive de Esperanto (tradukita de Cecil Charles Goldsmith, kiu nomis sin Etulo, kaj eldonita en Anglio de The Esperanto Publishing Co. Ltd). Krome en 1974 kaj en 2017 estas faritaj filmaj versioj de la romano. Televidaj adaptaĵoj estas faritaj en la germana en 1955 kaj en la japana en 2015.

Kvankam en la pasinteco verŝajne la plimulto de tiaj libroj estis eldonita en Britio kaj Usono, aktuale furoras detektivaj romanoj kaj filmoj de skandinavaj kaj islandaj verkistoj. Kompreneble hodiaŭ troviĝas detektiv- kaj krim-literaturo en preskaŭ ĉiuj skribataj lingvoj, do anglalingvanoj ne plu havas iun ajn kvazaŭan monopolon pri krimromanoj.

George A. Birmingham

En Irlando unu el la unuaj aŭtoroj, kiuj skribis detektivromanojn (kune kun aliaj literaturaĵoj: sociaj verkoj, nefikciaj ktp) estis George A. Birmingham, kies vera nomo estis James Owen Hannay. Li naskiĝis en Nord-Irlando, estis de skota origino kaj post studado de teologio iĝis pastoro en la anglikana preĝejo de Cathair na Mart (angle: Westport), unu el la plej belaj urbetoj en okcidenta Irlando. Malkiel la plej multaj protestantoj de brita deveno loĝantaj en la Verda Insulo dum la brita regado, Hannay estis ano de la movado por irlanda sendependigo kaj membro de Gaela Ligo, la organizaĵo por konservado de la irlanda lingvo. Tamen li verkis siajn romanojn ne en la irlanda, sed en la angla, kaj liaj verkoj gajnis iom da ĝenerala populareco, kaj ankoraŭ estas legataj kaj aĉeteblaj.

En la plej granda hotelo de Cathair na Mart estas salono dediĉita al la memoro de George A. Birmingham. Sur la muroj pendas fotoj de la familio Hannay kaj aliaj memoraĵoj pri la verkisto. Krome apud la pordo de la ĉambro staras vitroŝranko kun diversaj ekzempleroj de libroj verkitaj de Birmingham. Tio ne estas la sola omaĝo al la plej konata aŭtoro de la urbo. Eblas viziti ankaŭ la biendomegon de la loka lordo (nomata Westport House), kiu nun apartenas al la posedantoj de la hotelo, kaj kie estas montrataj vaksfiguroj de gravaj personoj asociitaj kun Cathair na Mart, inkluzive de Birmingham / Hannay.

Irlandaj romanistoj

Kvankam George A. Birmingham ne verkis detektivromanojn en la irlanda (gaela) lingvo, pluraj irlandaj romanistoj ja eldonis tian literaturon ekde la 20a jarcento. Inter la plej konataj aŭtoroj de krimfikcio en la irlanda estis Cathal Ó Sandair, kiu eldonis pli ol 160 librojn en la lingvo. Li estas kreinto de la fikcia detektivo Réics Karló, kiun, Ó Sandair konfesas, inspiris la angla detektivo Sherlock Holmes kreita de la verkisto brita Conan Doyle, kiu aperis unue en 1884.

Pli aktuala aŭtoro de krimromanoj en la irlanda lingvo estas Anna Heussaff, filino de bretona patro kaj irlanda patrino, kiu jam eldonis tri librojn de ĉi tiu ĝenro, kune kun rakontoj por infanoj.

Bedaŭrinde ne sufiĉe da irlandanoj preferas legi en la irlanda, do la merkato por libroj en la nacia lingvo estas malgranda.


Instruisto Ro

Chielismo WANG Tianyi

Monato 2022/08-09

Li atingis la kunvenejon ne tre frue, kalkulinte ĉirkaŭ tridek minutojn antaŭ ol okazos la oficiala malfermo de la kunveno. Li opiniis, ke li estas instruisto aŭ instruinto de malnovaj lernintoj, kiuj aŭskultis lian senpagan lecionon pri Esperanto antaŭ kelkdek jaroj, kiam okazis vaste entuziasma lernado de Esperanto en Ĉinio. Laŭ lia memoro, la verva lernado daŭris kelkajn jarojn, kaj li partoprenis la lernadon apenaŭ dum duonjaro, ĉar li devis forlasi ĝin pro vespera instruado pagata de mezlernantoj, kiuj preparis sin por studi ĉe la altlernejo. Malgraŭ tio la mallonga instruado donis al li agrablan impreson.

„Saluton, instruisto Ro! Varman bonvenon al nia kunveno!” tre ĝoje bonvenigis lin lia lernintino Gaja, kiam li nehaste atingis la ĉefpordon de la kunvenejo. Sekve, Gaja intime kondukis lin, ke li kiel grava gasto oficiale eniru la kunvenejon.

„Saluton, instruisto Ro! Bonvenon! Bonvenon!” ĉiuj turnis la rigardon al li, kaj li sentis sin honorata. Oni memoru, ke li instruis nur du aŭ tri lecionojn pri la alfabeto de Esperanto, kiam li gvidis Esperanto-kurson kun tiom da junuloj, aŭdinte ilian tre fuŝan prononcon, precipe de la langopinta konsonanto R, kiun neniu alia kursgvidanto povis vibrigi. Li stariĝis kaj bele rulis la konsonanton R. Li povis bele prononci, ĉar la rusa lingvo estis deva, kiam li studis en universitato, kaj lia instruisto de la rusa lingvo venis de Sovetunio!

„Instruisto Ro, bonvenon al nia fotoeksponejo, mi petas!” refoje ĉe li aperis Gaja.

„Aĥ ...” Ankoraŭ restis en lia memoro.

„... rigardu tiujn fotojn ...” mire elbuŝigis Gaja „tiam instruisto Ro estis tiel juna kaj belaspekta!”

Li alrigardis kaj vidis la foton, sur kiu li staris meze inter junuloj, eĉ knaboj, kaj li surhavis nigrakadrajn okulvitrojn, mienante pripenseme kompare kun tiuj naivaj junuletoj. Jes, tiam li estis jam mezaĝa, kaj utopiaĵo ne interesis lin. Strange: ĝis nun li ne sciis, kial lin allogis Esperanto-kurso, kaj li eĉ instruis la alfabeton en la kurso. Malgraŭ tio la malnova foto notis lian vivspuron, ke li iam renkontiĝis kun Esperanto.

„Instruisto Ro, jen estas gasto el Siano. Jen estas gasto el Dandono. Jen estas gasto el ...” Gaja ĝentile konatigis lin kun gastoj el aliaj urboj.

„Tre agrable, ke mi havas la honoron konatiĝi kun Vi, estimata instruisto Ro ...” formale salutis la gastoj el aliaj urboj, tenante lian manon.

Li ankaŭ sinjore tenis manon post mano, sen paroli al la gastoj. Fakte, li ne povis kompreni la formalan frazon, kvankam li povis diveni ĝian motivon. Esperanto estis fremda al li, ĉar en sia hejmo li eĉ ne povis trovi iun ajn libron en aŭ pri Esperanto. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam liaj alfabetaj lernintoj Gaja kaj aliaj vizitis lian loĝejon, invitante ilian ĉeeston memore al la tridekjara datreveno de la Esperanto-movado en lia urbo Anjon, li hezitis, eĉ rifuzis la inviton, konsiderante sian maljunecon kaj la alfabetan nivelon pri la lingvo. Finfine li akceptis la inviton, ĉar al li plaĉis la sincera invitado kun vera estimo al lia personeco, kaj ŝajnis, ke li ree havas tian senton, kiam li fiere ekstariĝis, belludante la langotreman konsonanton R antaŭ tiuj lernantoj.

Nun li konsciis, ke li ne devas ĉeesti ĉi tiun datrevenan kunvenon, des pli kiel grava invitito, ĉar li ne havas socian altrangon, kaj li estas instruisto ĵus pensiiĝinta, eksinstruisto. Lia instruisteco pri Esperanto estis ridinda antaŭ la gastoj el aliaj urboj, eĉ antaŭ lernintoj kiel Gaja kaj aliaj, kiuj okupiĝas pri Esperanto multjare ĝis hodiaŭ.

Dum lia meditado malfermiĝis la kunveno. Gaja kiel animantino invitis gravulojn kaj gastojn doni salutadon laŭ la vico ankaŭ por lia salutado. Li ne volis siavice saluti kaj indikis tion per mansvingo sen voĉo, ĉar li ne povis elparoli eĉ unu frazon en Esperanto. Li ne volis meti sin en embarason sur la salutpodio.

Sekvis la unua prelego en Esperanto. Li sentis sin analfabeta antaŭ la prelegado. Iom post iom li sentis sian langon senmova, eĉ ne kapabla por belludi la konsonanton R. Li jam ne povis ree havi fieran memoron pri sia belludado per R antaŭ tiuj junetaj kursanoj, kvankam tiam ankaŭ li fakte estis alfabeta kursano, tamen aliaj nomis lin instruisto, ĉar li povis prononci la langotreman konsonanton R. Nun li sentis sian restadon senvalora. Li decidas foriri de la kunveno.

Finfine finiĝis la unua prelego. Li stariĝis kaj retrovis la iaman senton. Li senhezite iris al la podio. Li laŭte alvokis, „Mi proponas, ke ni ĉiuj stariĝu!”

Tuj silentiĝis ĉiuj ĉeestantoj, kiuj ne komprenis, kio okazas ĉe ĉi tiu maljunulo, nomata Esperanto-instruisto de lokaj esperantistoj. Okaze de la silenta momento li refoje laŭte alvokis, „Mi proponas, ke ni ĉiuj kapkline salutu al Zamenhof, dankante por lia kreo de Esperanto”. Malgraŭ la reago de ĉeestantoj li turnis sin al Zamenhofa portreto sur la podia ekrano, kaj komencis kapkline salutadi al Zamenhof. Sekve ĉiuj ĉeestantoj senkonscie stariĝis kaj ankaŭ kapkline salutis al Zamenhof ...

Post la salutado li sentis sin liberiĝi for de Esperanto. Li ne rigardis al la aliaj, eĉ ne al siaj lernintoj, li flanken iris al la elira pordo apud la podio, kaj kapleve kaj firmpiede eliris tra la pordo. Ĉiuj gapis, ankaŭ lia lernintino Gaja!


La boato

Julian MODEST

Monato 2022/07

Jam de jaro en la urbo regas kaoso. Estas pafoj kaj eksplodoj. Sur la stratoj kuras armitaj viroj. Multaj domoj estas ruinigitaj, la vendejoj – fermitaj. La timo glaciigas nin kaj eĉ sonon ni ne povas prononci. Dum tutaj noktoj ni ne dormas. Mi kaj miaj fratinoj premas nin al panjo kaj ni ne kuraĝas ekmoviĝi. De matene ĝis vespere ni estas en la domo. Nur paĉjo de tempo al tempo eliras. Li revenas malfrue vespere, portante ian manĝaĵon, kiu tute ne sufiĉas por ni kvin. Ni manĝas silente, pene maĉas la sekajn panpecetojn. Ekstere oni ne ĉesas pafi. Ni tremas kiel arbfolioj vipataj de malica vento. Eksplodas bombo post bombo.

– „Ĝis kiam daŭros tio?”, flustras panjo.

Ŝi jam tre malofte parolas. Nur la teruron ni vidas en ŝiaj grandaj malhelaj okuloj, similaj al du profundaj kavoj. Ŝiaj manoj tremas. Panjo iĝis tre maldika kiel ombro kaj ni eĉ ne aŭdas ŝiajn paŝojn, kiam ŝi singarde paŝas en nia unusola ĉambro. La bomboj delonge detruis niajn aliajn du ĉambrojn.

Nun ni ĉiuj estas en la eta ĉambro, sed ĝi ŝajnas al mi vastega. Ni kvarope, panjo, miaj du fratinoj kaj mi, sidas senmovaj en ĉambrangulo. Ni ne parolas, ne konversacias. Mi sidas sur la planko kaj ne kuraĝas eĉ spiri. La tempo pasas ege malrapide. Mi provas rememori la belajn pasintajn tagojn, kiam mi frekventis la lernejon. Tiam la lernejaj koridoroj zumis kaj la klasĉambron lumigis suno. Nun, en nia malluma ĉambro, mi kvazaŭ vidas etan lumradion, kiu lumigas la vizaĝon de konata knabo. Eble li amis min, sed ne kuraĝis diri tion al mi. Mi same amis lin. Liaj okuloj brilis kiel grandaj olivoj kaj lia hararo estis densa kaj nigra. Mi ne povas forgesi lin, sed jam de tuta jaro mi ne vidis lin. Mi vidas ankaŭ la vizaĝon de mia instruisto, liajn malhelverdajn okulojn kaj mi kvazaŭ aŭdas lian molan varman voĉon. Li ofte diris: „La bono venkos la malbonon!” Ĉu li kredis tion aŭ li nur deziris, ke ni ne senesperiĝu? Kie estas la knabo, kiun mi amis, kaj kie estas mia instruisto, kiu kredis je la bono?

Mi sidas en la ĉambrangulo kaj de tempo al tempo mi flustre ripetas: „La bono venkos la malbonon!” Tamen mi jam ne kredas tion.

Denove fortaj pafoj igas min tremi. Mi provas diveni, kie ĝuste en la urbo oni pafas kaj kie falas la bomboj. En la ĉambro mi ŝajne aŭdas la flustron de panjo: „Ĝis kiam daŭros tio?”

Subite venas paĉjo. Li diras: „Mi decidis!” Lia voĉo eksonis terure. Kion li decidis?

„Prenu iom da vestoj kaj ni iru!”

„Kien?”, flustras time panjo.

Ŝi neniam kutimis demandi paĉjon pri io, sed nun time ŝi demandas lin.

Paĉjo ne respondas. Ni ekstaras de la planko. En la mallumo ni prenas kelkajn vestojn kaj iom da manĝaĵo, kiu estis restinta. Ni eliras.

Sur la strato ni rapide iras post paĉjo. Ni trapasas etajn stratojn, ruinigitajn domojn, en kiuj jam delonge loĝas neniu. Post duonhoro ni estas ĉe la mara bordo. Paĉjo haltas. Ĉi tie staras boato. Paĉjo puŝas ĝin al la maro.

„Eniru la boaton!”, diras seke li. „Iru! Dio estu kun vi!”

„Kaj vi?”, demandas panjo.

„Mi restos!”, lia voĉo eksonas firme.

Ni eniris la boaton. Panjo ekremas. Paĉjo longe staras sur la bordo, rigardante nin. Iom post iom lia figuro iĝas ĉiam pli malgranda kaj fine tute malaperas.

Mi ne memoras, kiom da tempo la ondoj portis la boaton. Kelkfoje la suno aperis kaj malaperis. Maristoj el granda ŝipo rimarkis nin. Ili parolis nekonatan lingvon, sed savis nin. Mia instruisto pravis: la bono venkis la malbonon!


La nedecidema kvarko

Tagiĝa Gvido

Monato

aŭ ĉu la kato vivas?

Saskia sidis fiksrigardante antaŭ si. Apatie ŝi ludis per dentopikilo en preskaŭ malplena glaso, en kiu tranĉeto da citrono flosanta sur fundeto da juniperbrando kun sodakvo furioze klopodis eskapi la pikantan aĵon. Ŝi apenaŭ suprenrigardis, kiam mallaŭta, basa, varma voĉo petis: „Ĉu tiu ĉi bufeda tabureto estas libera?” Ŝi grumbletis ion-tion. Ne interesis ŝin. La tabureto estis libera ... Fakte, ĝi ĵus liberiĝis post kiam ŝia apartamentkunulino – ĝis antaŭ apenaŭ horeto ŝi nomus ŝin „amikino” aŭ eĉ „plej bona amikino” – aplombe komunikis, ke ŝi intencas loĝi kun sia koramiko kaj do, ke ekde hodiaŭ ŝi lasas la tutan apartamenton al Saskia ... inkluzive la lupagon, kompreneble, kiu superis multe tro ŝiajn buĝetajn rimedojn. Tiu fakto estis la facile komprenebla motivo, kial ili antaŭ pli-malpli unu jaro decidis lupreni kune la apartamenton. Por ambaŭ la sumo estis tro alta, sed duope – juste dividante – ili kapablis ĝin pagi. Ke la kontrakto entenas nur ŝian nomon, Saskia Selo (ne familiano de la samnomaj Karu kaj Petro) nur ŝuldiĝis al la fakto, ke la posedanto rifuzis enigi du nomojn en la kontrakton, kaj iu aŭ alia kvarko en la kosmo estis stirinta la kontraktajn devojn en ŝian direkton. La ideo, ke ŝi kaj ŝia kunloĝantino pro tio ekde tiu momento estas eterne interligitaj, ne leviĝis en ŝia kapo. Ke tiu interligo nun evidentiĝis malvera, kontraŭvole havigis al ŝi vigle vivecan kapdoloron.

Tial ŝi nun do sidis fiksrigardante sian preskaŭ malplenan glason kaj estis al ŝi fekegale kiu ajn kreitaĵo per kiu ajn kvarko estas stirita en ŝian direkton. Ŝi mem nepre portu la tutan respondecon pri sia estonteco, kaj ne lasu ĝin al iu aŭ alia hazardo, ekzemple al mola, varma voĉo, kiu apud ŝia orelo en base flustra tono petis, ĉu iu arbitra bufeda tabureto en la kosma – komika – konstelacio estas libera aŭ ne. Sed la voĉo obstine, tede daŭre penetris ŝian orelon. La voĉo estis loginta la bufedistinon al si kaj ĝi nun demandis al Saskia – kun afabla obstineco, sed sen altrudiĝanta afableco – ĉu li povus proponi al ŝi la saman mendon ...

Senintence – ĉu tamen devigas ŝin kvarkoj? – ŝi flankenrigardis kaj ŝi vidis iome palecan vizaĝon – malbone razitaj vangoj, sufiĉe granda nazo kaj strigokulvitroj – kiuj laŭ ŝi ne akordiĝas kun la voĉo kaj ankaŭ ne apartenas al la aro da viroj, kiujn ŝi nomus „belaspektaj”. Tamen ŝi kapjesis, en unu gluto malplenigis sian trinkaĵon kaj ŝovis la glason en la direkton de la bufedistino.

Ĉu tio estis la motivo, kial ŝi indiferente akceptis la inviton? Ĉu akceptis ŝi la trinkaĵon pro tio, ke ŝi estis centprocente certa, ke nenia ajn kvarko, kie ajn en la universo, iam ajn en la tempospaco povus konvinki ŝin, ke tiu persono estus la vere ...? Kaj tamen, tiu ago ekigis ĉenreagon en kiu unu afero okazigis alian. La juna viro sin prezentis Andreo. (Krom se la familia nomo estus Ĉe, tiu estis vere tiel tede ordinara nomo, ke ĝi neniel troviĝus en la nuntempe aktualaj furorlistoj – do plia garantio, ke la kontakto enhavis nenian danĝeron pri estontaj komplikaĵoj.) Laborposteno, iu tutnormala. Kiel ankaŭ ŝia. Kio povus esti pli triviala ol instruistino en baza lernejo, kiu enkondukas sesjarajn etulojn en la arton de legado kaj nombrado. Ke ŝi sciis ion pri la bazaj konceptoj de kvarkoj rilatas pli al la statuso de ŝiaj – sciencakademie sukcesplenaj – gepatroj, kiuj tute klare komprenigis al ŝi, ke ili ege bedaŭras ŝiajn lernejajn rezultojn kaj la karierplanojn, ol al ŝiaj fiziksciencaj interesoj, kapabloj aŭ klerigo. Tamen ŝi fieris pri si mem: akiri konon pri kvarkoj vi scipovas nur post kiam vi lernis legi kaj nombri, kontraŭargumentis ŝi en la diskuto kun siaj gepatroj. Ilia rimarko, ke post la akirado de legkapablo ankoraŭ necesas kelkaj pliaj paŝetoj antaŭ ol oni atingas la kvarkon, ŝi ne rekte spertis kiel signon de apreco nek aprobo. Ilia ne tre subtila kromrimarko, ke tamen ekzistas en iu fremda lingvo tiu stranga paro quark kaj kwark – kvankam por la orelo samsonaj, laŭ signifo „kvarko” kaj „kazeo” – same atestis ilian opinion pri la kvalito kaj la direkto, kiun ŝi donis al la sencoplenigado de sia vivo. Sendube ili preferis iom pli da sciencoplenigado.

Sed ankaŭ Andreo havis iun tute ordinaran postenon. Oficisto ie. Ŝi ne vere aŭskultis kaj ne memoris, ĉu en banko aŭ registara oficejo, aŭ eĉ nur ĉe personaroficejo de obskura firmao. Tiel do, ordinara viro, kun varma voĉo kaj ankaŭ klara, malferma rigardo, sed krome malzorgata kostumo, ne atleta staturo, kaj verŝajne ankaŭ ne tro riĉa aŭ kun financaj kapabloj al kiuj vi ne altrudu tro da pezo. Je unua vido ŝi ne opinius, ke jen sin prezentas kandidato por kune formi iun estontecon, des malpli krei iun plian anon de la homa raso. Do, kie la risko?

Malgraŭ tio, ili ekbabilis ... – finfine, io por io, ĉu ne? – pri ĉiutagaj aferoj, pri katoj kaj hundoj, pri plej aspirinda laborposteno aŭ ĝuste kontraŭe neaspirinda laborposteno – teda oficejo aŭ bruega klasĉambro –, pri la krizo de la ekonomio kaj la vivmedio (precipe acida pluvo ilin ambaŭ malkvietigis) kaj nuklea energio, kaj raketŝildoj. (La truo en la ozonotavolo, eĉ pli neverŝajna, la varmiĝo de klimato, pri tio ilia epoko ankoraŭ ne diskutis aŭ perdis la dormon.) Ili diboĉis ĝis la fruaj horetoj. Kiam Saskia sin pretigis por foriri, Andreo proponis, ke li akompanu ŝin en la hejmvojo. Ŝia rifuzokialo, ke tio estas malfacila, ĉar ŝi venis per biciklo do ... ne ege impresis lin. Andreo ankaŭ uzis biciklon por eksterdome moviĝi de unu punkto al alia. Kune ili bicikladis en la saman direkton ... Andreo atendis en ŝia strato, ĝis ŝi fermis la pordon malantaŭ si. Ŝi eĉ ne cerbumis ĉu eble li atendas pli ... lastan tason da kafo – kiel proponita de Marko en la fama REFa infankanto – aŭ unuan ... „Jen finiĝas la afero,” ŝi pensis ... Ĉar, kvankam ili interŝanĝis telefonnumerojn ... (Interreto ankoraŭ ne familiariĝis nek poŝtelefono) ŝi opiniis, ke neniam ili revidos unu la alian. Sed kvarkoj ne estas fidindaj.

Kelkajn semajnojn poste la direktorino de la lernejo kunigis la personaron. La ĉiujara malferma tago – inkluzive de la popola kermeso – alproksimiĝis. Tion kompreneble ĉiuj jam sciis. Ke oni supozis, ke ĉiu ano de la instruistaro faru sian parton de la laboro, ankaŭ tion ĉiuj sciis. Kaj se eble estis personoj, kiuj povis – malmultekoste, aŭ eĉ pli bone senpage – liveri premiojn por la diversaj budetoj ... Tiam fajrero de forgesita memoraĵo ekbrilis en ŝia cerbo: Andreo. Li laboris en la personaradministrejo de iu famkonata biskvitofabriko ... Biskvitfabriko, biskvitoj, baza lernejo, ... premioj por infanoj ... bona ideo, biskvitoj – biskvitoj, nepre ne keksoj ĉar ili post konsumado lasas tro da neakcepteblaj spuroj. En tiu momento, ie en la universo, liberiĝis kvarko, kiu difinis ŝian sorton. Vespere ŝi amasigis kuraĝon ... nu vere, kuraĝo estas tro peza vorto kaj ne vere necesas ĝi por kapti la telefonaŭskultilon, sed jes necesas konvinki sin mem ĝin fari. Do, ŝi kaptis la telefonon, enpuŝis lian numeron – nur antaŭ kelkaj tagoj ŝi nepre devis interŝanĝi la malnovan aparaton kun turnilo kontraŭ pli moderna modelo ... Por mallongigi la raporton, ili interkonsentis renkontiĝi en la sama trinkejo. Tie li pli-malpli promesis peti sian estron pri biskvitoj kaj informi ŝin pri la rezulto.

La sekvan tagon lia estro jam konsentis. Denove rendevuo, denove en la sama trinkejo, denove iom da diboĉado pri lernejo kaj popolaj kermesoj, kaj biskvitofirmao kaj kiel oni produktas tiujn biskvitojn, kiamaniere ili en- kaj eliras ... (Ŝi spertis pri tia procezo ĉe sesjaruloj.) Kaj finfine ŝi ne havis alian eblon ol inviti lin partopreni la malferman tagon. Kaj li akceptis ... Diablaj kvarkoj ...

Estis iom ĝene vidalvide al ŝiaj gekolegoj. Ne, Andreo ne estis ŝia amiko, certe ne en tiu „speciala” signifo. Sed, kiu do li estas? Konatulo? De kie? De la pratempo, kiam ŝi estis etulino? De la tempo, kiam ŝi estis en altlernejo por akiri sian diplomon? Sed kiamaniere do ŝi lin ekkonis?

Inundis ŝin amaso da demandoj, kiujn ŝi ne pretis respondi. Nu, li estas tute ordinara, helpema persono, kiu liveris premiajn biskvitojn kaj kiu iome mallertule ĉirkaŭvagis jen kaj jen, atendante ĝis finfine ŝi povus liberigi mallongetan tempomomenton – la vortoj konsumas pli – por direkti atenton al li. Kial li ne nur foriris? Li honorvizitis, eĉ se tio ne necesis ... La direktorino sincersimile abunde kore dankegis lin – kun bonvola rideto en ŝian direkton – pro la libervole donitaj bonvenaj premioj ... Ne dankinde, tute ne. Estas nur afabla gesto de la kompanio. Se ĉion bone konsideri temis nur pri restaĵoj aŭ kvalite ne vendeblaj pecoj de produktprocezo de kiuj la firmao laŭ nenia alia maniero povas sin senigi. Akiri eron da favoro aŭ komercan renomon estas la plej interesa maniero por valorigi la defalaĵon. Ne estas malgranda lernejo, la dolĉaĵetoj sendube trovos sian vojon al frandavidaj buŝetoj kaj tio kreskigos la merkaton. La markonomo kunliverita sur la haste improvizita pakaĵmaterialo verŝajne ja ie algluiĝos.

Je la sesa li eĉ helpis malkonstrui la budojn kaj ordigi la ejon. Tiam li krome invitis ŝin ie vespermanĝi ... Modeste, en iu fritbudo, ne tro multekoste ... sed ... estis afabla propono. Ŝi estis tute senenergia pro la streĉa tago, ŝi ne havis vespermanĝon preta en sia apartamento. Ŝiaj gepatroj – kiujn ŝi nur de tempo al tempo vizitis – ĝuste tiun ĉi semajnon estis neatingeblaj. La invito alvenis do ne maloportune. Malgraŭ la plebeca, seninspira ĉirkaŭaĵo, la vespero iĝis agrable plezura (aŭ inverse). Post la fino ŝi neeskapeble invitis lin ĉe si por laste trinki tason da kafo aŭ pli fortan dormigilon.

* * * * *

Tiun vesperon ni unuafoje kisis. Ekde tiu vespero ĉio okazis pli kaj pli rapide. Ni vidis unu la alian ĉiun tagon, kune iris al filmejo, renkontiĝis en la trinkejo. Iun froste malvarman dimanĉon en januaro ni promenis man-en-mane en arbareto ne tro for de la urbo. Kiam ni revenis en mian apartamenton ni kune preparis varman manĝon. Tiun vesperon post la manĝo, li min senvestigis, kaj mi lin. Tiun vesperon mi min donis al li – fakte kontraŭ miaj eduke profunde enradikigitaj principoj, kaj laŭ mi, ankaŭ kontraŭ liaj – kaj li prenis min. (Aŭ ĉu tamen ankaŭ li sin donis?) Ses monatojn poste – je mia insistado – ni geedziĝis, antaŭ la altaro kaj mi blanke vestita. Neniu jam povis diveni, ke ni estas triopo. Nur mi sciis, kaj eble ankaŭ Imanuelo. Nur post nia geedziĝo mi konfidis al Andreo, ke mi estas graveda, ankoraŭ ne longtempe, ankoraŭ ne tutcerta ... Kial ne pli frue mi lin informis pri tio, li scivolis. Honeste, mi ne volis, ke li edziĝu pro devosento aŭ iu morala kulpakceptado. Kaj tion li do ne faris. Kiaj tempoj la pasinteco!

* * * * *

Tiel estis al Imanuelo – kun majuskla I, ne E – rakontita la historio. Pri tiu rakonto li ĉiam denove pensadis kaj cerbumadis dum li en nigra humoro interkonsentis kun la diablo pri la neniigado de lia naskiĝo.

Lia patrino daŭre estis instruistino en baza lernejo kaj traktis lin kvazaŭ li daŭre estus etulo. Lia patro daŭre laboris en la personaroficejo de biskvitfarejo – kvankam ĝi intertempe perdis sian memstarecon kaj kelkajn fojojn ŝanĝiĝis la nomo kaj la posedantoj, kaj malgraŭ tio, ke li pene grimpatingis la postenon de vic-personarestro de la loka filio ... Pli grandan sekmensulon – ne konsiderante la „Sekmensulon” de la nederlanda literaturo, eble vi ne konas lin, tiun makleriston ... (ne, ne je biskvitoj) – oni ne povas imagi. Intertempe ili ne plu loĝis en malvasta apartamenteto, sed en same mallarĝa vicdomo kun urba ĝardeneto en mallarĝanima parto, de etmensa provinca urbo, kiu kun iom da megalomanio arogis al si la titolon metropolo. Nun atinginte sian dudekan naskiĝtagon kaj katastrofan rezulton en la unua studjaro ĉe la universitato li troviĝis – ne en obskura arbaro, kiel la famkonata itala poeto – sed tamen en ege melankolie emocia stato el kiu li deziris kiom eble plej baldaŭ liberiĝi, definitive, ekde nun por ĉiam. En tia humoro li renkontis la diablon.

Memmortigo? Memmortigo estas por malkuraĝuloj, por molkapuloj, por febluloj. Memmortigo estas por homoj, kiuj ne aŭdacas antaŭeniri, nek sin foroferi. Alataku la kompletan neniigon. Ne morti, neniam esti naskiĝinta ... Mi donos al vi la eblon retrovojaĝi al la pasinteco – ne kiel Cisko kaj Vinjo per la tempotransportilo de profesoro Barabaso, kaj ankaŭ ne virtuale, sed reale. Tempo fuĝas, certe, sed vi plirapidos al la pasinteco, pli- malpli dudek unu jarojn reen ... kaj vi povas malebligi al viaj gepatroj ekigi iun konversacion aŭ korafereton en tiu trinkejo. Jam ĝi ne plu ekzistas, sed tiutempe ĝi ekzistis, kaj ĝi ekzistos kiam tie vi alvenos. Se vi volas, memkompreneble, kaj se vi aŭdacas, se ne mankas al vi la kuraĝo defii la tempon.

Ie en la kosmo iu kvarko misglutis, kiam Imanuelo akceptis la proponon de l' diablo.

Kiel estis interkonsentite li tiun vesperon lantpromenaĉis apud la muzikpodio en la parko. La stelnokto estis fermita por la okuloj de la suba mondo per peza, nigra, nuba kovraĵo, el kiu de tempo al tempo gutis pluvo. Sed momente ĉesis pluveti kaj sekiĝis. Nur tranĉema vento alportis la odoron de putrantaj folioj kaj rubaĵo. Flustrita kriaĉo logis lin al ventŝirmejo sub la arboj. Tie li interŝanĝis fasketon da monbiletoj kontraŭ malgranda, kruda pilolo, kies koloron li ne kapablis konstati pro la tenebro. Dum momento li hezitis, tiam li metis la aĵon en sian buŝon kaj glutis ĝin.

Unuamomente nenio okazis. La diablo streĉe atendante alrigardis. Tiam, subite li ne plu apartenis al tiu ĉi mondo. La formoj de la malhelo malrapide solviĝis kaj li fulmis tra malvarmo de koloroj, strioj kaj surfacoj ... kaj tiam li opiniis, ke li ne plu ... estas.

* * * * *

Saskia sidis fiksrigardante antaŭ si. Apatie ŝi ludis per dentopikilo en la preskaŭ malplena glaso en kiu tranĉeto da citrono flosanta sur fundeto da juniperbrando kun sodakvo sensukcese klopodis eskapi la akre pikantan aĵon. Ŝia amikino, – nu jes, ĉu indas konsideri amikino iun, kiu faligas vin, kiel ŝtonon kaj turnas al vi la dorson? – ĵus forlasis ŝin kaj ŝi sentis la malvarman ventofluon kiam la pordo malfermiĝis kaj du novaj gastoj envenis.

La unua estis junulo, malzorgata jako, granda nazo, strigokulvitroj ... ĉiutaga vizaĝo, ne vere la kavaliro sur blanka ĉevalo. La dua, kiu sin retenis kelkajn paŝojn malantaŭ la unua, haltis, ĉirkaŭrigardis la trinkejon kaj tiam intencintense rigardis en ŝian direkton. Ŝajnis esti io konata pri li, kvazaŭ ŝi iam jam renkontis lin, kaj tamen li vekis nenian memoraĵon en ŝia menso. Malgraŭ tio ŝi sentis malvarmon, kvazaŭ frosta, morte-mortiga mano frotaĉis ŝian koron. La knabo kaptis ŝian rigardon per okuloj el kiuj radiis ardo de neklarigebla, nejustigebla malamo. Saskia ne komprenis tiun rigardon. Kion ŝi misfaris, ke li tiom agreseme venenadan pasion sendas ŝiadirekten? Ŝi pene cerbumadis sed neniel povis trovi etan spureton de pasinta kontakto.

La viro en la malzorgata jako apudiĝis kaj haltis apud ŝi. Per mallaŭta, varma kaj basa voĉo, kiu entute ne akordiĝis kun lia aspekto – almenaŭ tion ŝi opiniis – li demandis ĉu la bufeda tabureto estas libera. Li aldonis ion grumblante, sed ŝi ne povis kapti la signifon, ĉar je tiu momento okazis perturbo malantaŭ ŝi. Abrupte ŝi turniĝis – sen reagi je la vortoj de la viro – por alrigardi la tumulton tie apud la pordo de la gastoplena trinkejo. La nekonata junulo kverelis kun ŝia eksamikino, kiu ĵus revenis de la necesejo kaj apud la vestejo klopodis repreni sian jakon. Perfidite aŭ ne, Saskia sin sentis – kiel nur tro ofte – respondeca pri la bonfarto de la homoj ĉirkaŭ si. (Ĉu profesia misformiĝo de zorgoplena instruistino en baza lernejo?) Ŝi saltis de sia sidloko kaj prempuŝadis sin tra la kunpremiĝinta klientaro por helpi sian amikinon. Per akra voĉo si riproĉaĉis la junulon pro lia malbonedukita konduto. Kiu kreskigis lin? Kiu instruis al li kondutmanierojn? Ĉu tian konduton lia patrino montris kiel ekzemplon? Ŝi mem ektimis pro sia fajre impeta reago, pro la instruistineca tono, kiu aŭdiĝis en ŝia riproĉo. La sango suprenfluis al ŝiaj vangoj, dum ŝi mem havis la impreson, ke ŝi paliĝas.

La knabo alrigardis ŝin per grandaj timoplenaj okuloj, kvazaŭ li rekonis la tipon de riproĉoj, kiujn ŝi sputis en lian direkton. Li serĉkaptis sian jakon, kiun li apenaŭ pendigis je unu el la hoketoj, kaj haste fuĝante forlasis la trinkejon.

Saskia kaptis sian amikinon ĉe la brako, rapide prenis sian propran jakon kaj diris: „Venu, ni kune reiros hejmen. Kompreneble vi funde pravas. Se vi vere amas lin, vi nepre kunloĝu kun li. Mi ja vidos, kiel mi solvos la problemon pri la apartamento. Eble miaj gepatroj pretas subvencii min ĝis mi trovos novan apartamentkunulinon (aŭ -kunulon, ŝi iom moke aldonis).” Ŝi ne divenis, ke je tiu momento ŝi preskaŭ adiaŭas sian estontecon. Tamen, kvarko gardis.

Kaj tiam estis okazonta tiu malferma tago en la lernejo ... kaj la peto de la direktorino pri taŭgaj donacoj kaj premioj. Kaj tiu pakaĵeto da biskvitoj – ĉiuj frakasitaj en kvazaŭnanaj pecetoj – kiun ŝi aĉetis. En superkuraĝa humoro ŝi estis decidinta ne lasi tion sen sekvoj. Ŝi ne skribis plendoleteron al la biskvitfarejo, sed tuj kaptis la telefonon, erarpremis la butonojn. Ŝi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la puŝbutonoj, post kiam ŝi la malnovan aparaton kun turnilo, anstataŭigis per tiu laŭmode puŝbutona aĵo. Sed la duan fojon ŝi senerare sukcesis formi la numeron.

Ĉu ŝi povas alparoli la direktoron. Ŝi havas gravan plendon kaj nur la ĉefestro ... Ne, ne, bedaŭrinde la direktoron ne eblas kontakti, diris mola, varma voĉo. Sed ĉu li povas helpi? Kaj tiel okazis de io alio: bongustaj biskvitoj, vere, sed la pakaĵo estis tiel malbona... Ho, domaĝe, ĉu ni iamaniere povus kompensi la mizeron? Kio pri biskvitoj por la lernejo?... tiel ŝia demando-propono aplombe fluis trans ŝiajn lipojn. Li informpetos ĉe la estro de la reklamosekcio, laŭ komerca vidpunkto tio ne estas malbona ideo. Kiam li povus informi ŝin pri la stato de la afero ...? Ĉu ŝi havas telefonnumeron kie li povas atingi ŝin?

Du semajnojn poste li altelefonis kaj diris ke li sukcesis organizi ion rilate la frakasitajn biskvitojn. Ili rendevuos ... En trinkejo??? Li konis „La Ruĝa Skorpio”, li estis tie antaŭ nelonge.

Vespere ŝi vidis lin: li sidis ĉe tablo, pala vizaĝo – la lumigado de plej multaj trinkejoj ne emfazas la plej favorajn aspektojn – malzorgataj vestaĵoj, malbone razitaj vangoj, strigokulvitroj ... sed lia voĉo estis basa kaj varma kaj vekis en ŝi simpation. Li trinkis lokan bieron kaj ŝi mendis juniperbrandon kun sodakvo.

Kune ĉe la tablo ili pridiskutis la incidenton de la antaŭa fojo kiam li estis ĉi-loke. Iu junulo impertinente mistraktis iun junan virinon kaj poste ... Saskia lin alrigardis, kaj rakontis ke estis ŝi envolvita en la stulta baraktado. Estis ŝia apartamentkunulino kontraŭ kiu la junulo miskondutis kaj ŝi, kiu helpeme intervenis. Nur la apartamentkunulino nun ne plu estas apartamentkunulino, sed ili tamen amikece adiaŭis. Ili daŭre renkontiĝas kaj rendevuas. Sed la apartamento, ĝi fakte estas iom tro multekosta ... Ŝiaj gepatroj? Ne, ŝiaj gepatroj ne, ili ... tiel la diboĉado fluis ĝis la fruaj horetoj. Kiam ili ekstaris por reiri hejmen li memoris pri la biskvitoj. Li preskaŭ forgesis ilin. De sub la tablo li prenis du kartonajn skatolojn kaj transdonis ilin al ŝi.

Saskia sincere dankis, je la nomo de la lernejo, de la infanoj precipe ... Sed, kial li ne venus por vidi, kiel ili aprecas ... La malferma tago – kun popola kermeso – estis ene de du semajnoj. Li konsentis ... sub kondiĉoj, memkompreneble. Li vidos, se li havas nenion alian por fari. Se li estas libera kaj la vetero taŭgas ... Kiujn pretekstojn eblas pripensi por ne rifuzi inviton kaj tamen klare montri, ke oni ne akceptos? Kvarko levis la okulojn ĉielen kaj suspiris.

Kaj nun li staris tie. Li iom malrapide ĉirkaŭvagadis. Li kelkajn fojojn alparolis ŝin – fakte, ŝi estis la sola vizaĝo, kiun li konis – kaj ŝiaj gekolegoj scivole estis petintaj ĉu li estas ... Ne do, neniuokaze li estas amiko. Nur iu de la biskvitfarejo. La direktorino persone dankis lin, tion ĉiuj ja vidis. Sed, kiu vento alportis lin tien ĉi? Se mi laborus en biskvitfarejo mi ne perdus mian tempon dum malferma tago en iu baza lernejo, estis la plej ofte citata argumento. Vi tamen petis, invitis lin, ĉu ne? Saskia ne sciis, kiel respondi la impertinentajn demandojn de la gekolegoj. Ŝi ne sciis, kiel eviti la diskuton ... Sed ŝi ankaŭ opiniis ke ŝi ne nepre devas klarigi ion ajn. Estas nenio, ne inter ili, ŝi nur pro afableco ... nu, jes, pro dankemo, invitis lin viziti la lernejon kaj li tiun inviton por kiu ajn kialo aŭ motivo – ke eble li sentas sin sola, ke eble li senespere estas serĉanta iom da alparolado, ke eble en li vekiĝis iu bildo de estonta ... ne penetris ŝian cerbon – akceptis. Sed ne, kaj plian fojon ne, ili ne havas iun ajn rilaton.

Ŝi apenaŭ konvinkis sin mem, ĉar malgraŭ sia povra, ordinara aspekto la junulo sendube impresis ŝin kaj ie profunde en ŝi io – ĉu kvarko – puŝis ŝin kapti la oportunan okazon, eĉ se tio estis ankoraŭ freŝa kaj neplenkreska sensaĵo.

Li helpis ordigi la ejon kaj invitis ŝin kune vespermanĝi ... Ŝi estis morte laca, estis jam delonge cerbumanta, kiel ŝi organizos sian vespermanĝon. La fridujo hejme estis malplena, ne estis eĉ malnova krusto da pano en la ŝranko. Je la relative malfrua horo en ŝia najbareco certe ne estas butiko malfermita dimanĉvespere. Tial – nur tial – ŝi akceptis lian proponon. Post la manĝo ŝi siaflanke komprenis ke ŝi ne povas ne inviti lin ĉe si por vesperfina taso da kafo ... kaj tiam li ŝin unuan fojon kisis. Kaj ŝi reciprokis la kison.

Ekde tiu vespero ĉio okazis ĉiam pli kaj pli rapide. Mallongan tempon poste ili geedziĝis – tro haste? – en la preĝejo. Ŝi estis blanke vestita, kvankam en ŝia ventro ŝtele sekvis eta estaĵo la okazintaĵojn – sed tion sciis nur Saskia.

* * * * *

Laŭte hurlante la ambulanco alproksimiĝis al la enirejo de la urĝsekcio de la malsanulejo. Sur la brankardo kuŝis junulo, kiu feroce konvulsiis pro nekonata deliro ... Preterpasantoj trovis lin ĉe la rando de la parko kaj tuj alarmis la helposervojn. Kuracistino kaj geflegistoj klinis sin super li. Tubetoj kaj infuzoj, injektiloj kaj plastroj, sondiloj kaj sensoroj ... ĉiuj medicinaj laboriloj estis bezonataj. Jen klare la tioma viktimo de la mistere nekonata, kaj plej ofte mortiga, fidrogo, kiu lastatempe inundis la urbon. La malmultaj pacientoj, kiuj tamen postvivis, retenis nenian memoraĵon pri la maniero, kiel la nekonata substanco – el kiu sulfuro estis grava ingredienco – eniris ilian korpon.

Senprobleme la polico povis trovi liajn gepatrojn kaj informi ilin. Li havis sian identigilon en la poŝo. Eĉ antaŭ ol li estis transportata de la urĝsekcio al speciala kontrolĉambro, ili alvenis al la malsanulejo.

Kiam li regajnis konscion – malgraŭ lia rezisto li tamen travivis – la sekmensulo kaj la instruistino kliniĝis super lia lito.

En la okuloj de Saskia kuŝis brilo de konsterno pro la rekono de neebla pasinteco. Li nur vidis la rebrilon de la propra honto. Li klopodis malebligi sian propran vivon, kaj eĉ pri tio li malsukcesis.

* * * * *

Ej – kara leganto – tiel ankaŭ Multatuli interrompus sian rakonton – eble vi ne kontentas pri tiu ĉi happy end kaj vi preferus ke la junulo ne supervivu. Mi ne malaprobas, faru laŭ propra volo. Sed tio neniel ŝanĝus la fakton ke la konsterno en la okuloj de Saskia restas. La rekono de la patrino ke ŝia filo ne nur klopodis forpreni sian propran vivon, ke li volis forlasi vivon, kiun li konsideris aŭ spertis sensenca, dum ŝi taksis ĝin multvalora, en si mem jam estas timtremiga. Sed ekkompreni ke li eĉ emis malebligi sian naskiĝon kaj ne nur nei la propran ekziston, sed eĉ penis ĝin tute neniigi „al io neniam okazinta”, ĉu tio ne estus multe pli peza sufero netolerebla ol la doloro de patrino de viro, kiu donis sian vivon por savi aliulojn?

Kaj eble ankaŭ pri tio vi ne kontentas. Eble vi opinias – kara leganto – ke la knabo jes devis sukcese fini sian entreprenon. Ankaŭ pri tio mi povas vin kontentigi. Nenio certigas ke, kvankam la momento de la koncipo estis la sama, la ovoĉelo, kiu liberiĝis en la dua vivhistorio ne nepre estas la sama kiel tiu en la unua. Nenio ankaŭ garantias, ke la sama spermatozoo, kiu gajnis la vetkuron ĝis kaj tra la membrano de la ovoĉelo en la unua historio, estis la sama kiel tiu, kiu unua traboris ĝin en la repreno. Kiu do povas aserti, ke la silenta atestanto de la unua geedziĝceremonio estas identa al tiu de la dua?

Kaj por la fizikistoj: eble la modelo de interkonektiĝo de tiu ĉi rakonto ne akordiĝas kun la leĝoj de kvantumfiziko ... Nu ja, kiu mortidevulo – krom vi spertuloj pri la plej etaj ingrediencoj de la universo – zorgus pri tio?

Kaj se ankaŭ tio ĉio daŭre ne povas forpreni vian avidan malestimon, vi ĉiuokaze mem povas pripensi aŭ imagi alternativan scenaron. Sed pri tio aliaj personoj

La Poto de Saĝo

G.O. OSHO-DAVIES

Monato 2022/03

Antaŭ longa tempo estis malsato en iu vilaĝo. La situacio estis tiom severa, ke kaj homoj kaj bestoj apenaŭ povis trovi sufiĉe da manĝaĵo. Je la pinto de la ĝenerala manko eĉ kamparanoj povis nur kultivi sufiĉe da plantaĵoj por si mem kaj siaj familioj.

Testudo, kiu loĝis sian tutan vivon en ĉi tiu vilaĝo, estis tre malriĉa, ĉar li estis tre pigra. Elteninte malsaton dum du tagoj, li decidis trovi solvon por sia problemo, sed antaŭ ol li povis fari tion, li bezonis ion manĝi.

Li profunde pripensis, kion fari por gajni monon. Ĉu lavi vestojn por aliaj? Li ne povis fari tion, ĉar li ne volis tuŝi akvon. Ĉu fari taskojn por aliaj? Ne, li estis tro malrapida. Ĉu vendi manĝaĵojn? Jes, li povis fari tion. Sed li ne havis monon por komenci la entreprenon.

Li decidis lasi la aferon dum kelka tempo. Kion li urĝe bezonis, estis manĝaĵo. Do li iris en la ĝangalon por trovi nematurajn fruktojn. Li ne serĉis maturajn fruktojn ĉar estis tiel multe da malsato, ke fruktoj kutime estis plukitaj antaŭ ol ili estis sufiĉe maturaj por manĝi.

Li trovis papajarbon kaj deŝiris unu frukton. Poste li sidiĝis kaj tranĉis ĝin. Kiam li komencis manĝi, iu ideo subite trafis lin. Li povus vendi ion, kio estas bezonata de ĉiuj. Li povus ekvendi saĝon ...!

Post kelkaj minutoj, li troviĝis ĉe la pordo de la vilaĝa sorĉisto. Li volis lerte peti la sorĉiston pri magiaĵo, kiu povus helpi lin kapti ĉies saĝon. Lia plano estis konservi ĝin ie kaj devigi ĉiun pagi por reakiri ĝin. Kvankam li sciis, ke li ne povas pagi la koston de la sorĉaĵo, li bonŝancis, ĉar la sorĉisto konsentis senpage doni al li kelkajn magiajn vortojn.

Li tuj revenis hejmen kaj serĉis poton ... Kiam li levis la poton kaj deklamis la magiajn vortojn, li tiam deziris, ke la saĝo de ĉiu homo kaj besto estu kaptita kaj konservita en la poto ...

Matene, li prenis la poton da saĝo kaj direktiĝis al la ĝangalo, kie li planis kaŝe konservi ĝin. Li poste revenos al la vilaĝo por anonci, ke li nun okupiĝas pri vendado de saĝo. Por sukcesi konvinki ilin aĉeti li unue devus pruvi al ili, ke al ili mankas saĝo. Por konvinki la reĝon, li demandus: „Ĉu vi sidas sur la trono aŭ ĉu la trono sidas sur vi?” Li ankaŭ povus demandi lin, „Ĉu vi portas la kronon aŭ ĉu la krono portas vin?” Li povus demandi iun ajn vilaĝanon, „Ĉu vi loĝas en la vilaĝo aŭ ĉu la vilaĝo loĝas en vi?”

Li elektis tre altan palmarbon. Post ligado de unu finaĵo de ŝnuro ĉirkaŭ la kolo de la poto, li ligis la alian finaĵon de la ŝnuro ĉirkaŭ sia propra kolo. La poto nun ripozis kontraŭ lia stomako. Poste li decidis iom ripozi antaŭ ol porti la poton al la supro de la palmo ...

Post ripozo, li provis surgrimpi la arbon sed li malsukcesis. Li provis denove sed li malsukcesis denove. Kaj denove ... Kaj denove ...

Post multaj malsukcesaj provoj, li subite sentis, ke li ne estas sola. Arbusto proksima ĵus moviĝis. Krom tio li certis, ke li aŭdis iun, kiu primokis lin.

Kiam li minacis sorĉi la personon, kiu kaŝis sin proksime, juna knabo eliris kaj pardonpetis. Li diris, ke li ridas, ĉar li vidis, ke Testudo stulte provas surgrimpi la palmon kun la poto staranta inter si kaj la arbo, pro kio li malsukcesis. Tiam la knabo movis la poton al la malantaŭo de Testudo kaj petis lin provi denove. Ĉi-foje li povis surgrimpi la arbon ...

„Vi estas tre saĝa!” Testudo diris, „Ĉu vi aĉetis vian saĝon de mi?”

La knabo surpriziĝis aŭdinte tiun demandon. Poste li diris, ke li akiris sian saĝon irante al lernejo. Li ankaŭ diris al Testudo, ke post akiro de multe da scio en la lernejo, li nature fariĝis saĝa ...

Testudo estis tre seniluziigita, ĉar ĉiuj liaj klopodoj kapti ĉies saĝon estis vanaj.

Nun li fariĝis tre senespera ĝis la punkto, ke li minacis mortigi sin, se iu ne tuj venos kun iom da manĝaĵo. La knabo konsentis preni ĉi tiun mesaĝon al la vilaĝo. Tamen, laŭ la knabo, la vilaĝanoj probable ne sopirus al Testudo, se li fine pendumus sin kiel li minacis fari.


Poezia provoko

Garbhan MACAOIDH

Monato 2022/06

Antaŭ jaroj mi partoprenis kunvenon, kie ĉeestis ankaŭ la brazila profesoro kaj verkisto Geraldo (Gomes dos Santos) Mattos (1931-2014). Mi tiam ne havis okazon konversacii kun li, sed longe poste li kaj mi korespondis perrete. Dumtempe li agis kiel redaktoro de MONATO, kaj li redaktis kelkajn mallongajn skeĉojn miajn pri lokaj stranguloj kaj kuriozaj okazaĵoj en kampara urbeto irlanda. Kiam li eksciis, ke mi dum jaroj loĝis, kaj estis parte edukita, en Portugalio, li ĝentile sendis al mi, por komparo, amason da artikoloj en la portugala, kiujn li publikigis en la brazila gazetaro. La artikoloj estis brile verkitaj: ege humuraj kaj interesaj. Tiun ĝenron de literaturo li nomis per la portugala vorto crônicos.

Sed Mattos ne estis nura verkisto de leĝeraj legaĵoj por la ĝenerala publiko en Brazilo. Li estis tre dokta aŭtoro de seriozaj akademiaj verkoj pri lingvoj kaj literaturo. Krome li estis elstara poeto en Esperanto. Kvankam lia verkaro eminentas en ĉiu ĝenro, li precipe estis majstro de la soneta formo. Eble hodiaŭ la soneto estas rigardata kiel eksmoda ĝenro, sed Mattos igis ĝin freŝa, originala kaj imagplena en tute nova stilo.

Kiel filo de la Nova Mondo, sed ido de portugalaj antaŭuloj, Mattos esploris kaj plene uzis ne nur la rimedojn kaj potencialojn de la esperanta lingvo, sed lian verkaron riĉigis lia vasta erudicio kiel latinisto kaj fakulo pri la literaturo de la Ora Epoko en Portugalio. Li estis konanto, kaj certe estis influata, de la poezio de Luís de Camões, aŭtoro de la nacia epopeo Os Lusíadas, ĉefverko de la klasika literaturo de Portugalio, kaj de kelkaj el la plej belaj sonetoj en tiu lingvo1. Aldone, Mattos profitis de la eblo verbigi substantivajn radikojn, ja permesebla en la brazila portugala (sed ne en la klasika portugala), ekzemple la verbo pistolar (pistoli) el la substantivo pistola (pistolo), kaj, multe pli poezie, en Esperanto, ekzemple (en la 134a soneto por Nejma):
ho, kiel bele, kiel amoriĉo
tra spacoj papilias kaj hirundas! ...

En recenzo la skota poeto William Auld skribis, ke Mattos estas poeto, por kiu la soneta formo estas „senfina provoko”. En almenaŭ unu okazo tiu provoko estis vere ekstrema. Ni klarigu:

En sia libro Vivo de Zamenhof, Edmond Privat rakontas, ke la juna Ludoviko sidante kun gimnaziaj kolegoj en la jaro 1878 „aŭdigis sian lingwe universala per ‚himno de frateco’: Malamikete de las nacjes” ktp. Tiu unua provo realigi sian projekton estis pli-malpli komprenebla pro sia relative aposteriora karaktero. Tamen en la jaro 1881 Zamenhof faris novan provon per ŝajne preskaŭ tute apriora – kaj do por hodiaŭaj parolantoj de Esperanto tute nekomprenebla – „Praesperanto”. Geraldo Mattos tre aŭdace akceptis la „provokon” kaj defion por verki soneton en tiu Praesperanto de 1881.

Laŭ Plena Gramatiko de Esperanto „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”, sed tio ne kontentigas ĉiujn parolantojn de la lingvo. Iu rusino skribis en esperanta revuo, ke ŝi bedaŭras la mankon en Esperanto de la divers-silaba akcentado de la rusa lingvo. Ŝi diris, ke la konstanta antaŭlasta akcentado sonas monotone. (Kontraŭ tiu aserto oni povus argumenti, ke pro la fakto, ke en poezio estas permesebla la ellaso de la fina -o de substantivo, kaj pro la radika strukturo de la lingvo, iu monotoneco malaperas.) Iuokaze, en la praesperantaj provoj de la jaroj 1878 kaj 1881, Zamenhof ne ĉiam uzis antaŭlastasilaban akcentadon.

La verko Esperanta Antologio – Poemoj 1887-1981 enhavas plurajn poemojn de Geraldo Mattos, inkluzive de unu en Praesperanto de 1881, dediĉita al Juan Régulo Pérez. Ĝia titolo estas Sutte allá, kies signifo ne ŝajnas tre klara: ĉu „Zorge iris”? Supozeble mankas la pronomo li, kaj eble la poemo aludas al Ludoviko Zamenhof. (En diversaj lingvoj, kaj precipe en la latinidaj, la pronomoj ne ĉiam estas esprimataj.)

Kvankam MONATO ne kutimas publikigi poemojn aŭ tradukitajn kontribuaĵojn, mi petas indulgon de la redaktantoj, se mi citas tiun praesperantan poemon de Mattos, kune kun mia ege hezitema eksperimento traduki ĝin, jene:

Sutte allá

Tre madja verb' esté i ĉiu kotto,
a maro e vivor' blessenta uroj,
sej manku fu ple pallo e ple otto,
odassa koj bal urboj e bal guroj ...

Kor no esté prerokoj i forvagoj
di ĉiaj tiskaj maro e arbio,
e na moedo** kreskigé mortagoj
e os mortagoj kreskigé na krio! ...

Ro kojpu palli fej al surda mondo,
dum skribu ra pied' plenanta pondo,
kvul ŝemmo de un dio travuj beje.

Avionage ĉii, ro ne sidu
bal moa roko, sej ro pelle cidu:
faktassa es está pu fakti preje!

Jen mia tre malperfekta provo traduki la poemon en „normalan” Esperanton:

Sutte allá – Li zorge iris

Tre multa vort' estas en ĉiu flanko
al maro kaj vivul' vundanta orelojn,
sed mankis tiu sen parolo kaj sen aŭdo,
aŭdita nur sur l' urboj kaj sur landoj ...

ĉar estas ni rokegoj en forvagoj
– ĉe ĉiaj plaŭdaj maro kaj arbaro,
kaj nia silent'2 kreskigas mortintojn
kaj ankaŭ mortintoj kreskigas nian krion! ...

Li komencis paroli tiel al la surda mondo,
dum skribis lia pied' plenanta respondon,
kiun sun' de unu tago sekigos poste.

Fluginte ĉien, li ne sidis
sur l' muta roko, sed li plue decidis:
farita ankoraŭ estis por fari troe!

Eble legantoj rajtas demandi, kian utilon povas havi tia esploro de fruaj provoj konstrui planlingvon. Mi ofte pensis (kaj mi ne estas la sola simile pensanta), ke verkistoj aŭ tradukantoj de historiaj romanoj aŭ teatraĵoj en Esperanto povus enkonduki kelkajn frazojn en Praesperanto por doni iom da pasintjarcenta etoso al dialogo inter la roluloj. Multaj romanistoj en tiaj okazoj citas vortojn kaj frazojn en fremdaj lingvoj. Kial ne verkistoj en Esperanto?

Certe mia traduka provo estas manka, kaj pro tio mi esperas, ke iu leganto, kiu pli scias ol mi pri esperantologio kaj la literatura historio de la zamenhofa lingvo, povos ion kontribui al nia kompreno de la soneto.

Eĉ sen kompreno de la praesperanta teksto, iu ajn, kiu laŭtlegas ĝin, aprezos ĝian belsonecon. (Zamenhof insistis pri belsoneco ĉe sia lingvo.) Finfine, ŝatantoj de itala opero ĝuas ĝin, eĉ kiam ili ne komprenas la italan lingvon!

1. Alia brazila poeto de aŭstra deveno, Leopoldo Henrique Knoedt, esperantigis la tutan epopeon sub la titolo La Luzidoj https://www.retbutiko.be/eo/ero/luzid.
2. miec': signifo duba: silent' (?), egoism' (?)

Profesoro Lju

Chielismo WANG Tianyi

Monato 2022/04

Kiam la usona esperantistino Katina Carry anoncis al mi, ke ŝi baldaŭ instruos en la Financ-Ekonomia Kolegio de Ŝensjio, mi tuj memoris, ke la maljuna esperantisto profesoro Lju instruas en tiu kolegio. Mi konis lian nomon delonge, sed ne vidis lin persone, kvankam ni ambaŭ loĝas en la sama urbo Ŝjiano. Pri lia kariero en Esperanto mi sciis de veterana esperantisto, ke komence li instruis Esperanto-kurson en la urba poŝtocentro, poste en la Nordokcidenta Universitato de nia provinco. Malgraŭ tio mi nun devis viziti lin por peti lian prizorgon de la usona samideanino Katina, kiu baldaŭ instruos en lia kolegio ...

Mi estis libera dimanĉon, ĉar mi laboras ĉiun labortagon en ŝtalfabriko. La dimanĉa tago estis serena, kaj mi vizitis lian oficejon. Li estas mezalta, modesta kaj tre afabla sinjoro. Sed lia reago mirigis min, kiam li komprenis mian intencon.

„Mi ne posedas Esperanton”, diris la profesoro.

„Ĉu vere?” Mi rigardas lin suspekte kun miro.

„Jes”, respondis la profesoro.

„Kial? Kiel vi instruis Esperanton en la urba poŝtocentro kaj la Nordokcidenta Universitato?” mi demandis.

„Jen estas kiel”, trankvile komencis rakonti la profesoro. „Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio mi diplomitiĝis en mezlernejo, kaj laboris en la urba poŝtocentro. Tiam mi estis juna, kaj ankaŭ sopiris al studo en altlernejo. Pro tio mi ne forlasis memlernadon de diversaj kursoj. Iun tagon, kiam mi legis la anglan lingvon, neatendite aperis mezaĝa viro dum mia legado.” Li senvorte mezuris mian mienon kaj okulumis pripensante ion. Mi estis konsternita je lia rigardado. Mi sciis, ke li estas nova estro sendita de la komunista registaro. Oni diris, ke antaŭ la nova Ĉinio li estis kaŝa partiano, kaj iam lernis Esperanton, pri kio mi tute ne sciis ĝis lia apero.

„Mi aranĝos al vi novan taskon”, ordonis la nova estro.

„Kian taskon? Mi ne havas kulpon. Mi nur lernas fremdan lingvon, kiam ĉiuj ripozas sen laboro”, mi time volis senkulpigi min.

„Knabo, ne timu. Mi ŝatas junulon lerneman. Mi donas al vi taskon instrui Esperanto-kurson, kiun mi organizos baldaŭ en nia poŝtocentro”, decide ordonis la nova estro, kaj amike donis al mi sian manon. „Saluton!”

„Saluton? Kio ĝi estas?” mi volis scii, demandante al la nova estro.

„Saluton estas nihao 1”, milde ridas la nova estro.

„Saluton!” mi voĉimitas lian prononcon mallaŭte.

„Saluton! Vi jam estas nova esperantisto kaj nia samideano.”

„Mi ne scias, kio estas Esperanto.” Mi hontis je tio.

„Ĉu? Kiun lingvon vi lernas?” demandis la nova estro.

„La anglan mi lernas, sed mi ne posedas ...” mi respondis.

„Ne gravas. La angla kaj Esperanto estas similaj. Vi kapablas instrui Esperanton”, la nova estro diris elokvente kiel fakulo.

„Permesu al mi pripensi. Mi eĉ ne havas lernolibron de Esperanto”, mi hezitis.

„Mi kredas je vi, kaj ordonas al vi ĉi tiun taskon. Jen estas via instrulibro.” Dirante tion, la nova estro donis al mi unu libreton maldikan kiel propaganda folio.

Kion fari? Mi estis juna, kaj unuafoje renkontis tian stilon simplan, sinceran, ankaŭ nerifuzeblan. Fakte min kuraĝigis tia stilo esprimita de la revolucia partiano kontraŭ malfacilo. Je tia stato mi petis kelkajn tagojn por ekkoni Esperanton.

Post kelkaj tagoj mi jam povis legi la libreton. Fakte ĝi estis tre simpla, konsistante el la alfabeto kaj iuj sloganoj ekz. „Esperanto estas revolucia lingvo”, „La vivo estas batalo”, „Lernu Esperanton por la nova Ĉinio”, krom ĉiutagaj akuzativaĵoj „Saluton!”, „Bonan tagon!”, „Bonan nokton!” ktp. Kia lernolibro! Mi jam ne havis la antaŭan timemon. Ŝajne la nova estro pravis, ke mi estas kapabla instrui la kurson. Nun mi sciis ankaŭ, ke la nova estro havas la familian nomon Lin.

Mi iris trankvile al la oficejo de la nova estro Lin.

„Saluton!” Mi jam staris antaŭ lia ofictablo.

„Saluton!” La nova estro Lin kutime donis al mi sian manon, kaj ĉi-foje lia „Saluton!” estas iom intimvoĉa.

„Estimata estro Lin, mi deziras akcepti tiun taskon”, mi eldiris la decidon sen timo.

„Ne estu estimata estro, sed kamarado Lin”, li korektis mian titolvokon. „Tio estas malbona kutimo de feŭdismo. Nomu min kamarado Lin”, li klarigis al mi. „Ni ĉiuj estas revoluciaj kamaradoj, kiuj kune konstruas la novan socialisman Ĉinion.”

Jes, tio estis nova kaj freŝa al mi, kaj mi senkonscie fariĝis sindonema sekvanto de la estro Lin. Mi volis eĉ ĵeti min en iun taskon je lia ordono.

Baldaŭ okazis la kursa ceremonio en nia poŝtocentro. La estro Lin kaj mi staris sur la podio. Li elokventis kaj konvinkis ĉiujn ĉeestantojn, ke Esperanto estas revolucia lingvo, kaj lerni Esperanton estas revolucia tasko. Li estis vera oratoro staranta sur la podio, sed mi staris sur la podio kiel fajrpoto, sentante tre akran okulumon de fraŭlinoj, kiuj taksis min kiel eksponaĵon. Poste, kiam mi parolis, mi fariĝis balbutanto. Ĉiuj ĉeestantoj ridis pro amuzo.

La ceremonio estis raportita kun bela foto en la urba ĵurnalo, kaj aperis ankaŭ kiel konciza novaĵo en la ŝtata gazeto El Popola Ĉinio. Fakte en la nova socio oni interesiĝis pri novaj, eĉ kuriozaj aferoj, kaj Esperanto apartenis al tiaj aferoj. Poste, dum la kursado kelkfoje intervjuis min pri la kurso ĵurnaloj kaj revuoj. Tiuj intervjuoj konatigis min kiel novaĵulon tra la urbo. Pri tio estro Lin estis kontenta, ĉar li estis entuziasma esperantisto, ĝustadire Esperanto-propagandisto aŭ Esperanto-salutisto, kion mi konfirmis nur duonjaron post mia lernado de Esperanto.

Jes, post duonjaro pli kurioza afero trafis min. Mi ricevis neatenditan leteron de la fama profesoro Io Zhou. Li volis inviti min instrui Esperanton en la Nordokcidenta Universitato en nia urbo! Profesoro Io estas ĝentila kaj sincera, sed mi estis maltrankvila, ĉu mi kiel mezlernejano povus instrui en universitato? Kvankam mi jam estis kuraĝa, influate de la revolucia kamarado Lin, tamen mi ankoraŭ ne aŭdacis instrui en la universitato. Kompare en la poŝtocentro mi instruis al poŝtistoj kaj oficistoj, kiuj partoprenis mian kurson diverscele, ĉu por novaĵo, ĉu por amikiĝo, eĉ por flati al estro Lin, sed universitataj studentoj certe bezonus lingvoscion, kion mi ne posedis. Kion fari? Mi silentis antaŭ la tento, ne respondante al profesoro Io.

La sekvan tagon estro Lin alvokis kaj demandis min, ĉu mi ricevis leteron de profesoro Io.

„Jes, mi ricevis, sed ...” mi ne kapablis klarigi mian penson.

„Kamarado Lju, mi komprenas vian timon”, estro Lin konsilis. „Vi scias, ke generalo Linbo fariĝis korpusa estro en sia dek-oka jaro, kaj en la Pekina Universitato kelkaj famaj profesoroj evoluis el mezlernejanoj kiel vi ...”

„Sed tio okazis en revolucia tempo ...” mi komentis.

„Jes. Nuntempe estas la nova Ĉinio kaj nova periodo de la socialisma revolucio pli granda ol ajna tempo”, estro Lin fervore stimulis min. „Ni nun konstruas novan socion, ni devas superi ĉiujn kutimaĵojn. Vi rajtas instrui en universitato, ankaŭ laboristoj kaj kamparanoj rajtas instrui en universitato!”

Jen en tia tempo ĉio povis okazi, kaj mi komencis instrui Esperanton en la universitato. Sed sendube mi ne posedis Esperanton, aŭ mi ne havis sufiĉan tempon por ellerni Esperanton, aŭ ĉiuj estis malstudemaj krom pri novpolitika fervoro. Mia instruado pri Esperanto daŭris nur unu semestron. Poste alvenis ventego de la rusa lingvo kiel komunisma eduko devigita al ĉiuj studentoj, kaj ankaŭ okazis politikaj movadoj unu post aliaj, kaj Esperanto hazarde trafis min kaj destine ne konvertis min. Malgraŭ ĉio danke al Esperanto mi saltis de la poŝtocentro en la universitaton. Nun mi estas profesoro de la angla lingvo, kiun mi neniam neglektis ĝis nun, kvankam hodiaŭ mi ne povas libere interparoli angle kun Miss Katina Carry. Sed Esperanton kiel donacaĵon mi jam redonis al estro Lin. Mi ne ŝatas nomi lin kamarado, ĉar mi ne estas partiano. Mi ankaŭ ne sentas min lia samideano, ĉar mi ne posedas Esperanton, aŭ ne volas posedi Esperanton. Jen tio estas mia rakonto. Mi ne povas helpi vian samideanon Katina Carry.

Mi foriris de profesoro Lju, formale adiaŭinte sen la sento de samideaneco kutima inter esperantistoj. Ekstere, mi sopiris freŝan aeron, kaj mi havis novan lecionon, ke en la pionira tempo Esperanto apartenis ĉefe al kredantoj je la idealo de Esperanto, kaj kiel lingvo ĝi fakte ne estis grava. Mi kapleve rigardis la serenan ĉielon kun la brila suno, konsciante, ke en la mondo ne ekzistas mirakla maniero por lerni negepatran lingvon, eĉ por ellerni la facilan lingvon Esperanto ĉiuj devas senti fervoron, havi sufiĉan tempon kaj longan praktikon. Se ne, ankaŭ profesoro ne povas posedi Esperanton.

Chielismo WANG Tianyi

1. Nihao: ĉina salutaĵo = Vi bon'.
La rakonto estas vera sed malnova, okazinta en 1951 kaj 1990.