Amri Wandel (naskiĝis en 1954) estas israela esperantisto. Profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Elstara aktivulo en la Israela kaj tutmonda Esperanta mova
do, kiel prezidanto de TEJO, estrarano de UEA, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Esperanto – rakonto (pri esperanto…) de la fama verkisto Amos Oz. Espernatigis Amri Wandel kaj Gian Piero Savio. pdf
La Kompleta Kolekto da Judaj Ŝercoj de Ĵosi Ŝemer – anekdotoj kaj ŝercoj el la juda humuro, kolektitaj de Josi Ŝemer / redaktis Amri Wandel.
Perdiĝi en Finsulo – Infanlibro de Moti Sarid. Tradukis Amri Wandel.
Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco – Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla.
Kanti gefratoj kune – Israelaj tradukitaj kantoj.
Dum tri jardekoj Amri Wandel instruadis astrofizikon kaj astrobiologion al miloj da studentoj kadre de sia kurso en la Universitato de Jerusalemo. En tiu ĉi konciza libreto li aplikas siajn spertojn por klarigi al laika publiko la plej ĝisdatajn observojn kaj esplorojn, inkluzive de siaj propraj, pri serĉado de vivo-signoj en foraj sunsistemoj. Liaj esploroj aperis en prestiĝaj sciencaj revuoj kaj furoras en la amasmedio. Ili temas pri likva akvo sur eksterplanedoj, pri la abundo de eventuala vivo en la kosmo kaj pri la Fermi-Paradokso. Ili rilatas ankaŭ al NIFOj kaj al la pli ol 60-jara Serĉo de EksterTera Inteligenteco (SETI). Inkludas ĝisdatan glosaron.