Mikaelo Lineckij

Mi estas esperantisto ekde aprilo 1969.
En 1973 mi iniciatis kaj fondis en mia urbo, ĉefurbo de Ukrainio Kievo (Kijivo), E-klubon “Ora pordego”. En 1986 - iniciatis kaj fondis la klubon KARE (Kijiva Arta Rondo Esperantista). En 2009-2010 - Prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
Dum 51 jaroj mi estis inicianto, organizanto kaj kunorganizanto de multaj E–renkontiĝoj: OkSEJT-21 (Okcidentsovetia Somera Esperanta Junulara Tendaro) en 1979, OkSEJT-24 en 1982, InterSEJT-2 en 1990, LER (Lernejana E-Renkontiĝo) en 1991, KLERo (Kijiva Lingva E-Renkontiĝo) en 1998, REJo (Renkontiĝo de E-Junularo)-1, -2, -3 en 2002-2004, Festivalo de kulturoj en 2005, Komerca seminario “Via sano kaj sano de via monujo” en 2006, IJK (Internacia Junulara Kongreso)-67 en 2011, Kongreso de blindaj esperantistoj en 2012. Ekde 1970 mi konstante instruis en E-kursoj.
En 1993-2010 mi estis la sola oficiala instruisto de Esperanto en Ukrainio - kijiva liceo N 38. Kun la liceanoj dum tiu periodo mi partoprenis en pli ol 20 E-renkontiĝoj. Nun mi loĝas en Israelo kaj daŭrigas mian agadon – fine de 2017 mi estis elektia kiel estrarano de ELI kaj en 2020 – kiel vic-Prezidanto. Mia ĉefa okupo nun estas redaktado kaj aperigo de “Israela Esperantisto”.

Tradukoj: